sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj


JPEG - 52.4 kb


En la lastjaraj numeroj de "Sennaciulo" mi kun granda ĝojo legis la brilan bukedon de artikoloj pri kosmopolitismo kaj naciismo. Por SAT tiuj problemoj estas aparte gravaj, kaj la analizo de la koncernaj problemoj havas grandan historion. Sufiĉas rememori nur verkojn de k-do E. Lanti. Speciale interesa kaj profunda estis artikolo de k-dino Olga Kerzjuk [1], kie ŝi analizas eseon de G. Orwell "Notoj pri naciismo". Tio estas tre grava, ĉar nuntempe, same kiel antaŭjardekoj, Orwell restas unu el la plej aktualaj kaj enpensigaj verkistoj.


Sed, mi opiniias, ke ĉies analizoj, eĉ la plej profundaj, estas vanaj, se ni ne interkonsentas, kion ni komprenas uzante tiun aŭalian nocion. (Mi ne esperas tamen, ke oni interkonsentos nepre pri la unueca aplikado de la nocioj, sed almenaŭoni devas kompreni, kion la oponanto volas esprimi).


Do, se ni volas apliki la nociojn pri rilatoj inter nacioj, ni ricevas du paralelajn (aŭmalparalelajn) vicojn. De unu flanko ni havas kosmopolitismon, internaciismon, homaranismon kaj sennaciismon. De la alia flanko estas naciismo, ŝovinismo kaj patriotismo. En ĉiu vico la vortoj havas pli-malpli sinoniman karakteron. Inter si la vicoj estas esence antonimaj. Por komenci la analizon de tiuj nocioj, kaj kompreni, kial ekzistas tiom da sinonimoj, ni prezentu ties difinojn el PIV, ĉar, kvankam ajnaj vortaraj difinoj ne estas perfektaj, ili reflektas iun averaĝan opinion.


Kosmopolitismo : doktrino, kiu vidas en kosmopoliteco efikan rimedon de kulturo kaj civilizo (kosmopolito : homo, kiu rigardas la tutan mondon kiel sian patrujon, mondcivitano, homarano).


Internaciismo : politika sistemo, celanta starigi juran aparaton, kiu garantius pacajn rilatojn inter ĉiuj nacioj, zorgante, ke ĉiu el ili konservu sian lingvon kaj siajn kulturajn apartaĵojn.


Homaranismo : politika-religia doktrino, iniciatita de Zamenhof, por servi kiel ponto inter la liberpensuloj el iliaj komunumoj : "la homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco".


Sennaciismo : kultura doktrino, fondita de Lanti, kies ĉefaj celoj estas la malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel suverenaj unuoj, la racia utiligado de ĉia materialo kaj energio profite al ĉiuj homoj, unuecigo de ĉiuj mezuriloj, kalkuliloj, kaj uzado de Esperanto kiel sola kulturlingvo.


Naciismo : politika doktrino, kun mistika bazo, laŭkiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭtiuj de iu ajn alia nacio.


Patriotismo : amo al patrujo kaj inklino servi al ĝi ; konscio, kiun iu nacio havas pri sia historia kaj morala aparta unueco : "la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas" (Zamenhof).


Ŝovinismo : fanatika troa patriotismo, konfuzanta amon al patrolando kun malamo al aliaj landoj.


Naciisma triopo


Por analizo pli facilas la "naciisma triopo". La nocioj en ĝi estas pli evidente interne ligitaj, kaj la diferenco (kiun montras ankaŭ PIV per la difinoj kaj ekzemploj) estas nur en pozitiveco aŭ negativeco de iliaj komprenoj : la vorto "patriotismo" havas senduban pozitivan nuancon, "ŝovinismo" nepre negativan, kaj "naciismo" depende de la persona opinio aŭ kunteksto, negativan aŭpozitivan (oni kutime kompreneme rilatas al naciismo de malgrandaj aŭ subpremataj nacioj kaj negative al tiu de grandaj kaj potencaj, juste opiniante ĝin danĝera por aliaj).


