sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Jakvo Ŝram : Pri klasbatalo kaj la universala signifo de la vorto(artikolo)

kaj universala signifo de la vorto



Ĉi tiu teksto estas prelego farita dum vizito al la k-doj de SAT en Japanio, en Oktobro 2004


En majo mi ricevis retmesaĝon de kamarado Kurisu Kei en kiu li petis informon pri la diversaj tekstoj, kiujn mi jam verkis por Laŭte ! kaj Sennaciulo. Mi devis viziti mian subtegmentan ĉambron por trafoliumi la dekojn da revuoj kaj broŝuroj. Dum 2 tagoj mi relegis 78 tekstojn kiujn mi verkis dum la pasintaj 10 jaroj, kaj miris pri la fakto, kiel ofte mi defendis forĵeton de la vorto klasbatalo el la statuto de SAT, precipe en la pasintaj jaroj, kiam mi komencas kompreni, ke la vorto ne havas, almenaŭ laŭ mia kompreno, universalan signifon. Tamen, por esti honesta mi devas konfesi ke mi nun staras antaŭ vi tute nur pro mia intereso al klasbatalo. Mi lernis Esperanton, ne ĉar mi volis studi lingvon, sed por posedi ilon kiu ebligas al mi informiĝi pri la sorto de laboristoj el la tuta mondo. La lingvon mi konscie elektis ; ĝi devis esti alternativo al regantaj lingvoj kiel ekzemple la hispana aŭ angla aŭ alia lingvo kiu apartenas al iu potenco.


Eble aspektas strange al vi, ke mi venas la grandan distancon inter Belgio al Japanio, por fari prelegon kaj ke mi komencas paroli pri mi mem. Mi petas pardonon pri tio, karaj amikoj, sed komprenu, mi ne estas specialisto pri io ajn. Mi ne estas profesia parolanto, lerta preleganto. Mi ne havas grandajn titolojn, kiuj donas al mi labor-sekurecon aŭ altan salajron. Mi estas nur simpla laboristo, simpla laboristo, kiu jam ek de la junaĝo havis demandojn pri la sociala vivo de aliaj homoj. Kial unu homo estas riĉa kaj alia malriĉa. Kial unu homo loĝas en kastelo kaj aliaj sub ponto. Por esti tre klara, mi devas diri al vi, ke mi neniam vizitis katolikan aŭ privatan lernejon, sed ĉiam urban. Malgraŭ tiu fakto, la influo de la eklezio al mia vivo kiel junulo estas signifplena. Mi aŭdis multajn rakontojn pri iu bona dio kaj kara Jesuo la filo, sed en la taga vivo mi ne spertis tion, kion la pastroj instruis al mi, eĉ ne de ilia flanko.


Multegajn simplajn demandojn mi havis, kaj junaĝa, mi pensis, ke mi povas trovi same simplajn respondojn.


Kial, vi eble pensas, li parolas pri si mem ? Nu, mi parolas pri mi mem, ĉar mi ĉiam kredis, ke plejmulto de laboristoj pensas kiel mi, serĉas kiel mi la respondojn al simplaj demandoj. Mi ĉiam volis scii, ĉu efektive mi, filo de simpla laboristo, devas submeti sin al la voloj kaj ordonoj de la reganta klaso. De kie venis ĉi tiu reganta klaso mi ofte pensis, kaj pli grave, ĉu mi apartenas al iu klaso, kiel diris Karl Marx, kaj mi ankaŭ ĉiam volas scii, ĉu ne eblas ŝanĝi la fakton, ke homoj dividiĝas laŭ klasoj. En mia vivo unu penso ĉiam revenis : Kial ekzistas riĉaj kaj malriĉaj homoj kaj kiamaniere ŝanĝi tion ?


Nur tial mi parolas pri mi mem, ĉar ne eblas rigardi en la kapon de aliaj. Mi ne scias, kion aliaj homoj pensas. Mi ja povas ekhavi imagon pri tio, sed dum la pasintaj jaroj mi konstatis, ke mi tro ofte eraris en miaj imagoj, kiujn mi ekhavis. Parolante pri mi mem, mi restas sur sekura tereno ; mi devas nur permesi al vi de tempo rigardi en mian animon en la profundon de mia koro.


Ke mi apartenas al iu klaso, tion diris Karl Marx. La klaso de la proletoj, li diris. Proleto venas de la latina vorto "proletarii", la nomo donita, dum la popolnombrado de Servius Tullius al tiuj, kiuj ne donas alian servon al la ŝtato ol bredi infanojn (proles), alivorte, kiuj distingis sin nek per riĉo, nek per altrangeco aŭ specialaj kvalitoj.


Kun mia edzino mi havas nur unu infanon, 18-jaraĝan knabinon, kiu estas la oro de mia vivo. Mi ne estas riĉa per posedo aŭ mono sed ja per vivo kaj spertoj, altranga mi ne estas, kaj pri specialaj kvalitoj mi ne povas paroli sen fanfaroni, do tion mi prefere ne faru. Do laŭ la priskribo de la vorto, mi ne estas aŭ almenaŭ estas malbona proleto, se mi aplikas la difinon de Servius Tullius.


Mi trapasis nur la bazan lernejon kaj en aĝo de 14 jaroj mi komencis labori kiel diamantprilaboristo, same kiel faris miaj patro, avo kaj pra-avo. Mi relative rapide konstatis, ke la vivo de laboristo ne ĉiam estas facila kaj ke tro ofte la laboristoj, eĉ kiam ili estas kompetentaj kaj lertaj, estis malhoneste pritraktataj. Kiu plej multe ĝenis min estis ke por la plejmulto de la estroj ni estis nur simpla aro de idiotoj kiuj al ili tre utilas.




Dum la servo en belga armeo mi rifuzis, jam post kelkaj tagoj, porti armilon. Malplaĉis al mi la ideo, ke mi devis lerni kiamaniere mortigi alian personon ; imagu mortpafi homojn, kiujn mi eĉ ne konas, al kiu mi havas nenian senton de malamo.


Dum la tempo en la armeo mi havis unuafoje la senton, ke mia korpo kaj cerbo ne estas unuaĵo, sed du pecoj, kiuj apartenis al malsamaj personoj. Miaj plej bonaj amikoj en la armeo estis universitatanoj, kvankam mi ne kapablis diskuti kun ili pri aferoj, kiujn nur universitatanoj de 25 jaroj konas. La unuan fojon en la vivo mi spertis, ke mi estis simpla animo kiu scias nenion.


Post armea periodo mi interkonatiĝis kun mia unua edzino kiu, kvankam ŝi trapasis nur mezlernejon, dum la tuta daŭro de nia edzigo konstante sentigis al mi, kiel stulta mi estas, laboristo, kiu nur ricevis bazan instruon. Pro malkontento pri mia propra klerecnivelo, mi havis intencon partopreni vesperkurson por akiri mezlernejan diplomon, sed ja bedaŭrinde mi gajnis ĉe la diamantoj altan salajron kaj la edzino malakceptus, ke mi "perdus" miajn liberajn horojn en vesperkurso.


