sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Pro kio mortas la homoj


JPEG - 26.2 kb
Ziegler Kiel venas la malsato en la mondon ?


Pro kio mortas la homoj


En la industriaj landoj mortas multaj homoj je la sekvoj de malĝusta nutrado kaj je tropezo. En la evolulandoj multaj mortokazoj estas la sekvo de povreco.


Ĉiujare mortas en la tuta mondo ĉirkaŭ 58 milionoj da homoj. Proksimume 35 milionoj el tiuj mortokazoj ne estas kaŭzitaj de infektoj – sed de kormalsaniĝo, de perturboj en la sanga cirkulado aŭ de kancero.


En la industriaj ŝtatoj respondecas kormalsanoj kaj perturboj en la sanga cirkulado preskaŭ duonon de ĉiuj mortokaŭzoj. Ĉe pli junaj homoj tiuj malsanoj validas kiel tipaj sekvoj de la bonfarta socio, pro malĝusta nutrado kaj tropezo. Ankaŭ la kancero, la mortokaŭzo numero 2 en la riĉaj landoj, pli kaj pli estas rigardata kiel sekvo de la vivostilo en la industriaj landoj.


Tute alie legiĝas la mortstatistikoj en la evoluandoj. Tie malsaniĝoj de la koro kaj perturboj de la sanga cirkulado respondecas por malpli ol kvarono de ĉiuj mortokaŭzoj -sed tamen kun kreskanta tendenco. Preskaŭ tiom da homoj mortas pro infektoj aŭ pro atakoj de parazitoj. Al la plej gravaj malsanoj de tiu kategorio apartenas pneŭmonito, tuberkulozo, diareo, malario kaj aidoso. Ofte mankas al la homoj laŭaj loĝejoj, efikaj medikamentoj aŭ eĉ akvo, kiu ne malsanigas. La Monda Organizaĵo pri Saneco (WHO) karakterizas tion kiel „malsanojn pro povreco“. La Unuiĝintaj Nacioj (UN) taksas, ke mondvaste preskaŭ du milionoj de la mortokazoj estas kaŭzitaj nur de mankohavaj sanitaraj instalaĵoj kaj tiu ĉi nombro eĉ povus pli kaj pli kreski vidalvide al eksplodece kreskantaj slumoj rande de urbegeoj.


Antaŭ ĉio en la malplej evoluitaj landoj tiuj eviteblaj malsanoj havas terurajn sekvojn. Tie mortas triono de ĉiuj homoj pli juna ol kvindekjara. En la mondvasta averaĝo vakcinaj kampanjoj kaj programoj, modernaj medikamentoj kaj pli bonaj higienaj kondiĉoj kondukis al tio, ke la averaĝa vivtempo de la homo konstante kreskis. Sed la homoj en la plej povraj landoj de tio apenaŭ profitis. Precipe sekve de aidoso homoj en la suda Afriko averaĝe mortas nun eĉ pli frue ol en la kvindekaj jaroj de la antaŭa jarcento.


Ankaŭ en la ŝtatoj de la teritorio de la iama Sovetunio la kreskanta povreco de granda parto de la loĝantaroj kondukis al tio, ke la vivekspekto ene de 20 jaroj ekz. en Ruslando malkreskis de 70 jaroj ĝis 65 jaroj.


Minace kreskas la nombro de mortokazoj pro mediokondiĉoj. Antaŭ ĉio la kreskanta aerpoluado kaj mediovenenoj en la akvo kaj en la nutraĵoj kaŭzas malsanojn finfine mortigajn - ne nur en la evolulandoj, sed ankaŭ en la riĉa parto de la Tero.


Donjo & Cezar laŭ informoj de la faklibro : „Tatort Eine Welt“ („Krimejo Unu Mondo“, Peter Hammer -eldonejo, dua eldono en 2007


Sennaciulo, dec. 2007

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)

puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)

puce Petro Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)

puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)

puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)

puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto

puce Pro kio mortas la homoj

puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)

puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro




Supren