Tamen mi opinias, ke principa, esenca diferenco inter naciistoj, patriotoj kaj ŝovinistoj ne ekzistas. Depende de cirkonstancoj ili tre facile konvertiĝas de unu al alia. Ĉiu bonkora patrioto potenciale estas abomena ŝovinisto. Ja patriotismo estas amo al la patrio, kaj ajna amo estas neracia, senkonscia, blinda. Kaj kio finfine estas patrio ? Mi povas ami mian Moskvon ” mi en ĝi naskiĝis, kreskis, la moskva medio estas por mi konata kaj komprenebla, mi sentas min en Moskvo hejme. Mi povas ami la Centran Rusion. Ankaŭ ĝi estas por mi konata kaj hejmeca ” sed ami racie la insulon Ĵikotan mi ne povas. Mi tie eĉ ne estis, kaj se ĝin povas senti hejmo iuj japanoj (pri kio mi tamen dubas ” ankaŭpor ili tiu patriotismo estas nur geopolitika ambicio), ili ĝin prenu. Mi ne bedaŭros. Same pri Taĝikio aŭ Litovio ” por tiuj, kiuj sentas sin tie hejme, ili estas patrioj, kiujn ili povas ami, sed mi vizitas tiujn landojn nur gaste, kaj mi sentas min tie bone se mi bone rilatas al ties mastroj, sed ami ilin mi ne rajtas. Kaj kiam iu moskva patrioto proklamas sian amon al Estonio aŭ Uzbekio, mi min sentas en danĝero.


Pro la amo al la patrio oni povas fari krimojn. Eĉ tribunaloj ofte absolvas mortigojn pro ĵaluzo ktp, des pli pardone oni rigardas kontraŭmoralajn agojn por "prospero de la patrio". Tre grava trajto de la patrio estas ties unueco kaj nedisdividebleco. Do, kartveloj ne donas sendependecon al osetoj kaj abĥazoj, litovoj al poloj, moldavoj ” al gagaŭzoj, ktp. Tre ofte oni simboligas la patrion kiel patrinon, diversajn partojn de la patrio kiel fratinojn, fianĉinojn ks. inojn. Tiu seksa imago estas kortuŝa kaj bela, ĝis kiam oni komencas defendi "honoron" de tiuj "inoj" de ies "viraĉaj" atencoj. Lanti, (pardonu min, k-dino Kerzjuk, sed Lanti ne nur eraris kaj eldiradis abomenaĵojn kaj stultaĵojn, sed ankaŭ produktis tre valorajn pensojn kaj konceptojn) diris, ke naciismo estas formo de religio. Kaj tiu religio estas primitiva. Ĝi baziĝas sur primitivaj seksaj simboloj. Tiuj seksaj simboloj estas tre taŭgaj por facile atingi koron (aŭpli verŝajne alian korpoparton) de patrioto, kaj en ĝi la bela patriotismo ” amo al patrio-patrino, fianĉino, fratino (nepre akompanata de viraj atencoj kontraŭalies patrinoj, fianĉinoj, fratinoj) nerimarkeble, sed tute logike transformiĝas je la plej aĉaj formoj de naciismo kaj ŝovinismo. Pro tio, malgraŭĉiuj nuancoj en la komuna opinio, la konsiderataj nocioj estas veraj sinonimoj. Ilian ekziston pravigas nur strebo kaŝi la fakton, ke vere bona naciismo ne estas ebla.


Ĉu tamen oni ne rajtas ami la patrion ? Certe jes ! Oni ne povas malpermesi amon, kaj amo ĝenerale estas bela sento, sed oni devas racie kontroli ĝin. Prefere oni unue amu la konkretan homon (veran patrinon, fratinon...), kaj nur due la mistikan komunan. (Interese tamen, ĉu samseksemuloj ankaŭimagas la patrion inaspekta ?). Kaj oni sciu ami ankaŭ la komunan kompatindan avinon de ĉiuj patriotoj ” la Teron. Se oni ne amas, do oni almenaŭestimu. Tiu sento estas multe malpli facila, ol blinda amo, sed en ĝi ne estas danĝero. Kaj el ĝi naskigas alta koncepto de kosmopolitismo kaj homaranismo.


