sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Pri la magio de nova komenco (fotoj kaj diroj)



Pri la magio de nova komenco

(novjara saluto al niaj legantoj)

- ĉiuj fotoj estas de Cezar, sed la instigaj pensoj de

aliaj -

JPEG - 129 kb

Kaj subite vi scias :
Estas la tempo
komenci ion NOVAN
kaj fidi pri la sorĉo
de la komenco.

Majstro Eckhart

JPEG - 261.1 kb
Ŝanĝu de tempo al tempo
la lokon de via restado !

Via animo volas elkreskigi
novan ŝoson.

Karl Gutzkow

JPEG - 239 kb


Via estonteco estos tio,
al kio vi volas fari ĝin.
Estonteco estas voli.

Dalai-lamao



JPEG - 48.7 kb


En tempoj, kiuj
portas la ĝermon de estontecaj
decidoj en si,
oni devas lasi nin solaj.


Franz Herwig

JPEG - 127.9 kb


Faru tion, pri kio vi scias,
ke ĝi estas ĝusta.

Indiĝena saĝo en Ameriko

JPEG - 144.2 kb



Nenio estigas pli da paco
ol farita decido.


Charles Maurice de Talleyrand


JPEG - 252.7 kb

Se la vento de ŝanĝiĝoj blovas,
kelkaj konstruas murojn kaj
la aliaj ventmuelilojn.

El Ĉinio

JPEG - 210.2 kb


La ideala tago
venos neniam.
La ideala tago estas hodiaŭ,
se ni faros ĝin tia.

Horaz


JPEG - 138.4 kb

Nur tiuj, kiuj kuraĝas
fiaski en granda stilo
povas havi ankaŭ sukceson
en granda stilo.

Robert F.Kennedy

JPEG - 205.4 kb


Nenio estas tiel freŝiga,
kiel kuraĝa paŝo
trans la proprajn limojn.

Keith Haring


JPEG - 211.3 kb


La sorto metas nokton ĉirkaŭ nin

kaj donas al ni nur torĉojn
por la sekva vojo,
por ke ni ne afliktiĝu
pri la abismoj de la estonteco
kaj pri la distanco ĝis la celo.

Jean Paul


JPEG - 260.2 kb


Ankaŭ el ŝtonoj,

kiujn oni metas al ni sur la vojon,
oni povas konstrui belan.

Johano Lupiro de Goeto

JPEG - 252 kb



La plej granda sukceso,
kiun homo povas atingi,
estas povi vivi laŭ siaj propraj imagoj.

Christopher Morley


JPEG - 190.6 kb

Oni bezonas iom da fantazio,

kaj ĉiuj seruroj malfermiĝas.

Barono de Munkhaŭseno


JPEG - 129.4 kb

Kien ni do iras ?
Ĉiam hejmen.

Novalis


JPEG - 217.9 kb

Sciu, ke vi estas dua malgranda mondo
kaj ke Suno kaj Luno estas en vi mem,
kaj same la steloj.

Origeno


JPEG - 193.7 kb
7424070.05a4d793.560


La komenco de pli grandaj okazaĵoj

kiel la komenco
de grandaj riveroj
ofte ne frapas la atenton
kaj malgrandas.

Jonathan Swift

JPEG - 247.3 kb


Kien ajn vi iras,

iru kun via tuta koro.

Konfuceo

— -

Karaj legantoj,


Donjo & Cezar
deziras al vi

bonan novan jaron
kun multe da feliĉo kaj sano,
kaj kun bonaj komenco kaj fino !


Sama rubriko :


puce Cezar : Je l’ nova jaro ! (rimpoemo)

puce Bukowski : Palmfolioj en pluvo (rimpoemtraduko)

puce Pri la magio de nova komenco (fotoj kaj diroj)

puce Feliĉan novan jaron al vi ĉiuj ! (Bonŝancu kaj avancu !)




Supren