|
serĉado :
|
La demando estas kompleksa k konfuza. Tiu ĉi modesta kontribuo celas alporti en ĝi ian klaron, gvidate per jena rimarko, kiun ni provos pravigi en la postaj linioj.
Konfuzon naskis k daŭrigas du koneksaj kaŭzoj, kiuj sidas en la menso de la ĝisnunaj mondlingvanoj
1e - nesufiĉa kutimiĝo al la originala karaktero de esperanto.
2e - naciisma k tradiciema spiritostato.
Tiuj fakto k inklino instigas la esperantistojn serĉadi neeblan vojon tra neakordeblaj interkontraŭaĵoj. Nur post atingo al plena konscio pri tio ni povos liberiĝi de paralizaj antaŭjuĝoj k trafi fruktodonan metodon.
1. Ĝeneralaĵoj.
Ĉiu el ambaŭ procedoj havas siajn fanatikulojn, kiuj ĝin unu fojon por ĉiam elektis, ekskluzive uzadas, disputas k klopodas, por ke ĝi ricevu la sankcion de universala regulo. Ni konstatos, ke :
(2) Ambaŭ prezentas komunan malavantaĝon : Ĉiu el ili estas ne universale aplikebla, ne en ĉiuj okazoj validaj. Eĉ kune, ili ne sufiĉas por solvi ĉiujn apartajn problemojn.
(3) Feliĉe ekzistas alia solvo : la esperantigado, laŭ pluraj eblaj procedoj. Ekzemplojn pri tiuj diversaj procedoj ni trovos :
(4) en naciaj lingvoj ;
(5) en la formado de vortoj ;
(6) en la transskribado k kreado de propraj nomoj en esperanto.
(7) El tiuj ekzemploj elstariĝas ĉefa gvidprincipo.
(8) Tamen, en aplikado, tiu diverseco de uzeblaj procedoj, kiu estas riĉeco, estigas malfacilajn demandojn, kiujn ni devas solvi.
2. Ambaŭ procedoj ne sufiĉaj.
Ja multaj nomoj (germanaj, francaj, hispanaj, arabaj, ktp., k eble la pli multaj anglaj nomoj) ne estas ĝuste reprezenteblaj per esperantaj literoj, ĉar ili enhavas neesperantajn sonojn : oni scias, ke kompleta fonetika alfabeto bezonas multe pli ol niaj 28 signoj : »Aptn« Sinkler [2] aŭ »Ŭinstn Ĉ’ĉil« [3] ne estas vere akcepteblaj.
»Skribe oni uzu por la esperantigitaj nomoj - krom tiuj de la nenaciaj lokaj (kontinentoj, oceanoj) la metodon uzatan por la aliaj, t. e. skribadon laŭ la originala formo per la esperanta alfabeto (kun literoj q, w, x, y). Parole, oni prononcu ĉiujn nomojn neesperantigitajn laŭ la originala prononcado, se ĝi estas konata de la interparolantoj - por aŭdado, ĉar la skriba prezentado ne taŭgas ( ?) - aŭ kiel esperantaj vortoj.« (Sen akuzativo, mi respektas la ortografion kiel la stilon de la originalo). _ »Resume temas skribe nur pri anstataŭigado de la esperantigitaj nomoj per la originalaj, t. e. ĝeneraligo de metodo jam nun uzata en la esperantaj publikaĵoj ; kaj tiu rezultato estos facile atingita per arkaismigo de la esperantigitaj nomoj, se oni uzas samtempe la originalajn, kio povas kaŭzi neniun miskomprenon.« [5]
Tiu ekstrakto, en kiu mi mem substrekis kelkajn vortojn, tipe spegulas la tendencon de iuj eminentuloj k oficialuloj : pri tiu tendenco lasas ja tiu teksto »neniun miskomprenon« . Ni poste vidos, ĉu ĝi akordiĝas kun la zamenhofa instruo. Nun ni detale analizu la konsilon.
Kredeble sama skrupulo motivigas la proponon pri q, w, x, y. Tamen ni ĉiuj akceptas, ke la sama vorto estas skribata en franca lingvo »axe« , en germana »Achse« k en esperanto »akso« ; »lukso« ne ĝenas nin : kial do »Luksemburgo« vundus niajn okulojn ?