Internaciismo


Certe estas interese, kiam kaj kiel historie naskiĝis la konceptoj de internaciismo kaj kosmopolitismo. Tamen gravas ankaŭla psikologiaj aferoj. Ja estas nature, ke oni disdividas homojn je "siaj" kaj "fremdaj". Sed amplekso de la "siaeco" povas esti diversa. Ekzemple, tute nature "siaj" oni sentas siajn familianojn. Jam pli artefarita estas siaeco de samlokanoj ” de samstratanoj ĝis samkontinentanoj ("ni estas eŭropanoj, sed ili ” azianoj", "La Okcidento estas Okcidento, la Oriento estas Oriento" [Kipling], ktp). Sufiĉe natura siaeco baziĝas sur samlingveco kaj sammoreco. La unua estas fonto de nacia memkonscio, la dua ” de la klasa. En ĉiu konkreta socio inter ili ekzistas konkurenco, kiu elvokas la gvidan ideologion. Se portempe venkas la lingva (aŭ lingvoteritoria) memkonscio, en la socio ĉefas la naciisma ideologio, kiu ĉe mezgrandaj popoloj ne estas danĝera por la najbaraj, kvankam ĝi povus esti diversgrade malagrabla por ili. Se pli gravas malsameco de moroj inter diversaj sociaj tavoloj, naskiĝas internaciismaj ideologioj, tamen malsamaj en diversaj sociaj tavoloj kaj klasoj. Ja, internaciismo povas esti proleta, mezklasa, grandburĝa, sciencista, junulara ktp. Se ilia klaso aŭsocia tavolo por kelka tempo ludas en la socio la gvidan rolon, ties internaciismo povas iĝi eĉ nacia ideologio. Tiel estis en Sovetunio en 1920-aj jaroj (la proleta internaciismo), en Eŭropo de la 18-a jarcento (la nobelula internaciismo ” interalie, surbaze de la komuna franca lingvo), en la nuntempa Okcidenta Eŭropo surbaze de la mezklasa internacia sento. Naciisma ideologio stabiligas la internajn ŝtatajn rilatojn, la internaciisma ” la interŝtatajn. En multnaciaj ŝtatoj, kiel en Sovetunio, la internaciismo povas stabiligi la interetnajn rilatojn por sufiĉe longa tempo.


Sed internaciismo en ĉiuj formoj havas grandan parencecon kun naciismo, ĉar ĝi reprezentas ideologion de en certa klaso aŭ tavolo, eĉ se ludanta gvidan rolon en la socio en certa periodo. Krome, ĝi estas "transponita naciismo" (dankon, k-dino Kerzjuk, vi subdiris al mi la nomon por la koncepto, kiun mi longe ne povis trovi). Kaj pro la parenceco de la ideologioj, ili facile transformiĝas unu je la alia, eĉ ofte ne ŝanĝante la nomon. Ekzemple, la naciliberiga batalo de la hispana popolo kontraŭaraboj : kiam ĝi estis finita, transformiĝis je la koncepto, ke la hispanoj devas porti katolikismon al nebaptitaj popoloj ; la angloj parolis pri la devo civilizi sovaĝulojn ; la rusaj laboristoj ial komencis plej bone esprimi la aspirojn de la tutmonda proletaro... Do, internaciismo evidente tre facile fariĝas slogano de imperiismo ! Kaj diferenco inter diversspecaj imperiismoj estas, memkompreneble, nur ŝajna. Se iu popolo, aŭparto de la popolo, aŭties reprezentantoj, pretendas esprimi interesojn de la aliaj, ne estas diferenco inter internaciismo kaj agresema ŝovinismo. Krome, eĉ se internaciisma ideologio regas en la socio, la naciisma ne malaperas, kaj facile penetras en la regantan kaj poiomete esence anstataŭas ĝin, des pli se reale la potencon akiras la nova, ne internaciismema klaso, kiel en Sovetio fine de la 20-aj jaroj. (Estas notinde, ke transformiĝo de internaciismo je pura imperiismo riveliĝas eĉ en la oficiala propagando : ekzemple, tiuj sovetiaj soldatoj, kiuj batalis en Afganio, nomiĝis "militistoj-internaciistoj", kaj sovetia interveno en Afganio nomiĝis "la internacia helpo". Pli senkrediti la vorton "internaciismo" ne eblas !). Kaj la interetnajn streĉojn internaciismo ne povas plene neniigi. Ĝi ja nur proklamas pacon, sed ne kreas veran bazon par ĝi. Do, internaciismo aŭneeviteble fariĝas sia propra kontraŭo, aŭ devas rapide evolui je io pli perfekta.


Certe, "kosmopolitismo" de tiu vidpunkto tute ne estas sinonimo aŭparenca nocio de "internaciismo". Sed samtempe, ĝi estas nun neefektivigebla idealo, ĉar esti reala kosmopolito (mondcivitano) en la nuntempa mondo ne eblas pro politikaj, ekonomiaj kaj lingvaj situacioj, regantaj en ĝi. Sed eblas esti homarano ! Esti homarano signifas senti sin kaj konduti tiel, kvazaŭla eblecoj por efektivigi la kosmopolitisman idealon jam venis. Tio ne estas facile, sed eble. Kaj ĝuste homaranoj povas pro sia insisto venigi la tempon, kiam kosmopolitismo” bazo por senstreĉa interpopola kunekzisto, ties reciproka sensanga enpenetro ” eblas. Do, kosmopolitismo kaj homaranismo estas fakte sinonimoj, sed aplikeblaj por diversaj situacioj : la unua per ideala mondo, la dua por la reala. (Noto : homaranismo en mia kompreno tute ne signifas plenan sekvon de la doktrino de Zamenhof, sed nur la ĝenerale akcepteblan etoson, kiun enhavas la doktrino).


