sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco




Pripensante la nomon de la Sennacieca Asocio Tutmonda, min neeviteble okupis la demando : Kion signifas la “Sennacieca” ?


Mi konas diversajn teoriojn pri ekesto de la nacioj kaj sennacieco. Jen, mi listigas iujn :


1. Spiritualistoj opinias ke ekesto de nacio estas la ŝtato kiel uniganta komunumo en kiu oni formas nacion (tiel opinias Hegel kaj Glumpovič).


2. Pozitivistoj parolas pri la nacio kiel pri statika areo de sama lingvo, sama deveno kaj samaj moroj.


3. Vulgaraj materialistoj diras ke la nacion faras idoj de antaŭuloj kiuj de unu generacio al la alia transdonas siajn proprecojn.


4. Subjektive-psikologia teorio asertas ke la nacio kaj la nacieco ekzistas en la sento de individuoj ke ili estas anoj de iu nacio.


5. Aŭstriaj demokratoj perceptas la nacion kiel kategorion de “kultura afero”.


6. Marksistoj traktas la nacion kiel formon de homa komunumo kiu estas ligita al iu historia periodo, kaj tial ĝi estas influita de evoluo de produktantaj fortoj kaj de socia divido de la laboro. Marksistoj neas ekziston de pra-nacio ĉar ili opinias ke nacieco estas ligita al ekesto de kapitalisma socia ordo (tiel indikas Fridrih Engels en “Deveno De La Familio”).


Eĉ antaŭ kapitalismo, danke al politikaj, ŝtataj institucioj, ekestas novaj popoloj, intermiksiĝante, interligante, kaj dividiĝante, tiel ke ekestas popoloj kiel antaŭnacioj.


Kiam nacio sinesprimas kiel antaŭnacio ?


La respondo estas : tiam—kiam en la scenejo de la historio ekaperas kapitalismo, kaj kiam interligiĝas la ega amaso de produktantoj kiu demandas trafikon inter ili, kaj ĉiutagan komunikadon pere de lingvo kiel la unua grava elemento de la nacio.


Samparenca lingvo estas grava elemento de la nacio, kaj vivo en stabilaj politikaj organizformoj favoras por plifortiĝo de nacia unueco, sed ŝanĝo de politikaj limoj estas kontraŭproduktiva, t.e. tiam ekokazas neunueco pro nestabileco de la nacio.


Kun evoluo de kapitalismo ankaŭ ŝanĝiĝas rilatoj inter homoj kaj tiel ekonomiaj rilatoj (merkato) ekestas elemento de la nacio, kaj tial ankaŭ ekestas aspiro unuigi nacie homogenajn teritoriojn. Tial ekonomia interligiteco iĝas nacie grava elemento de sinesprimo de iu popolo kiel antaŭnacio.


La tria grava elemento estas politika organizformo en kiu oni povus formigi lingvan kaj ekonomian interligojn.


Estas klare ke historia evoluo en la sama teritorio, en la sama socie-historia situacio, devas havi sian reflekton en psiĥa konstituado de la nacio, kaj tial oni devas ankaŭ diri ke klaseco influas psiĥan konstitucion de la nacio, ĉar la klaso de laborantoj estas tiu kiu en siajn manojn prenas estontecon de la nacio, kio esprimiĝas tra diversaj formoj, t.e. en tiuj politikaj organizformoj kie tiu klaso regas, sed ankaŭ tra aliaj formoj de kunlaboro kaj asocieco, plejofte en formo de humana solidareco.


Identiĝo, kiel psikologia sindefenda meĥanismo, estas senkonscia proceso, neevitebla helprimedo pere de kiu homoj identiĝas kun io alia. Tiel same, ni esperantistoj-sennaciuloj senkonscie identiĝis kun nacieco kaj ŝtatoj el kiuj ni venas. Kaj jen, ni estas ankaŭ konsciaj homoj, esperantistoj, do—Kial ni senkonscie identiĝis kun nacieco ? Ĉi tie mi parolas pri enhavoj de niaj kongresŝildoj, ĉar tie ni metis nomon de nia ŝtato, akceptante tiel la spiritualistan teorion pri la nacio.