Rimarkinde : tiu enkonduko de kvar novaj literoj en nian alfabeton estas proponita ĉefe de kelkaj el tiuj, kiuj ĝenerale plej akre kontraŭbatalas ĉian novaĵon per la aŭtoritato de l’ Fundamento. Ni ne sekvos tiujn strangajn reformemulojn sur tiu danĝera vojo : ni konservu nian 28 literan alfabeton.
Ĉar la esperantistoj ofte ne estas poliglotoj, evidente ne estas tiel atingebla la dezirinda unueco en prononco.
Nu, en tiu aŭtoritata teksto, kiu, krom tio, ne rezistas al serioza kritika ekzameno, jen estas la sola saĝa propono : ni memoros pri ĝi.
Miaopinie tial, ke ĉiu el ambaŭ tendencoj, konscie aŭ ne, penas konservadi iun nacian karakteron de la nomoj : aŭ prononcan, aŭ skriban.
Se ni tion bone ekkonscias, ni povas nin deligi de niaj malraciaj opinioj k sentimentaj preferoj, k serĉi solvon sur aliaj vojoj.
3. Alia ebla solvo.
La naciaj lingvoj, en la transskribado de fremdaj nomoj, ofte ne atentas la prononcan aŭ skriban karakteron de la nacia originalo :
Mejico=Mexique – Deutschland=Germany=Allemagne - Regensburg=Ratisbonne – Aachen = Aix-la-Chapelle = Aquisgran - Charlemagne = Karl der Grosse.
Per tiaj ekzemploj pleniĝus dika libro.
Ofte Zamenhof, nek pure fonetike, nek pure grafike, esperantigis proprajn nomojn : ne nur nenaciajn, sed ankaŭ nomojn de landoj, gentoj, urboj k personoj : ne Pari aŭ Paris, sed Parizo ; ne Bulonj aŭ Boulogne, sed Bulonjo. Ifigenio en Taŭrido.
4. Fremdaj nomoj en naciaj lingvoj.
Ekz. en pluraj okcidentaj lingvoj, Colombo, same skribata, estas prononcata Kolombo (aŭ Kolombo’).
5. Formado de la esperantaj komunvortoj.
»Esp-o praktike kombinas grafikon k fonetikon en siaj vortoj« [8]. En la starigo de la fundamenta Universala Vortaro, Zamenhof uzis jenajn procedojn :
Esperanto larĝe uzas en praktiko la tradukan procedon, dank’ al sia aglutina karaktero, kiu ebligas la tradukon de vortoj per kunmeto de esperantaj elementoj. Plie :
6. Transskribo de propraj nomoj en esperanto.
En la ĝisnuna praktiko retroviĝas la samaj 6 procedoj :
Tuta vorto : Milano, Torino, Toronto.
Radiko : Romo, Berlino.
7. La ĉefa gvidprincipo.
8. Aplikado.
Nun ni skizis la konturon de l’ problemo, ekvidis ĝeneralan vojon al solvo de diversaj demandoj k ektuŝis kelkajn el la renkontotaj obstakloj. Por provi paŝon plian, ni ekzamenu la materialon laŭ diversaj klasoj.
Multaj, jam fiksitaj per la literatura uzado, apartenas al la komuna vorttrezoro. La aliaj, malpli konataj, kvazaŭ fakaj terminoj, apartenas al la teknika vortaro : ilin mondskale prizorgu la geografoj.
El la nacia (genta) radiko deriviĝas la landnomo per -ujo aŭ -lando : Greko, Grek’ujo aŭ Grek’lando. Zamenhof skribis : »Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn, sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso ’uj’ « [10].
T. e. : ni devas diri : Franco (gento), Franc’ujo (lando), k ne : Franco (lando), Franc’ano (gento) ; sed la derivo per ’uj’ ne estas la unika akceptebla : Zamenhof mem ankaŭ derivis per ’land’.
El la landa radiko deriviĝas per -ano la nomo de la loĝanto : Usono, Uson’ano.
Iuj diras : Finn’o, Finn’lando, aliaj : Finland’o, Finland’ano.