Sennaciismo


Kaj restas sennaciismo. Principe, mia persona opinio estas, ke sennaciismo en kompreno de Lanti estas simpla konstruo de la kosmopolitisma aŭ homaranisma doktrino, se la elirpunkto por tiu konstruo estas fari la proletan internaciismon. Certa ekstremismo, kiu estas en la doktrino de Lanti, ne estas tiel grava, kiel oni ofte ĝin prezentas, kaj strebas pli inciti la publikon, ol reale atingi la proklamatajn celojn. La plej grava avantaĝo de la Lanti-a sennaciismo antaŭ pli kutimaj (en eksteresperantistaj medioj) kosmopolitismaj starpunktoj estas serioza konsidero de la lingva problemo.


Bedaŭrinde, eĉ la plej seriozaj adeptoj de kosmopolitismo plej ofte ne komprenas ĝian signifon. Do, laŭmia opinio, je kiu tamen mi ne nepre insistas, "sennaciismo" estas fakte sinonimo de la vortoj "kosmopolitismo" kaj "homaranismo". Kaj la konceptoj povas elkreski el internaciismo, se ĝi ne falas en imperiisman naciismon, sed evoluas en la kontraŭan direkton.


Finfine, ĉu iam malaperos la naciaj lingvoj kaj la nacioj mem, nuntempe estas nur teoria demando, rilata al mondkonceptoj de apartaj personoj kaj havanta tiel malgrandan praktikan influan (se oni tamen ne provas trudi al ĉiuj popoloj sian propran nacian lingvon), ke ĝi, laŭ mi, estas nekonsiderinda. Sed tio, ke ia internacia lingvo estas bezonata ĉu por internaciismo, ĉu por kosmopolitismo-homaranismo-sennaciismo, estas tute klare. Ne hazarde ĉiuj konsiderataj nocioj estas internaciaj vortoj, sed homaranismo kaj sennaciismo estas puraj esperantismoj. Kaj la esperanta movado havas esence kosmopolitecan, eksternacian, sennacian karakteron. Do, eĉ tiuj esperantistoj, kiuj aliĝis al ĝi por defendi la naciajn lingvojn kaj kulturojn, fakte partoprenas en la kreado de la nova sennacia (sed ne "internacia", ĉar inter nacioj ne estas loko por io). Oni ne timu la kosmopolitecon aŭ sennaciecon. Al neniu popolo ĝi povas alporti ion malbonan, sed al naciismo (en ĉiuj formoj) ” jes. Pro tio verŝajne, Stalin, liaj samideanoj kaj posteuloj nenion havis kontraŭinternaciismo ” en ilia kompreno ĝi ne diferencis de imperiismo, sed tremis pro kolerego, kiam ili renkontis la sanan kosmopolitismon, interalie ” en formo de Esperanto.


Konkludo


Do, ni provu konkludi. La tri nocioj, "patriotismo-naciismo-ŝovinismo" havas esence komunan karakteron. Ilia diferenco estas nur en arbitra alskribo al la certaj gradoj de adorado de sia patrio kaj nacio de pozitiva aŭ negativa signifo. Same esence similaj estos "kosmopolitismo", "homaranismo" koj "sennaciismo", ilia diferenco estas fakte ne pli ol nuanca. Sed "internaciismo" apartenas nek al la unua, nek al la dua vico ” ĝi povas naski aŭimperiismon kaj ŝovinismon, aŭkosmopolitismon ” ĉio dependas nur de turno de la situacio. Internaciismo estas multe pli facile akceptebla por amasa psiko, sed ĝuste tiu facileco estas danĝera, ĉar same senobstakle ĝi povas transformiĝi je malmoralaj, esence naciismaj formoj, sed nur pene, malrapide, en kapoj de malmultaj ĝi povas enradikiĝi kiel tuthomare morala kosmopolitisma ideo. Do ni, SAT-anoj, prefere ne nomu nin internaciistoj, por ke oni ne miksu nin kun diversaj imperiistoj kaj, interalie, komunistoj.


el Sennaciulo, n-ro 9(1047)-1992


[1] 1 Olga Kerzjuk. Notoj pri naciismo. Sennaciulo, n-ro 1(1027), 1991, p. 7-8.

Sama rubriko :


puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj

puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo

puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo

puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio

puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo

puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario

puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?

puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo




Supren