En la vilaĝa biblioteko, kiu estis mia preferata loko dum liberaj horoj, laboris tre afabla virino, bibliotekistino, kiu ŝanĝis per siaj konsiloj mian vivon. Iun tagon ŝi demandis min ; ĉu mi eterne legos la malalt-kvalitajn librojn, kiujn mi kutime prunteprenis ? Mi eĉ ne sciis, ke mia elekto malhavis kvaliton kaj mi petis al ŝi rekomendi al mi libron. Kiel la hodiaŭan tagon mi memoras ke ŝi donis al mi Kaj Jimmi iris al la ĉielarko de Johann Mario Simmel. Certe ne malbona libro, en kiu mi legis la nomon de alia verkanto, iu sinjoro Goethe. Do, dum la posta vizito al la biblioteko, mi prenis libron de Johann Wolfgang von Goethe. Bedaŭrinde, mi devis redoni ĝin ne legitan, simple pro la fakto, ke mi ne komprenis kion mi legis. Komprenu mian malesperon kaj frustracion pro la propra malkompetenteco. Pro feliĉa hazardo mi elektis poste libron de Georges Orwell : Omaĝo al Katalunio, pri liaj travivaĵoj dum la Hispana interna milito. En la libro mi malkovris novajn nomojn de aliaj verkantoj kaj tiel komenciĝis mia vivo kiel “Homo sapiens”, pensante homo.




Dum la Mezepoko, kaj mi nun parolas pri la kontinento, kie mi vivas, regis la eklezio. La Tero, oni diris, estas plata kaj la homoj havas senmortan animon. Pro la fakto, ke ĉio venis de dio, scienca esploro estis preskaŭ malpermesata almenaŭ malfacile farebla sen surpreni la riskon suferi la eternan punon de iu episkopo aŭ papo.


En 1456 Gutenbergo, oraĵisto el Germanio finis la presadon de la Granda Biblio, kaj tiam la mondo interkonatiĝis kun invento, kiun li kelkajn jarojn antaŭe faris, la presarto. La mondo plene ŝanĝiĝis. La eklezio, kiu ĝis tiam posedis preskaŭ ekskluzive la kapablon je presentado kaj kreado de libroj, ricevis konkurencon de la burĝaro. Eldoniĝis libroj kun verkoj de re-malkovritaj grekaj filozofoj, kaj la scienco faris pro plifaciligo de komunikado kaj interŝanĝo de informoj kaj sciencaj ideoj, gravajn paŝojn antaŭen. Dank’ al simpla sistemo por presi librojn, iom post iom ĉiu homo komencis havi la eblon lerni, memstudi, memedukiĝi. Evidente, mi plene konscias, ke la tempo necesa por atingi la stadion, en kiu la plej simpla laboristo povis lerni legadon kaj verkadon, ampleksis plurajn centojn da jaroj. Sed okazis dank’ al Gutenbergo, ke la simpla laboristo el Antverpeno, kiu mi estas, havis la eblon informiĝi, kleriĝi.


Alia grava paŝo por la laboristaro estis la ruiniĝo de la malnovaj dinastioj kaj la malapero de malnovaj religiaj komunumoj, kaj jes, ankaŭ la tiel nomata universala lingvo de la mezepoko, la latino, kiu forte perdis sian valoron, kiam fine de la 18-a jarcento la moderna historio ekkomenciĝis.


Dank’ al la presarto, al libroj, mi malkovris ke mi ne nur estis laboristo, sed ankaŭ, ke mi apartenas al iu klaso. La klaso de proletoj, de laboristoj. Mi ne volis akcepti ĉi tiun malhonestaĵon, ke iu povis mezuri min laŭ la klaso, al kiu mi devas aparteni. Do, kiam mi eksciis ke mi apartenas al iu klaso, mi komencis batalon kontraŭ ĉi tiu stato kaj batalis por malaperigi klasojn.
Feliĉe, mi rapide lernis, ke tiel longe kiel la mondo jam ekzistas, personoj klopodas konvinki aliajn homojn batali kontraŭ ĉi tiu klasa diverseco.




Mia evoluo en legado estis tia, ke mi post iom da tempo ne plu legis romanojn, sed nur librojn, kiuj havis iun politikan mesaĝon aŭ filozofan signifon.


En la tago vivo mi ne spertis ion, kion mi povis priskribi kiel klasbatalon. Mi ja spertis, ke estroj intence manipulis laboristojn, kaj plej strange ke plejmulte da laboristoj, krom iom grumbli ĉerande, faris nenion por plibonigi sian sorton, kaj eĉ pli terure, ne postulis tion, kion ili rajtis. La vorto klasbatalo pli kaj pli kaptis min kaj donis al mi malbonan senton, kvazaŭ ekzistas io, kion mi ne plu povis sperti, iu arkaikaĵo de miaj prapatroj, kiu malaperis.


Majo ’68 jam pasis, kaj mi ja iom sekvis la studantan revulocion en Parizo kaj la postsekvajn bataletojn en aliaj landoj, sed la gepatroj, precipe mia patro estis tiel severa, ke mi ne kuraĝis, pro malpermeso de li, partopreni la eventon, kiu tamen vekis plene mian intereson. Mi legis poste pri Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir, kiuj subtenis la universitatajn studentojn en ilia batalo, tamen, mi ne apartenis al la universitatanoj, sed al la laboristoj. Kio ankaŭ gravis, estis, ke en la domo de miaj gepatroj oni apenaŭ aŭskultis novaĵon aŭ spektis televidon dum elsendoj de la ĉiutagaj novaĵoj.


Post la edziĝo mi iom post iom, ankaŭ pro mia evoluo en legado, sekvis novaĵojn de televido. Intertempe mi jam havis 23 jarojn, sed bedaŭrinde sciis nur malmulte pri la mondo.


Iun tagon mi vidis, en mia kara biblioteko, libron de Jean-Paul Sartre, kiun mi kunportis hejmen. Mi lernis pri ekzistencialismo. Pri la devo regi la propran vivon. Ne aliaj homoj povas regi vian vivon, ne aliaj homoj kulpas pro via sukcesoj kaj malsukcesoj, sed nur vi mem. Al mi ege plaĉis la ekzistenciala penso, kiun mi poste retrovis en aliaj vivkonceptoj, eble sub alia nomo, sed celante la samon.


Prepare al mia vojaĝo al Japanio mi informiĝis pri budhismo kaj iom kulpigas Jean-Paul Sartre, ke li prunteprenis multon de sia tezo ĉe la budhismo.


Pri iu Karl Marx mi legis en libroj de Sartre kaj pri iu Komunista Manifesto. Do la sekva vizito al la biblioteko direktis min al Marx, sed, o ve, plej verŝajne ĉi tiu sinjoro Marx ne estas tiel konata kiel Sartre diris, ĉar neniun libron pri li mi trovis. Do mi iris al la afabla virino de la biblioteko : "Ĉu vi ne havas libron de Marx" ? mi demandis. La virino iĝis iom malpli afabla, ĉar montriĝis ke biblioteko, kiu estis posedaĵo de la eklezio kaj la verkanto Karl Marx ne estas bonaj amikoj.