Same, en iuj mondpartoj, aliaj finaĵoj : -stan, -guay. La esperantistoj, kiuj konservas ilin en la esperantigo, konsideras ilin kiel parton de la esp-a radiko : Turkestan’o, Urugvaj’o, do : Turkestan’ano (ne tre bela), Urugvaj’ano, ktp.
Tiun solvon enkondukas en multaj okazoj la leĝo de analogio : Alĝero, Alĝerio. do simile : Monako, Monakio ; Luksemburgo, Luksemburgio.
Meksiko, Meksikano estas internaciaj - sed kiel distingi la urbon de la lando ? Iuj proponas : Meksikurbo.
Kelkaj aŭtoroj (Meazzini, Bartelmes) proponis tiri gentnomojn el landnomoj per inversa derivado : Argentinio, Argentinoj - Bolivio, Bolivoj - Aŭstralio, Aŭstraloj. Sed la inversa vortfarado iafoje naskas konfuzon : kiel distingi Alĝero= Alĝeriano de Alĝero (urbo) ? Plie, ni rimarku, ke en la naciaj lingvoj, eĉ antikve unuigitaj popoloj akceptas derivitajn nomojn : English, Espanol, Français, Italiano, ktp. Do ankaŭ en esperanto estas akcepteblaj Angliano, Hispaniano, Franciano, Italiano (ĝuste la itala, grafike !). Ni ne estu pli naciistaj ol la nacianoj, k almenaŭ ni SAT-anoj sekvu la vojon forte signitan de Lanti. Ĝin kontraŭbatalanta akademiprezidanto Cart lojale konsentis, ke ĝi estas, de sennacieca vidpunkto, konsekvenca k korekta [11]. Ni ĵus konstatis, ke ĝi estas ankaŭ de ĉiuj akceptebla.
Ambicio : ekzistu esperanta nomo por ĉiu loko, en kiu loĝas esperantistoj - lokoj el Esperantio, kiu esperinde fariĝos la tuta mondo. Ne plu aperu en esperantaj tekstoj : Bordeaux, Bruxelles, Liverpool, Lyon, München, New-York, Newhaven, Plymouth, Przemyszl, Toulouse ...
For la »metadon jam uzatan en la esperantaj publikaĵoj« ! Ĉiu urbo ricevu esperantan baptonomon ! Kia estu tiu nomo ? Ĝi estu esperanta, t. e. :
Same kiel »waggon« estas en esperanto vagono, Rhodes en sia angla esperanta vortaro esperantigis »Varingtono, Vaterboro, Vednesboro, Vekfildo, Veksfordo, Viklovo, Vilmingtono« , ktp. »Velingtono« troviĝas en lia vortaro k en tiu de Fulcher k Long. »Vaŝingtono« en ambaŭ k en »The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary« , Do la britaj esperantistoj donas al ni la ekzemplon : w esperantiĝu per v
Pravis Rollet de l’ Isle !
Ĉu do ni facilanime akceptu »la arkaismigon de la esperantigitaj nomoj« , de tiuj nomoj, kiujn neniu vera esperantisto povas senemocie legi en la paroladoj de Zamenhof ĉe la unuaj universalaj kongresoj ? Ne ! vole-nevole, esperanto denaske estas esence sennacieca. Ni mondlingvanoj retrovu la mondlingvan vojon ! [12]
Ĉu Zweibrücken = Deux-Ponts fariĝu Cvejbruko (Rhodes), Du Pontoj (Bartelmes) ? La dua ŝajnus al mi preferinda, ĉar tuj komprenebla de la anoj de ambaŭ lingvoj - sed estas maloportune, se urba nomo finiĝas per j.
Ĉu S’Hertogenbosch=Bois-le-Duc fariĝu Hertogenbosko (Bartelmes) aŭ Dukarbaro (G. J. Kolbaso, en Sennacieca Revuo, aŭg.-sept. 1934) ? Pro la sama motivo, prefere la dua. Ĉu Bordeaux estu Bordo (Rhodes, The Edinburgh. Esperanto-pocket Dictionary), Bordoo (Wŭster), Bordozo, Bordelo ( ! - laŭ la urbanoj : bordelais), Burdigalo (laŭ la latina), Akvobordo (laŭ facila franca vortludo) ?