Do, Kial ni metis tie nomon de nia ŝtato, se ni povis meti nur nomon de nia urbo ? Aŭ, ni povis pere de iu alia maniero marki nian kongresan numeron, nomon kaj familan nomon, lokon el kiu ni venas. Ni estas sennacieca asocio tutmonda, kaj ni metis nian nacian markon—nomon de ŝtato el kiu ni venas, kiu estas nacia kaj ne mondeca, sennacia. Rigardante de vidpunkto de la marksista teorio pri la nacio, ni estas nacio de esperantistoj.


Ni esperantistoj havas ne unu landon, nia estas la tuta mondo, kaj tiasence oni devus ŝanĝi markojn kiuj rilatas al individua identigo—identigŝildojn de kongresaj partoprenantoj. Jen mia propono, kaj mi ege interesiĝas pri opinioj de la aliaj.


La Artikolo 1. de la Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda diras pri niaj celoj :


a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda,


b) kiel eble bone kaj digne plifacilligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro,


c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj,


ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT ;


d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de nia Asocio.


La plej grave estas distingni diferencon inter sennacieco kaj sennaciista, sennaciula, kaj sennacieca.


Aparte oni devas scii ke SAT estas tiel strukturita ke la landoj havas nenian signifon, nur la homoj (kvankam ni ne povas eviti la fakton ke la landoj - ŝtatoj ekzistas).


Kadre de SAT ekzistas sennaciista frakcio (kiu jam ekde la fondiĝo estis aparta frakcio kun oficiala organo "Herezulo"). Sennaciistoj rifuzas etnan apartenecon kaj konsideras sin mondcivitanoj.


Eble mi havos okazon pli detale havi klarigon pri nocioj kaj difinoj de NACIECO kaj SENNACIECO kaj rompi iluziojn.


Ni ne aliĝu al iu grupo, ni ne akceptu iajn diskriminaciojn devenantajn el moroj kaj dividecoj—neniujn kiuj laŭdas devenon, haŭtkoloron aŭ socian pozicion.


Novaj integrigaj procesoj, kiuj ekestis pro ŝanĝoj en produktantaj rilatoj de moderna mondo, kaj pro ŝanĝoj en progresado, kaŭzas ke spiritaj produktoj, kiel Marks kaj Engels indikas en la “Manifesto”, ekestas ĝenerala havaĵo, kaj ke naciaj limigitecoj ekestas pli kaj pli neeblaj.


La homaro ekzistas kiel specio, ne kiel aro de individuoj kaj nacioj. Pere de aliro de ĉiu individuo al diversaj formoj de kompleksaj mondaj rilatoj de nuntempa integrigita Eŭropo oni superas ĉiujn “naciajn” limigitecojn kaj tiel individuo ekestas parto de universala kulturo.


Ĉar lingvo havas krucan rolon en naciaj kulturoj, ĝin indas liberigi de naciaj markoj kaj tiel fari ĝin bazo de universala kulturo. Kaj tio estas Esperanto, kaj tion povas fari esperantistoj, kaj speciale tiuj anoj de Sennacieca Asocio Tutmonda.


Mira Makivić, juristino


El Sennaciulo, februaro 2007


Vidu ankaŭ la artikolon Kio estas "Sennacieco de SAT" ? kiu respondas al tiu ĉi.

Sama rubriko :


puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj

puce Jakvo Ŝram : Naciismo, internaciismo, sennaciismo

puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo

puce Gari Mikle : Sennaciismo, kosmopolitismo, kontraŭnaciismo

puce Nikolao Gudskov : Antinomioj de la nacia disvolviĝo

puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio

puce Johano ĴORES (JAURES) : Internaciismo – patriotismo

puce Mira Makivić : Pri la nacieco kaj sennacieco

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario

puce Petro Levi : Kio estas "Sennacieco de SAT" ?

puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

puce Viola Murasaki : Sennaciisma edukado

puce  Albert Camus : Letero al alĝeria aktivulo




Supren