Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
Praktikaj konsiloj de la Centro
SAT-Kotizo 2008
Landaj Perantoj
LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
Membriĝi
Kontaktoj
Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
Gotenburga Konvencio
Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
Regularo pri Kongresa Gvidado
Regularo pri aliĝo al SAT-KongresojAl ĉiuj, aparte al niaj landaj perantoj : Por transigi monon al ni, en Parizo, ni konsilas jenajn procedojn :
1. se eblas, per la poŝto, al la poŝta konto de SAT, internacia banka numero IBAN : FR 77 30041 00001 0123422K020 39 2. per bankĉeko tekstita je la nomo de S.A.T. kaj negocebla ĉe la franca aŭ ĉe usona banko ; ne temas do pri ĉeko de vi mem, sed ĉeko farita kaj subskribita de la banko.
Ekzistas alia procedo, t. e. komisii bankon el via urbo instrukcii rekte al pariza banko, ke tiu ĉi tenu monon je nia dispono ; tiu vojo estas nepre evitinda, ĉar la pariza banko postulas makleron tiom leĝecan kiom por ni pezan. Sur tiu tereno ni faris malfeliĉajn spertojn.
Tro ofte oni petas de ni servon, kiu postulus du aŭ tri horojn da klopodado. Parizo estas ja vastega urbo ; malgraŭ la rapideco de la cirkulado per la subtera fervojo, necesas minimume duonhoro por iri al la centro, same tiom por reveni, ne kalkulante la daŭron de la demarŝo mem. Kaj ne konvenus, ke ni "fakturu" la valoron de la tempo pasigita.
Same ni ne estas ekipitaj por mendi franclingvajn librojn ĉe neesperantaj eldonfirmoj, nek katalogojn, nek aliajn artiklojn.
Tamen ni volonte komplezos al la SAT-anoj vizitontaj Parizon por rezervigi ĉambron ĉe hotelo tre proksima de nia oficejo. La ĉambroj estas simplaj, sed puraj kaj taŭge meblitaj.
De nun la hotelo postulas de ni antaŭpagon por unu nokto, kiu estas ŝuldata al ni, eĉ en kazo de nuligo de la mendo.
Vok-formulo de la telefono ĉe la SAT-Oficejo : 33.(1).47.97.87.05. Krome ni nun posedas telekopiilon. La numero estas : 33.(1).47.97.71.90. Alia uzebla telefonnumero avantaĝa por francoj : 08.70.71.01.97 (Freebox). Uzantoj atentu pri la deĵoraj horoj, en kiuj ĉeestas kamarado ĉe la Sidejo : semajntage 9.00 – 16.00-a horo.
Rimarko de la HTML-iganto : Kompreneble vi povas atingi SATon ankaŭ rete sub satesperanto1_ĉe_free.fr.
Membroj, kiuj intencas prezenti propono(j)n al la Kongreso, atentu, ke la P.K. devas teni ilin, principe, ĝis fino de marto, por ke la publikigo okazu en oportuna tempo en la oficiala organo !