Nu kompleta idioto mi evidente ne estis, ĉar mi sciis kaj lernis en la lernejo, kiel pastroj el Belgio sendis junajn geknabojn al la infero de la Dua Mondmilito, al la batalo kontraŭ la rusa komunismo. Eĉ se la junuloj por tio devis kunlabori kun la tiama malamiko, la germanaj faŝistoj de Hitler. Miloj kaj miloj da junaj homoj perdis la vivon sur la neĝaj ebenaĵoj de Ruslando. En fremda lando ili mortis pro sensencaĵoj diritaj de pastroj pri danĝero de la komunismo por la eklezio kaj la animetoj de niaj junaj infanoj en Belgio. Neniam la eklezianoj estis punitaj pro tio, neniam la laborista klaso punis la eklezion pro la fakto ke ili plenkonscie, disvastigante grandajn mensogojn, sendis junulojn al la infero de la milito en Ruslando, al preskaŭ garantiita morto. Al fora lando por mortpafi filojn de aliaj patrinoj, patrojn de junaj infanoj. Sed jes, kiel dirite mi estas nur simpla animo kaj ne komprenas multon.


Pri tiu Karl Marx mi tamen volas scii pli, ĉar se mi pli bone komprenus Marx, mi pensis, mi eble ankaŭ pli bone komprenus komunismon, la koncepton malamikan por la eklezio.




Restis al mi du ebloj : iri al la granda urba biblioteko, riskante, ke ankaŭ ili ne havus librojn de sinjoro Marx, aŭ simple kaj plej evidente aĉeti libron de li.


En granda kaj fama librovendejo en Antverpeno mi trovis maldikan kaj plurajn dikajn librojn de Karl Marx. Por komenci mi elektis la maldikan, ĉar kio estus, mi pensis, se malplaĉus al mi la stilo de tiu Marx. La libreto, kiun mi aĉetis nomiĝis Manifesto de la Komunista Partio. Jen mi kaptis du birdojn en unu mano. Mi aĉetis ne nur libron de Marx, sed samtempe havis informon pri komunismo.


Kio plaĉis al mi estis, ke en la unuaj dekoj da paĝoj oni devis rakonti kiel malfacile estis eldoni la libron en diversaj landoj kaj finfine mi venis al la Manifesto mem.


Montriĝis tamen ke la Manifesto estis afero de eŭropaj landoj, sed la celo estis disvastigi ĝian enhavon en la tuta mondo, iu Esperanta koncepto, ni diru ?


Klare priskribiĝas en la Komunista Manifesto, ke mi apartenas al la klaso de proletoj. Mi apartenis al la klaso de dungolaboristoj, kiu, ĉar ne posedanto de propraj produktado-rimedoj, estas devigata vendi sian laborforton por povi vivteni sin. Mia malamiko estas la burĝaro. Tio estas alia klaso, la modernaj kapitalistoj, kiuj estas posedantoj de sociaj produkt-rimedoj kaj eluzas dungitan laboron.


Ĉu vere la mondo estas tiel nigra-blanka, ĉu vere la mondo estas nur bona kaj malbona depende de la "klaso " al kiu vi apartenas ? Evidente kaj nepre aldoninda estas, ke la simpligantoj estis ĝenerale tiuj, kiuj venis post Marx kaj uzis specon de "marksismo", kiu taŭgis kiel propaganda armilo. Mi jam nun povas diri, ke multajn jarojn poste la konata filozofo, Francis Fukuyama havis tute alian rakonton pri klasoj kaj ke li, malgraŭ la fakto, ke li rigardas al la mondo tra tre negativaj okulvitroj, pledas pli por dialogo anstataŭ revolucio. Ni ĉi tie ne preterpasu la fakton ke Fukuyama estas liberalulo, kiu defendas la ideologion de la burĝaro – homo, kiu pledadas por interkompreniĝo kaj paco inter la klasoj, anstataŭ klasbatalo. Eble, ankaŭ lian agadon mem, kiu celas stabiligi la ekzistantan ordon, ni povas konsideri iu formo de (burĝa) klasbatalo.


Post legado de Komunista Manifesto mi estis ravita de la ideo, ke pere de komunismo, kaj male al la rakontoj de la pastroj, ni povus plibonigi nian sorton. Do necesas legi pli el verkaro de kamarado Marx. Pro la multekosteco, mi decidis pruntepreni aliajn librojn de li en la ĉefa biblioteko de Antverpeno. Feliĉe, kaj en la nuna epoko evidente, en la ĉefbiblioteko de Anverpeno oni povas daŭre, legi en La Kapitalo de Marx. La Biblio-aspektaj libroj enhavas la ideojn de Marx kaj lia kompano Engels. Ĉu per la teksto Marx volis doni al la burĝaro teorian baton, kiun ili neniam plu kapablis digesti ? Ekonomia revolucio pere de retoriko, almenaŭ tiel mi komprenis la vortojn de Marx.


Por esti honesta, mi fakte komprenis preskaŭ nenion el la teksto. Jen, ofta posta sperto estis, ke tekstoj kiuj devas "helpi " la proletojn, apenaŭ estas legebla por la klaso, al kiu ili sin direktas. Ĉu iu inter vi jam legis La Kapitalon ? Nu, laŭ mi la Biblio estas pli facile legebla, kaj ankaŭ ĝin nur malmultaj simplaj laboristoj komprenas, ĉu ne ?


Nu jes, post jaroj mi komprenis, ke li verkis kritikon al la "burĝa" ekonomika teorio de la 19-a jarcento, sed diversaj komunistaj partioj el Belgio, kaj ni havis 3 diversajn krom la social-demokratojn, ĉiam parolis kvazaŭ la gravaj tezoj de Marx legiĝas kiel komikso. Mi batalegis tra diversaj partoj de la libro kaj ne komprenis la kritikon de Marx je la socialismaj teorioj de ekzemple Pierre-Joseph Proudhon, franca anarkiisto (utopia socialisto, kiel nomis lin Marx) konata ĉe la grand-publiko pro la demando "Kio estas posedo ?" kaj la respondo, kiun li donis : "Posedo estas ŝtelado".


Jes, tion mi rapide volas aldoni. Eble vi havas la saman sperton, sed kiam oni legas librojn kiel tiujn de Karl Marx, oni devas ĉiam legi ankaŭ aliajn librojn. Fakte, estas iomete amuze, laŭ mi. Por bone kompreni, ke vi estas proleto, vi devas legi tiom da libroj, ke ne plu restas tempo por labori. Kiam vi ne plu laboras, vi iĝas laŭ la koncepto de proleto pensanto aŭ eble filozofo, do jen eble maniero por forlasi vian klason… sed certe tiel facile la afero ne estas, ĉu ?


Marx ne akceptis en la klaso de proletoj la laborist-movadajn tendencojn. Li mem apartenis al la bonaj, la sciencaj socialistoj. Homoj, kiujn li malŝategis, estis la "utopiaj socialistoj", la anarĥiistoj, kaj fakte ĉiuj, kiuj ne rigore sekvis la regularon de li verkitan. La viro, kiu verkis la frazon "Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu" estis unu el la ĉefinstigantoj de la forpelo de Bakunin en 1872 el la 1-a Internacio.