La vortluda, kiu en »naturaj« lingvoj respondecas pri kelkaj etimologioj, ne estas forĵetinda procedo : Aspremont = Espermonto, proksimuma franc-esperanta vortludo, ŝajnas al mi bonega.
Ĉu ni traduku Karlstadt, Charlesto(w)n, Charleville egale per Karlurbo ? aŭ por ilin diferencigi k riĉigi per diverseco la nomliston, ĉu ni kompromise esperantigu la naciajn formojn : Karlstado aŭ Karlŝtato, Ĉarlestono aŭ Ĉarlstono (Rhodes), Ĉarlevilo, Karlovilo, aŭ Karlopolo (loĝantoj : carlopolitains). Multaj regionaj finaĵoj povas tiel esperantiĝi : burg, dorf, grad, hafen, hav(e)n, pol, port, viller, weiler, ktp.
Ĉu el sankto-nomoj ni forigu la »sankta« , kiu en nacilingvoj ofte falas ĉe la loĝantnomo ? Ĉu ni ĝin eliziu, kiel en itala k hispana, k eble algluu al la radiko : Sangeorgo, Sanpaŭlo, Sanstefano ? ĉu ni traduku : Sankta Jakobo, fonetikumu : Santjago, aŭ grafikumu : Santiago ? Sankta Kredo aŭ Santafeo ? Ĉu ni sekvu k-don Petersen, kiu uzis diversajn formojn laŭ la fonetiko de la origina lingvo : San-, Sankt-, Sent- ?
Kaj kio pri la urboj, en kiuj loĝas diverslingvanoj : Pressburg - Bratislava - Poszony, Uskub - Skoplje, ktp. ? En ĉiu okazo necesas elekto inter pluraj ebloj. Unua demando : Kiu respondecu pri la elekto ?
Se la venontjaraj universalaj kongresoj tiel decidus, jam post du jaroj la jarlibroj de UEA k SAT prezentus al la tutmonda samideanaro riĉan leksikonon kun pluraj miloj da esperantigitaj loknomoj.
Argumento kontraŭ tiu propono : al lokaj instancoj, grupoj aŭ izoluloj, ofte mankas kompetento. Mi rebatas :
Same. Elektu interkonsente la koncernaj lokaj grupoj k la regionaj federacioj. Samaj kondiĉoj, malfacilaĵoj k necesaj prizorgoj.
Multaj viraj nomoj jam universaliĝis per literatura k komuna uzado ; preskaŭ ĉiuj kreiĝis per la procedoj fonetika, grafika k ĉefe kompromisa, dum kelkaj, viraj aŭ virinaj, estas pure esperantaj. La inaj ĝenerale formiĝas, derive de la viraj aŭ memstare, jen per la sufikso ’-in’, jen per la fino ’a’, laŭ la zamenhofa ekzemplo »Marta« , kies ĝeneralan imiton konsilis k pravigis Kalocsay [13].
Por pli detala esploro pri tiu fako la legantoj bonvolu sin turni al la tre interesa studo de Georges Agricola [14].
En la supre citita, tute rimarkinda artikolo, S-ano Agricola verdiktas senapelacian kondamnon al esperantigo de familinomoj, per tiu »konkludo« : »tradukebla (k transskribebla) estas senescepte nur la voknomo« . Ŝajne ja tiu opinio estas tre disvastigita. Mi tamen apelacios.
La uzado de familinomoj pli k pli enkutimiĝas ĉe la gentoj, kiuj antaŭe neofte uzis ilin, ĉar ili estas oportunaj. Pli facile distingiĝas individuo per voknomo k familinomo ol per »Petro filo de Paŭlo« . Sed familinomo komence ne ekzistis, k origine ili venas ĝenerale de krom-, iafoje moknomoj : ni memoru pri tiu deveno de nomoj, kiuj al multaj nunaj homoj aspektas kiel io respekteginda, sankta, netuŝebla. Ekz. multaj diras - k tio estas en franca lingvo kvazaŭ proverbo - ke »propraj nomoj ortografion ne havas« . En ilia menso tio precize signifas, ke ĉiu fantazia skribo, ofte rezulto de plumeraro, sankciita de familia tradicio, estu pie konservata : senutilaj duoblaj literoj, ne prononcataj literoj, apostrofoj, ktp. Iam ĵurnalistoj grave diskutadis pri la nomo de la tiama brita ĉefministro : laŭ la plej aŭtoritata opinio la ĝusta skribo estis nek Macdonald, nek Mac Donald, nek MacDonald, sed MacDonald [15] !
Nun ni revidu, en tiu speciala klaso, la aplikon de l ’diversaj procedoj k laŭvice kritiku.
Ni kutimiĝu al eksternacia penskapablo !
Koncerne tiujn familinomojn, kiuj estas ankaŭ voknomoj (Guillaume, Lewis, ktp.), kial ni ne akceptus por ili esperantajn sinonimojn en la unua okazo kiel en la dua ? Sentimento... Ni kutimiĝu al eksternacia sentkapablo !
La adapto de pseŭdonimo estis ĉiam plimalpli uzata en ĉiuj lingvoj, inkluzive esperanto. Ĉi tie ni elkrakigas la kadron de transskribo : esperanto estas vivanta lingvo, kiu bezonas ne nur asimili alies propraĵojn, sed ankaŭ kulturi sian propran grundon k ĉerpi el ĝi originalajn produktojn.
Ni pritraktas la pseŭdonimojn en ĉi tiu ĉapitro, (kvankam ĝenerale ili estas individuaj k ne etendiĝas al tuta familio), tial ke ili utilas same kiel familinomoj : pseŭdonimo (kun aŭ sen voknomo) identigas personon kiel la vok- k familinomoj. Pseŭdonimojn oni ĉerpas el diversaj fontoj :
Humoraj ekzemploj : Marga Rineta, Pipenbek (de R. Schwartz).
Ni kutimiĝu al eksternacia agadkapablo !
Familinomoj ofte ne ricevas la finan ’o’. Se oni rigardas ilin kiel kompletajn vortojn (kiel la komunajn sen gramatika fino : kiam, tamen, anstataŭ), la akcento kuŝas sur la antaŭlasta silabo ; se kiel (senapostrofe) eliziitajn substantivojn, ĝi kuŝas sur la (ŝajne) lasta silabo. En unu aŭ alia okazo la akcento ne koincidas kun tiu de la originala nomo : Vagner, ne Vagner(’), sonas kiel Wagner.
Volter’, ne Volter, sonas kiel Voltaire. Samenhof havas ĉefan akcenton sur »Sa« , akcesoran sur »hof« , Zamenhof aŭ Zamenhof(’) ne estas same akcentata : por konservi la du akcentojn necesus skribi Zamen-Hof.
Tiu ekzemplo montras, ke la Majstro indiferentis pri tiu demando (ankaŭ en la komuna vortaro : monato, kafo ; ankaŭ en urbonomaj : Londono, Varsovio).
Cetere, en esperanto kiel en latinidaj lingvoj, la loko de la akcento varias en la derivado. Plie, ankaŭ en »naturaj« lingvoj, la sama radiko internacie akceptos nekoincidajn akcentojn : garten=garden=jardin=giardino. Americo=Amerique.
Do ni ne rompu al ni la kapon super nesolvebla problemo ; ni imitu Gekamaradojn Glodeau : Glodo, Glodino.
Tamen restas demando : kiel akcenti en prononco ? Por atingi unuecon en parolo ni devas normon adopti. Ĉu akcenti sur la antaŭlasta silabo nur la nomojn kun fina vokalo, k sur la lasta la aliajn, konsideratajn kiel eliziitajn ? Solsona, Lanti, Zamenhof, Unuel ? Por konservi la simplon k senesceptecon de nia lingvo, al mi ŝajnas preferinda la unika regulo : akcento ĉiam sur la antaŭlasta.
Unuj k aliaj fake interesas ankaŭ la etnologojn.