Estis tiu Bakunin, kiu tradukis La Komunista-n Manifesto-n en la rusan, sed kiu malkonsentis kun la teorio de Marks, laŭ kiu por forigi ŝtaton oni bezonas transiran ŝtaton. Kvankam Bakunin subtenis la klasan analizon de Marx, li konsideris, ke la marksa aroganteco en la pensado direktus la Komunisman Revolucion al totalismo. Ni povas pensi, ke Bakunin pravis, kiam kolapsis la sistemo en Ruslando post la falo de la berlina muro, sed fakte la postrevolucia Sovetunio realigis aŭtoritatismajn leninismajn principojn, kiuj ne deriveblas en la verkaro de Marx. Ekzemple, la "partio de nova tipo", kiu iĝas la monopolpartio en la "laborista" ŝtato, ne estas ideo de Marx, sed de Lenin kaj aliaj.


Marx estas la verkinto de tekstoj pri la scienca socialismo, kiu baziĝis sur la ideo de unuiĝo. Ĉu la potenco de la proletaro nur en la komenco manifestiĝus kiel unuiĝo en forta kaj potenca ŝtato ? Unuflanke Marx antaŭvidis la pluekziston de ŝtato nur dum relative mallonga historia periodo, tiu de la diktaturo de la proletaro. Post la definitiva senpovigo de la burĝaro, tiu ŝtato malaperus. Sed aliflanke Marx estis filozofo sub influo de la ideoj de Hegel kaj Feuerbach kaj ili kredis je la neseco de ŝtatoj kaj potenca gvidantaro. Per la Komunista Manifesto li skribis la gvidlinion de la moderna komunista penso. Bakunin estis pli aktivisto, anarĥiisto de la agado, laŭ mia gusto iom tro fervora al uzado de armiloj en la batalo kontraŭ malbona ? Probatalanto de la ideo de perforta rompo de ĉiuj politikaj kaj sociaj katenoj.


Pierre Joseph-Proudhon kreis la bazon de la nuna anarĥiisma penso, de la teorio pri mutualismo, la reciproka helpo en rekta demokratio, poste bonege prilaborita kaj eldonita en libroformo de Petro Kropoktin. Proudhon ankaŭ kontraŭis la ne merititan posedon, sed defendis la ideon de federalismo en kiu ne ekzistas devigaj reglamentoj, planado, kiel ŝtato kaj leĝaro. Li volis krei socion bazitan sur federacioj en aŭtonomaj grupoj kunvivantaj laŭ reguloj de sociala justeco.


Aliaj tiel nomataj utopiaj socialistoj, estis Saint-Simon, Charles Fourier kaj evidente Robert Owen. Estis li kiu en 1833 kiel fabrikestro, propagandis la ideon de la 8-hora labortago.




Dum ferio en la francaj pireneoj en julio lasta, mi komencis relegi La Kapitalon de Marx. Post 4-taga batalo kun la teksto mi devis flankenmeti la libron. Mi ne asertas, ke por laboristoj iu alia verkisto verkis tiel gravan teorion kiel Marx, sed en la nuna tempo, ĉe la nunaj spertoj, la libro, kvankam de tre alta kaj grava historia valoro, bedaŭrinde estas tro malnovdata. La preskaŭ 140 jaroj inter aperigo de la unua eldono de La Kapitalo kaj la hodiaŭa realeco lasis siajn spurojn, kaj tial la verko, kvankam ĝi certe estas daŭre bonega studmatrialo, ne plu respondas al la iama celo. Jen mia konkludo. Povas esti, ke mi perdis la elanon de la juneco kaj certe la naivecon de miaj junaj jaroj, kaj pro tio mi diras, ke ni bezonas novan Karl Marx, novan teoriulon kiuj vivas en la hodiaŭa mondo.




Mi esperas ke vi, karaj amikoj komprenas kion mi klopodas klarigi. En la aĝo de 14 jaroj, mi forlasis lernejon, komprenis relative rapide ke la strukturo sur la laborejo ne estas, nu diru demokratia, aŭ respekta en la direkto de la homoj, kiuj donas sian laborforton kaj sanon, klopodante produkti varojn por iu elito, kiu montras apenaŭ minimumon da respekto por la laboristo. Pere de legado, ĉu mi rajtas uzi eĉ la vorton memstudado, mi interkonatiĝis kun la teorioj de la scienca elito, kiu havas belajn teoriojn kaj de kiu pluraj anoj predikis revolucion, sed la aplikado de tiuj teorioj, mi eĉ ne volas paroli pri organizi revolucion, ne estis simpla afero.


Mi sen problemoj povas diri, ke la teorioj en rilatado kun la realeco de laborejo kaj en rilatado kun miaj kolegoj en la fabriko estas ne aŭ apenaŭ utila. Malgraŭ legado de libroj, mi ne trovis tuj utilan sistemon, kiu povus plibonigi la sorton de mia kolegoj en la laborejo. Jes, evidente mi legis pri utilaj teorioj, sed kiam mi klopodis fari diskuton kun la kolegoj pri tio, kion mi lernis, ili rigardis al mi kiel al kermesa allogaĵo, kvazaŭ mi venus de alia planedo. Mi konstatis ke plejmulto de la kolegoj ne konis Marx, kaj pri komunismo ili konas nur tion, kion la eklezio en Belgio disvastigis, kaj kiel mi jam diris, tio estas la plej granda perforto de vero, kiun vi povas imagi. Do jen, kiamaniere komenci revolucion, kiam la “suferantoj” de la sistemo ne konscias pri ilia sorto. Eĉ Marks ne donis respondon al mia demando.


Ĉu vere laboristoj iĝas ekspluatataj, estis la demando, kiun faris miaj kolegoj. Kaj kvankam la respondo povas esti simpla kaj klara, ĝi reale ne estas tiel. Diskuto pri ĉu laboristoj estas ekspluatata estas same malfacila ol diskuto ĉu mortopuno eblas.


Por mi la respondoj estas tre facilaj ; jes, laboristoj estas ekspluatataj kaj ne, mortopuno ne eblas sub neniu kondiĉo. Do ni simple forigu ekspluatadon kaj malpermesu mortopunon - aŭ ĉu ni devas diskuti pri tio ?




Dum miaj junaj jaroj en baza lernejo mi lernis, ke niaj samlandanoj iris al fremdaj landoj por eduki la povrajn barbarojn. Mi lernis, ke la bonkoraj belgoj iris al Afriko, al la Belga Kongo, por tie eduki la nigrulojn, por doni ilin la ĝojon de la kredo, ĉar kiel jam diris la afabla monaĥino en la infanĝardeno : Sen la granda helpo de niaj pastroj kaj aliaj eklezianoj la nigruloj mortus teruran morton. Sen scio pri la kara dio kaj lia filo Jesuo ili iros rekte al infero, kie ili eterne devos brulvundigi sin al la hejto de la infera fajro. Jen rakonto, kiun oni faris al 4-5 jaraĝa infano en Belgio en la 50-aj jaroj de la antaŭa jarcento ! Ĉu nur en Belgio la historio estis disvastigita ? Certe ne, ĉar la rakonto apartenis al la ĝenerala propagando de la eklezio En baza lernejo, kiu estis ŝtata, mi lernis, ke dio protektas nin kontraŭ ĉiu malbono. Poste mi lernis ankaŭ, ke la Francoj pere de revolucio en 1789 liberigis la mondon de ĉiuj malhonestaĵoj. Libereco, frateco kaj egaleco estis la slogano. Post batalo kun la marksaj frazoj estis tempo esplori kiel libera ni estas kaj ĉu ni estas fratoj en egaleco.