Okamoto, en la propranoma parto de sia vortaro [17], presigis ilin kun minuskla komenclitero. Minusklo aŭ majusklo - necesos decidi.
astronomiaj, mitologiaj, historiaj (antikvaj nomoj de maroj, landoj, riveroj, montoj, gentoj, naciaj, ktp. ; personaj nomoj aŭ kromnomoj de famuloj ; nomoj de movadoj, institucioj, monumentoj, verkoj kun reliefa gravo en ĝenerala, arta aŭ scienca historio : Renesanco, Reformacio, Konvencio, Koloseo, Iliado, Marseljezo). Tiuj, kiuj ne apartenas al la ĝenerala literaturo, estas fakaj terminoj : ilin prizorgu kompetentaj instancoj.
Pri nomoj de famuloj estas uzataj en esperanto kiel en naciaj lingvoj la diversaj jam renkontitaj procedoj, inkluzive la traduka k la kompromisa : Moseo, Aristotelo, Mahometo, Napoleono, Rikardo-la-Leonkora, Georgo Vaŝington (ĉi tiu en la Fundamento : Ekzercaro, 12, lasta frazo).
Ofte troviĝas pluraj formoj : Jesuo, Jezuo, Jezo - Budao, Budho, Buddo - Karlomagno, Karlo-la-Granda - Barbaroso, la Ruĝbarba - Plato, Platono, ktp. ktp.
La samaj malfacilaĵoj, kiujn ni renkontas en esperanto, ekzistas ankaŭ en la naciaj lingvoj rilate la fremdajn nomojn, k en tiuj »naturaj« lingvoj regas la sama konfuzo.
Ĝi tamen estas malpli grava ol en nia lingvo. La kosmopoliteco de la esperantistaro, kiu estas esenca, havigas al la problemo apartan gravon. Ni nepre bezonas ĝin solvi. K ĝi tute ne estas nesolvebla.
La naciaj lingvoj montras al ni plurajn vojojn, kiujn ni ne devas rigardi kiel malpermesitajn al ni. La esperanta tradicio k literaturo pruvas, ke niaj pioniroj konis tiujn vojojn k uzadis ilin : laŭ ilia ekzemplo, ni esperantigu la proprajn nomojn.
Tia estas la praktika instruo de Zamenhof. Tia estas lia preciza konsilo :
»... Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero : aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geografia, historia kc, kiel ni ĝin vidas en ĉiu alia lingvo, aŭ estos proponita k akceptita ia bone difinita komuna regulo por la uzado de ĉiuj nomoj. La plej atendebla k ankaŭ la plej bona k celinda estas la lasta maniero, k kredeble poste ĉiuj nomoj estos uzataj fonetike laŭ la sonaro k ortografio k kun karaktero pure esperanta . Tamen pro diversaj kaŭzoj ni devas por la unua tempo lasi ankoraŭ al ĉiu esperantisto liberan elekton...« [18].
Tiu teksto aperis en "La Esperantisto", 1891.
Kiam finiĝos »la unua tempo« ? Respondo el la teksto mem : »post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos« .
Nun, ŝajnas, ke la literaturo sufiĉe riĉiĝis por maturigi la aferon : jam estas la tempo por solvi la demandon. La propranoma vortaro ne ellaboriĝis nature laŭ kontentiga maniero, sed amasiĝis materialo, en kiu necesas meti ordon. Mi provis montri, ke ne estas proponebla »ia bone difinita regulo« , sed ke almenaŭ ni devas forigi ĉion, kio kripligas la karakteron de nia lingvo : ĝuste tiu principo estis jam anoncita en la ĉi-supre substrekitaj vortoj de la Majstro.
Por normigi la aferon mi proponas jenan planon :
1e. ĉerpi el la ĝisnuna literaturo la esperantigitajn nomojn. Mi komencis tiun taskon kun helpo de kelkaj kamaradoj. Interesataj legantoj pretaj kunlabori bv. sin anonci al la redakcio.
2e. Submeti tiun rikolton al niaj lingvaj kleruloj. Ili esploru ĝin, komparu, kribru, pesu, elektu, k ĉerpu el ĝi kelkajn gvidprincipojn por konsili la verkistojn, lingvouzantojn k speciale la lokajn instancojn en ilia esperantigado de loknomoj.
3e. Akceli tiun konkretan laboron, por ke praktike, vivante k laŭnorme kresku nia provizo de propraj nomoj.