Fakte daŭris jarojn, antaŭ ol mi komprenis, ke klaskonscio, klasa diferenco kaj la strebado malaperigi tiujn malhonestaĵojn ĉiam ekzistis. Kio estas la signifo de la vorto klasbatalo ? Eble Marx mem donis respondon en La Kapitalo primokante Proudhon li citis el Faŭsto de Goethe :” Je la momento, kiam komprenpovoj mankis, Oni trovis vorton ĝustatempe.”


Kiam mi eklernis Esperanton, mia instruisto diris, ke la signifo de vortoj estas nur simpla konvencio inter homoj. Nun mi demandas al mi, ĉu ĉiuj homoj en la mondo respektas la saman konvencion ? Mi pensas aŭ timas, ke ne !


Ekzemplo, kiam mi legas en Sennaciulo ke la partoprenantoj de la SAT-Kongreso povas loĝi en tristela hotelo, mi tuj povas havi imagon, pri kio oni parolas. Konvencio zorgas, ke mi havas imagon pri la kvalito kaj aspekto de la hotelo. Sed pro evoluo la konvencio povas ŝanĝi la valoron de vortoj. Kiam oni diras al maljuna franco, dustela hotelo, li certe demandas ; ĉu nova normo ? Sciu, ke dustela hotelo laŭ la malnova normo estis hotelaĉo. Same okazis kun vortoj kiel socialismo, komunismo, klasbatalo. Post la sukceso de la rusa revolucio de 1917 la posta dikatatora reĝimo de Stalin kaŭzis ke la vortoj ĵus menciitaj ricevis en la landoj, kie la homoj suferis stalinismon, alian konvencian valoron. Mi povas diri eĉ pli, ke ankaŭ en la landoj kiel ekzemple Belgio, kie la potenco de la eklezio estis tre granda, ĝis, ni diru, meze de la 70-aj jaroj de la antaŭa jarcento, vortoj kiel komunismo kaj klasbatalo alvokas malbonan senton pri dikatatoreco kaj subpremo. Ĉu tio signifas, ke la konvencio de la vortoj ŝanĝiĝis aŭ ĉu tio signifas, ke propagando kaj informado povas manipuli la homan penson tiel, ke vortoj ne plu reale signifas tion, kion ili fakte signifas ?




Mi sendis tre konscie mian filinon al la plej liberala lernejo de Antverpeno. Oni povas diri, ke ĝi estas vere maldesktra bastiono en plej pozitiva senco. Kiam mi parolas kun mia filino aŭ kun amikoj de ŝi pri klasbatalo ili havas iun svagan memoron pri vorto, kiun oni uzis antaŭ pli ol 100 jaroj kaj kiu indikas la tiaman batalon de la socialismaj laboristoj kontraŭ la riĉuloj.


Mi iom timas, ke nuntempe la vorto klasbatalo estas flago kiu ne plu povas reprezenti ĉion ?




Mi sufiĉe aktivas en Amnestio Internacia, kiu estas en Belgio precipe la agadtereno de junaj homoj, kiam rilatas pri la vendado de Amnestio al la granda publiko. Por mi preskaŭ sesdekjarulo la laboro de Amnestio Internacio estas parto de la klasbatalo. La junuloj, kun kiu mi de tempo agadas, eĉ ne konas la vorton. Iom pli ol 25 jaroj mi estas membro de Greenpeace. Ĉu ĉi tiu agadoj ne estas ekzemplo de klasbatalo ? Protekti la naturon kontraŭ laŭcela ekspluatado de la kapitalismo ? Ĉu vi jam parolis kun junaj agantoj de Greenpeace kaj demandis ilin, ĉu ili sentas sin klasbatalantoj. Mi konas la respondon kaj tial mi kuraĝas diri, ke la vorto klasbatalo pli kaj pli perdas sian konvencian valoron. Ĉu ni devas bedaŭri tion ? Laŭ mi ne, kondiĉe ke restas batalantoj kontraŭ ekspluatado de homoj kaj naturo, klasbatalantoj do.
La mondo estas dividita en malsamajn grupojn. La grupo, kiu ekspluatatas, kaj la grupo, kiu estas ekspluatata. La grupoj ne plu dividiĝas same kiel en la tempo, kiam Marx verkis la Komunistan Manifeston aŭ La Kapitalon. La nuancoj inter la du grupoj iĝis multege pli grandaj. Eble unu de la kaŭzoj, pro kiuj la vorto klasabatalo iĝis malpli populara en la laborista klaso estas, ke nia laboristo en la riĉaj partoj de la mondo nun sen problemoj helpas ekspluatadi “kolegojn” el la malriĉaj landoj.




Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis libron pri Marĝenoj en la historio, pri ekzekutistoj, judoj, putinoj, ciganoj kaj aliaj propekaj kaproj. La verko estas de konata belga profesoro, kiu montris en sia verko kiel facile homoj estas manipuleblaj, kiam temas pri la trovado de propeka kapro. Por savi la propran vivon aŭ simple por flati la reganton, homoj pretas fari ĉion, eĉ perfidi la propran karan najbaron aŭ kulpigi la maljunulinon, kiu vivas ĉe la rando de la vilaĝo, pri sorĉistaĵoj.


Kun tiu popolo ni devas fari la marksan klasbatalon ? Ne, tio ne eblas, kredu min.




Estas laŭmode nun en Belgio havi pollanddevenan purigistinon. Mi ne parolas pri estroj aŭ riĉulo kiu dungis purigistinon, sed pri laboristoj, kiuj pro la fakto, ke ambaŭ viro kaj virino laboras, uzas la servon de purigistino, sed sen doni al ŝi decan salajron. Do tiu tiel nomata proleto el la tempo de Marx nun senhonte ekspluatadas alian laboriston el lando, kie la salajro estas signife malpli alta. Mi povas doni al vi centojn da aliaj ekzemploj de ekspluatado de laboristoj far laboristoj.


Virino en Belgio, kaj kiel mi scias, en preskaŭ la tuta mondo ricevas por fari la saman laboron 20 kaj pli da procento malpli altan salajron ol viroj. Parolu kun ĉi tiuj viroj pri klasa diverseco. Kiel ofte mi aŭdis dirojn, kiam mi batalis, por ke virinoj en diamantindustrio havu la saman salajron ol la viroj, ke por virino la salajro ne tiel gravis, ĉar estis nur por havi iom pli da lukso. Mi nun parolas pri diskutoj en la sindikato. Diskuto inter tiel nomataj klasbatalantoj.




Ĉiam dum la tuta historio de la homaro ekzistis la ’ludo" de regi kaj esti regata. Ĉiam ekzistis grupo, kiu havas la monon kaj donas la ordonojn, kaj ĉiam ekzistis grupo, kiu submetiĝas al ĉi tiuj ordonoj kaj kiuj donas sian laborforton kontraŭ mono por viteni sin.




La laboranta klaso travivis la plej terurajn despotismajn, naciismajn kaj imperiismajn subpremojn, laŭ diversaj ideologioj, doktrinoj kaj dogmoj, kiuj ĝuste preteratentis la sciencajn kaj teknologiajn evoluojn kaj konservis la 2.000-jaran obskurantismon de kristanismo kaj aliaj kredoj. La eklezio - tion mi lernis - ludis dum jarcentoj ĉiam gravan rolon en la subpremado de la laborista klaso. Pli grave, ili estas la ĉefoj en malrekomendado de monda solidareco inter laboristoj. La eklezio havas spertojn pri tio, kiel meti kojnon inter grupoj, kiuj suferas la saman sorton kaj devus fari la saman, prefere komunan, batalon.




Bertrand Russel estis fama persono kiu helpis min. Li gvidis min tra la jarcentoj de la okcidenta filozofio. Russel estis matematikisto, filozofo kaj humanisto kiu en 1950 ricevis nobelpremion pri literaturo, kaj li povus doni - mi almenaŭ esperis - respondon al ĉiuj demandoj per fama libro, kiun li verkis, Historio de la okcidenta filozofio.




Dum legado de la dikega verko de Bertrand Russel mi konstatis, ke kiel en la verkoj de Marx ankaŭ nun mi devas legi aliajn librojn, pli dikajn kaj pli komplikajn. La avantaĵo de la legitaj libroj estis, ke mi ricevis ĉiam pli da interesoj pri diversaj artoj. Pentraĵo-arto donis ripozon dum semajnfino kaj oftege mi vizitis la grandan muzeon en Antverpeno, la Muzeon de Bela Arto. Dum horoj mi povis rigardi al pentraĵojn de Petro Paŭlo Rubens, kaj laŭ mia tiama scio li estis la plej bona pentristo dum la tuta ekzisto de la mondo, ĝis la tago, kiam mi vidis pentraĵon de Pieter Brueghel la plejaĝulo. Nova mondo malfermiĝis. La vero venis super min. La vero ne estis tro serioza laŭ bildo, sed amuza, primoka, satira. Ĉiu pentraĝo de Breughel estis dika libro. Popolrakonto, kiu diris en facile kompreneblaj bildoj multege pli pri la vivo ol la tezoj de la filozofoj.


Mi legis pri etikaj normoj, pri teorioj pri naturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Pri dioj kaj aliaj mistikaj aĵoj kaj personoj, pri sindonemo kaj egoismo, pri bonfarado kaj socialismo, pri demokratio kaj diktatoreco.


Mi finlegis la libron de Bertrand Russel. Pasis en ĝi revuo de multaj filozofoj, multaj kleraj kaj kompetentaj pensantoj, sed mi ne trovis respondon kiel solvi la problemon de klasoj, ĉar je la fino de la libro de Bertrand Russel, mi denove estas ĉe Karl Marx kun lia malfacila libro La Kapitalo kaj ĉe Jean-Paul Sartre, kiu subtenis la revolucion de majo ’68 kaj verkis gravajn tezojn pri ekzistencialismo.




Kiam mi havis 31 jarojn, mi en la sama jaro bankrotis, maledziĝis kaj spirite plene kolapsis. Ĉar ŝlifi diamantojn ne estis por mi la plej bona ideo pri gajnado mono, mi ekfunkciigis malgrandan entreprenon. Mi vendis iliojn por sporti, de futbala pilko ĝis kimono por ĵudo, ktp. Mi gajnis bone monon, pensis, ke mi estis feliĉa, sed sciis, ke mia edziĝo kuras sur kriplaj piedoj.


Mense mi eniris malbonan situacion, iun vivokrizon, ni diru. Mi decidis eksedziĝi kaj tuj venis en situacion, kiu forte influis mian vivon. Ĉar mi adiaŭis kelkajn jarojn antaŭe la eklezion, la pastro de la vilaĝo, kie mi havis mian entrepreno, kaj kiu estis amiko de la familio de mia edzino, komencis kampanjon por fifamigi min. Li ankaŭ malpermesis al sportasocioj aĉeti ion ajn ĉe mi. Treege rapide la rezulto estis, ke mi bankrotis kaj restis tute sen mono, sen edzino kaj apenaŭ amikoj. Malsukcesintoj ne havas amikojn en la mondo, kie mi vivis. Restis al mi nur unu afero : denove iri al diamanto, denove ŝlifi diamantojn. Kvankam mi estas lerta ŝlifisto kaj pro tio tuj havis laboron, mi havis multege da problemoj kun la sistemo de korupto kaj fiflikado (aranĝi laŭ kriminala maniero). Tuj post rekomenci labori kiel laboristo, mi denove engaĝiĝis en sindikato kun la fiksa ideo forigi ĉion malbonan el la diamantkomerco kaj industrio. Mi ankaŭ decidis ne plu obei la regularon ke mi apartenis al alia klaso ol la labordonantoj, por kiu mi laboras. Ne pensu ke mi malafable pritraktis ilin, ne, absolute ne, mi ĉiam estis tre afabla, sed ankaŭ tre firma en miaj decidoj.


La jaron 1978 mi povas konkludi tiel ; mi estis malkontenta, senedziĝa, bankrota, psike kaputa persono. Mi vivis en malbela preskaŭ senpaga ĉambro. Eble neniam en mia vivo mi estis tiel proleta ol en tiu tempo. Kredu aŭ ne, sed iun tagon, mi sentis min tiel malbona ke mi decidis meti min sur manoj kaj genuoj kaj komencis rampi tiel ĉirkaŭ la tablo. Eble por vi ago sensimbola sed en Belgio estas esprimo : li rampas sur manoj kaj genuoj ĉirkaŭ tablo pro mizero. Mi ne plu memoras, ĉu mi rampis 3 aŭ 4 fojojn ĉirkaŭ la tablo, kiam mi komencis ridi. Kvazaŭ mi forlasis la propran korpon, mi vidis min mem, mizerulon, kompatindan senutilan proleton. Ĉu tiel mia vivo devas esti ?


Mi bezonis 3 jarojn por eliri pere de akupunkturo el deprimiĝo.
Mi interkonatiĝis kun mia nuna edzino kiu - kredu aŭ ne - posedis universitatan diplomon. Ŝi laboris kiel interpretistino ĉe Eŭropa Unio kaj vespere ŝi rakontis al mi kiel la estroj de la sindikatoj en diskutoj je eŭropa nivelo vendis la valorojn de la laboristoj. Kiel ili kreis antaŭaranĝitajn batalojn inter laboristoj de diversaj landoj de Eŭropo, tiel farante ilin konkurantoj anstataŭ kunbatalantoj al monda solidareco. Mi apenaŭ povis kredi mian edzinon, sed tamen ŝiaj diroj pensigis min.


Efektive, en kunvenoj de mia sindikato mi ĉiam aŭdis la sindikatestron propagandi pri la plusa valoro de la belgaj, precipe la antverpenaj diamantprilaboristoj kompare kun la fremduloj el aliaj landoj. Mi prenis grandan distancon de mia laboro kaj mia kapablo kiel diamantprilaboristo kaj faris al mi la demandon : ĉu vere ni, la belgoj, superas laboristojn el aliaj landoj kaj kial ?




Mi ne scias ĉu en Japanio estas konata la katolika rakonto pri la momento post la morto de Jesuo, la filo de Dio, kiam la apostoloj sidis kune, ĝemplorante pro la morto de la gvidanto, kaj iumomente ekaperis kolombo super iliaj kapoj. La sankta spirito, kiu prilumis ilin.