4e. Per la tiel kolektita k elektita materialo, kiel eble plej baldaŭ konstrui la propranoman parton, kiu mankas en nia Plena Vortaro.
5e. Fine venos la Lingva Komitato por science esplori la tuton k la kompetenta instanco, la Akademio, por sankcii ties konservindan parton per ĝia akcepto en Vortaro de la oficialaj Propraj Nomoj.
Se ĉi tiuj senpretendaj paĝoj havus almenaŭ la meriton veki sufiĉan intereson por iniciati tian entreprenon, mi opinius, ke mi ne misuzis mian tempon k cerbumadon.
Julio 1949. Novembro 1950. R. Laval.
El Sennacieca Revuo, 1952
Bibliografiaj notoj.
1. Zamenhof, citata en P. V., 2a eldono, p. 268, ĉe la vorto : kripla.
2. Rollet de Lisle. Skribado k prononcado de la personaj k landaj nomoj (1935).
3. Rollet de Lisle. Lingvaj demandoj. Personaj k lokaj nomoj (gaz. Franca Esperantisto, majo 1936, p. 78. ) .
4. Zamenhof. Fundamento de Fundamenta gramatiko. marko.
5. K. Kalocsay. Infero (1933). Notoj de la tradukinto, p. 276.
6. P. V., 2a eldono, p. 137, ĉe la vorto : fonetiko .
7. L. de Beaufront. Supplément au Dictionnaire espéranto-français (1902).
8. Zamenhof. Lingvaj respondoj, p. 40, 41, 42.
9. Vortoj de K-do E. Lanti (1931). p. 118 : »Neantaŭvidita rezulto« (1926).
10. K. Kalocsay. Lingvo Stilo Formo (1931). Virinaj nomoj, p. 81.
11. Georges Agricola. La Transskribo en Esperanton de Propraj Nomoj (gaz. Esperanto, okt. 1948, p. 119).
12. Okamoto. Nova Vortaro Japana-Esperanta (1935).
13. Zamenhof. Originala Verkaro, p. 89 ks.
Samtemaj verkoj.
P. Christaller. Propraj nomoj en Esperanto (1911).
Esperantisto numero 10072. Provo de esperanta nomigado de personaj nomoj (1907).
G. Moch. Pri la transskribo de propraj nomoj en Esperanto (1907).
P. Neergaard. Fremdvortoj en Esperanto.
[1] Zamenhof, citata en P. V., 2a eldono, p. 268, ĉe la vorto : kripla.
[2] por "Upton Sinclair"
[3] por "Winston Churchill"
[4] Rollet de Lisle. Skribado k prononcado de la personaj k landaj nomoj (1935).
[5] Rollet de Lisle. Lingvaj demandoj. Personaj k lokaj nomoj (gaz. Franca Esperantisto, majo 1936, p. 78)
[6] Zamenhof. Fundamento de Fundamenta gramatiko. marko.
[7] K. Kalocsay. Infero (1933). Notoj de la tradukinto, p. 276.
[8] P. V., 2a eldono, p. 137, ĉe la vorto : fonetiko
[9] L. de Beaufront. Supplément au Dictionnaire esperanto-français (1902).
[10] Zamenhof. Lingvaj respondoj, p. 40, 41, 42.
[11] Vortoj de K-do E. Lanti (1931). p. 118 : »Neantaŭvidita rezulto« (1926).
[12] En 1951, ni ĝoje konstatas ian revenon al la esperantiga tendenco : Stokholmo, Munkeno.
[13] K. Kalocsay. Lingvo Stilo Formo (1931). Virinaj nomoj, p. 81.
[14] Georges Agricola. La Transskribo en Esperanton de Propraj Nomoj (gaz. Esperanto, okt. 1948, p. 119).
[15] verŝajne tiu lasta formo devus esti McDonald
[16] Okamoto. Nova Vortaro Japana-Esperanta (1935).
[17] Okamoto. Nova Vortaro Japana-Esperanta (1935).
[18] Zamenhof. Originala Verkaro, p. 89 ks.3
Sama rubriko :
Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV
Pri propraj nomoj
Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)
Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj
Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj
Berlina komentario pri la Fundamento
UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (sprita kaj bele ilustrita malnova instrulibro de Esperanto, eĉ rete legebla)
Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?