Nu, kredu min, ĉi tiuj rakontoj vere estas tre lerte verkitaj, kaj mi komprenas la popularecon de la libro, en kiu la historioj estas priskribitaj.


Ankaŭ mi ricevis la sanktan spiriton super min, ĉar pro la diroj de mia edzino mi komprenis la miton.


NE ! Karaj amikoj, ni ne apartenas al klaso. Vero estas ke tiuj, kiuj regas nin, dividas nin en klasojn. Kaj efektive, post la divido de la homaro en klasojn, ĉiu apartenas al iu el ili, ĉu ne ? Sed por mi oni faras la aferon same kiel oni siatempe kaj sen problemoj povis dividi homojn en rasojn, kvankam ekzistas nur 1 (unu) homa raso. Do nur kiam ni akceptas, ke iu regas nin, ni povas aparteni al iu klaso, sed libera homo apartenas al la homaro.


Tiuj, kiuj legis La Kapitalon de Marx jam legis pri tio, kion oni nomas “reflekso-kategorioj”. La trafa ekzemplo diras : Unu homo povas esti reĝo ĉar aliaj homoj kondutas kiel regataj. Inverse, tiuj homoj kredas esti regataj, ĉar la alia diras, ke li estas reĝo ! Mi komprenis, ke plia studo nepre kaj urĝe necesis.




En la jaro 1770 aperis en Londono verko titolita En Essay on Trade and Commerce. La aŭtoro proponis : enkarcerigi la malriĉulojn en la idealajn laborejojn (ideal workhouses), kiuj fariĝus ’terurejoj’, kie oni laborigus ilin 14 horojn tage, tiel ke, post subtraho de la manĝotempo, restus 12 plenaj kaj kompletaj laborhoroj.


12 horoj da laboro, ĉiutage, jen la idealo de la filantropoj kaj moralistoj de la 18-a jarcento. Tamen kiel poste montriĝis, la strebo de la proletaro estis tute alia ol tiu 12-hora labortago. Sciu, ke ne estis nur viroj, kiuj devis labori, sed ankaŭ virinoj, eĉ gravedaj, kaj infanoj ek de la 8-a jaraĝo.


Iu sinjoro Scrive, manifakturposedanto el Marquette apud la franca urbo Lille, fanfaronis pri tiu infanlaboro, dum la kongreso pri bonfarado en la belga ĉefurbo Bruselo en 1857 : " Ni enkondukis kelkajn distrorimedojn por la infanoj. Al ili ni instruas kanti dum la laboro, ankaŭ kalkuli ; tio distras ilin kaj igas ilin kuraĝe akcepti tiujn 12 laborhorojn necesajn por havigi al ili vivrimedojn" !


Iom pli ol 50 jarojn poste, la laboristoj en la fabrikoj de Ford Motor Com. de Henri Ford ne rajtis paroli, ĉar laboristoj, kiuj babilas, ne sufiĉe produktas.


Jes efektive en tiu epoko la laboristoj devis nepre batali por akiri minimuman laboristajn, homajn rajtojn. Mi komprenis, ke la rajtoj de laboristoj estas nur parto de la pli ĝeneralaj homaj rajtoj. Kaj jen ankaŭ en multaj landoj en la mondo laboristoj daŭre laboras laŭ kondiĉoj, kiujn ni suferis en la komenco de la 20-a jarcento, sed problemo estas, ke ni la proletoj de la okcidentaj riĉaj landoj, faras nenion por eviti, ke kolegoj de ni estu ekspluatataj, pli terure eĉ, ni volas havi niajn varojn kiel eble plej favorpreze, sed ne plu pretas pagi la kostojn de la plej aktualaj salajroj el propraj regionoj. Do ni prefreras kaj elprofitas la malaltajn salajrojn de kolegoj en mizeraj landoj por montri nian bonfaremon. Ĉu tio estas nia klasbatalo ; se jes mi rifuzas partopreni al ĝi.


La totalismo, mi lernis, de landoj kiel Ruslando kaj Ĉinio sub gvidado de la stalinisma kaj maŭa penso ne plu povas konvinki la progreseman mondon, certe ne post la Ribelo de Hungario kontraŭ Ruslando en 1956, sed certe post la konstato, ke la ekonomio en la komunismaj satelitoj stagnas, (ankaŭ ĉirkaŭ la sama tempo), oni komprenis, ke la komunisma revolucio ne nur donis malliberecon, sed ankaŭ ne kapablis krei alternativon al la pli efika liberala demokratio. Necesas substreki, ke la "ŝtatmonopolismo" (la tiel nomata "socialismo"), kiu estiĝis per tiuj revolucioj, ja havis marĝenan rolon en la sinsekvo de sociaj formacioj – sed nur kiel alternativa vojo al la evoluinta stadio de kapitalismo. Kompreneble ne kiel vojo al homara emancipiĝo. Kiel socia formacio, tiu sistemo estiĝis ĉefe, ĉar sociaj kaj ekonomiaj fortoj puŝis tiudirekte, kaj ne pro "eraroj" de antaŭaj generacioj de socialistoj, kiuj "malĝuste" komprenis la socialismon.


Al tiuj, kiuj povus pensi, ke mi akordiĝis kun la kapitalisma sistemo, mi devas diri, ke kvankam mi estas nek marksisto, nek komunisto, estas forta kontraŭ-kapitalisto. Mi kredas nur je socio, kie ĉiuj homoj ĝuas plenan liberecon, kia ne ekzistas, laŭ mi, en la ĵus menciitaj sistemoj.




Dum la monataj kunvenoj de la sindikato mi havis pli kaj pli da konfliktoj, ĉar fin-fine mi komprenis, ke sindikato ne volas aplikadon de "Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu", sed pripensas kiamaniere protekti niajn laborlokojn kontraŭ la eksterlanda konkurenco. Ni parolis en sindikato pri klasoj kaj klasbatalo kaj samtempe devis konstati, ke la sindikatestro gajnis duoble pli altan salajron ol ni laboristoj. Ne kaŝas sin vipuro en la herbejo. La vipuro kuŝis sur nia propra brusto kaj ni ne rimarkis tion.


Kiel mi ĉiam faras, ankaŭ ĉi tiun prelegon iris al kamarado por peti lian opinion kaj estis interesa legi lian rimarkon, ke en mia lando sindikato estas ege progresiva, kompare kun la grandaj industrisindikatoj de Germanio, en kiuj tute ne okazas membrokunvenoj, balotadoj aŭ simile, kaj en kiuj oni nur nun, kiam estas jam tro malfrue, komencas esti pli kontestemaj ideologie. Mi preskaŭ ne povis kredi kion mi legis.




En 1991 mi interkonatiĝis kun Esperanto kaj dank’ al kamaradino Stella De Weerd mi relative rapide poste aŭdis pri SAT. Mi bezonis 3 jarojn por iom dece lerni Esperanton tiel, ke mi kapablis sen problemoj legi librojn. Kvankam mi jam dum jaroj estis membro de Green Peace kaj Amnestio Internacia kaj havis la ideon esti mondcivitano, internaciisto eĉ, mi nun legis pri novaj konceptoj kiel universalismo, kaj pli grava, sennaciismo. Mi malkovris Zamenhof kaj Lanti. Mi malkovris novan mondon.



Evidente, mi sciis pri la malegaleco inter nordo kaj sudo, kaj pri la 3-a mondo mi legis ĉiun tagon en revuoj de la gravaj NRO-oj. Nun mi legis pri alia formo de idealismo, la iom naiva idealismo de doktoro Zamenhof kaj la laborista analizo de Lanti pri ĝi.


Kvankam skribitaj en lingvo, kiun mi ĵus lernis, mi komprenis la frazojn kaj vortojn, kiujn Lanti uzis en siaj tezoj. Mi kapablis, ĉar mi lernis tion ĉe aliaj verkantoj : meti iliajn ideojn en la tempolinion, la epokon de la verkado kaj tiam mi sen problemoj povis adapti ilin al la nuna tempo.


Jes ankaŭ Lanti parolis pri klasbatalo, sed kiel dirite, mi kapablis preni la ideojn el tempo kiam eĉ la vortoj "homaj rajtoj" ne ekzistis, al la nuna tempo. Mi legis Francis Fukuyama kaj liajn negativajn ideojn pri La fino de la historio kaj la lasta homo ! Ke nur liberalismo postrestas post la kolapso de la komunismo de Stalin kaj Maŭ. Ĉar en tiu senco Fukuyama laŭ mi faris gravan eraron, ke li pensas ke ne plu venos alternativo al la liberalisma penso.


Nuntempe mi klopodas analizi la multe pli pozitivan mesaĝon de la nun tre populara ekonomo kaj filozofo Richard Florida, kiu diras, ke tre gravas por sukceso de regiono estas la kulturo kaj eltrovemo, elpensemo de homoj de la loka loĝantaro.


Richard Florida propagandas la 3 T-ojn, toleremo, teknologio kaj talento, kiel plej gravajn kontribuojn al sukceso.


Nu, karaj amikoj mi kredas lin. Ni ne ŝanĝos ion kun plendado, per armita revolucio kaj per protestoj sen alternativoj. Perforto venas kutime de la ŝtato kaj respondi al ĝi per la sama retoriko zorgas, ke denove patrinoj devas priplori la infanojn, kiuj mortis pere de kugloj. Kial la revoluciaj gvidantoj plejofte defendas armitan solvon anstataŭ retorikon kaj edukadon ? Eble ili elektas ludi per la plej animalajn sentojn de homoj anstataŭ alvoki la homojn al memstudo, klerigado, kaj informado. Meti armilon en manon de homoj pli facilas ol eduki ilin, kaj ordoni pli facilas ol peti, ke oni esploras, pridiskutu, pripensu situacion kaj klopodu mem dedukti la sekvotan vojon al pli bona socio.




La mondo de la malnovaj grekaj filozofoj, de la sciencaj kaj utopiaj socialistoj ne plu ekzistas. Ni posedas komputilojn, interreton. Ni povas pere de komuna lingvo paroli rekte kun laboristoj en ĉiu kontinento. Ni povas, kiel Marx petis, unuiĝi, sed ju pli malgranda la mondo iĝas des pli malmulte ni unuiĝas el timo perdi nian laboron, nian riĉon, nian identecon ktp, mi ne scias kion homoj trovas, elpensas por esti maltolerema al aliaj homoj.


Ekzistas labordonantoj kaj laborprenantoj, sed antaŭ ĉio ekzistas homaj rajtoj. Antaŭ mia esperantistiĝo, mi kredis ke ekzistis universalaj homaj rajtoj, sed nun dank’ al Esperanto mi scias, ke la vojo al realigo de universalaj homaj rajtoj estas laboro de longa daŭro.



Feliĉe, la tempo ke la riĉa Okcidento diras kiu estas la granda vero, pli kaj pli malaperas. Ankaŭ la plej mizeraj landoj nun komencas doni sian opinion.


Mi volas fini per miaj ideoj pri la laboro de la sindikato, ĉar tio mi mian tutan vivon estis kaj restas, sindikatisto ĝisoste.


Ni, la sindikatistoj devas kompreni ke internacia solidareco necesas. La tempo en kiu ni protektas propran merkaton, estas pasinta. La solidarecon, kiu ne transiras la propran rondon, regionon aŭ landon ni ne plu povas nomi solidareco. Kredu aŭ ne, sed mi lernis tion el leteroj de Lanti. Estis Lanti kiu montris al mi la eraron en la penso de la naciaj sindikatoj.


Ni devos, en la tuja estonteco havi kuraĝon fari gravajn decidojn. Ni kaj ĉiuj laboristoj devas, malgraŭ la fakto, ke ni tranĉos en la propran viandon, malakcepti kontraŭleĝan laboron. Laboron por kiu la laboristo ne ricevas salajron, kiu vivtenas, ne pagas la bezonatan imposton, kiu devas esti uzata por krei socialan sekurecon.


En la Okcidenta Eŭropo laboras nun pli malpli 1.000.000 da kontraŭleĝaj laboristoj. Homoj, kiuj laboras je salajro, kiu estas eĉ ne duono de la salajro, kiun gajnas la loka popolo. Ni povas fari du aferojn, unue, kiu estas plej populara ĉe ekstremdekstraj partioj, forpeli la kontraŭleĝajn laboristojn el la lando kaj sendi ilin re al lando kie la sama speco de ekstremdekstra sistemo taksas homojn laŭ deveno kaj minacas el timo. Aŭ ni povas oficialigi kiel eble plej rapide la kontraŭleĝajn laboristojn, doni ilin la eblon partopreni en nia solidareca sitemo.


Mi volas fini kun frazo el La Kapitalo, kiu por mi ebligas konkludi pri la tuta vorto, eble la tuta koncepto klasbatalo.



Sur paĝo 19 de la nederlandlingva eldono mi legis : Pri la strangaĵo de refleks-kategorioj : ”Homo estas nur reĝo, ĉar aliaj homoj kondutas kiel regataj. Inverse ili (la regataj) pensas, ke ili estas regataj, ĉar li estas reĝo."


Fin-fine mi pli sekvas la homojn kiel Max Stirner, Errico Mallatesta kaj certe Emma Goldman. Ne lasu vin reĝi, aŭ laŭ la koncepto de Jean-Paul Sartre, ni mem grandparte respondecas pri la propra vivo. Por eviti, ke ni estu regataj ni subtenu la homojn, kiuj batalas por forigi la regantojn, la ekspluatantojn. Ĉu tio signifas klasbatalon ? Nu mi pretas akcepti la konvencion pri la vorto, sed antaŭ ĉio mi alvokas vin agadi, ĉar plendi kaj eterne diskuti pri la signifo de iu vorto helpas neniun.


Mia prelego estas nur esprimo de kelkaj ideoj ĉerpitaj el mia vivo kaj certe ne havas iun plian pretendon.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Pri klasbatalo kaj la universala signifo de la vorto(artikolo)

puce Petro Levi : Ĉu komunismo mortis ? (artikolo)

puce Petro Levi : Kio estas burĝo ?

puce Lucien Laurat : Aŭstro – marksismo (artikolo)

puce Faustino Castaño : Adiaŭ Marcelino

puce Komunista Manifesto

puce Strittmatter : Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj (artikolotraduko pri koruptado en Ĉinio)

puce Marksistaj Interretaj Arkivoj -Esperanto

puce Djemil Kessous : Klasbataloj kaj socia progreso




Supren