sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Vilhelmo Blake : Proverboj el la infero (tradukis Fil)


JPEG - 163 kb


Vilhelmo Blake
Proverboj el la infero


Dum semtempo, lernu ; dum rikoltotempo, instruu ; dum vintro, ĝuu.


Gvidu vian ĉaron kaj vian plugilon sur la ostoj de la mortintoj.


La vojo de la troigo kondukas al la palaco de la saĝo.


Singardo estas riĉa turpa servistino olda amindumata de Nekapablo.


Kiu deziras, sed ne agas, tiu nutras peston.


La tranĉita vermo pardonas la plugilon.


Tiun, kiu amas akvon, ekfaligu en la riveron.


Frenezulo ne vidas la saman arbon, ol saĝulo.


Tiu, kies vizaĝo ne lumas, neniam iĝos stelo.


Eterno enamiĝas kun la produktoj de la tempo.


La okupita abelo ne havas tempon por aflikto.


La horoj de la frenezo estas mezurataj de horloĝo ; sed tiujn de la saĝo, neniu horloĝo povas mezuri.


Ĉiuj sanigaj nutraĵoj estas kaptita sen reto nek kaptilo.


Alportu nombron, pezon kaj mezuron en jaro de manko.


Neniu birdo flugas tro alte, se ĝi flugas per propraj flugiloj.


Kadavro ne venĝas vundojn.


La plej bonega el la agoj estas meti aliulon antaŭ vi. [1]


Se la frenezulo persistus en sia frenezo, li fariĝus saĝa.


Frenezo estas la vesto de la friponeco. Honto estas la mantelo de la Orgojlo.


Malliberejoj estas konstruitaj per ŝtonoj de la Leĝo, bordeloj, per brikoj de la Religio.


La fiero de la pavo estas la Dia gloro.


La volupto de la kapro etas la Dia malavareco.


La leona kolero estas la Dia saĝo.


La virina nudeco estas la Dia verko.


Eksceso de ĉagreno ridas.


Eksceso de ĝojo ploras.


La muĝo de leonoj, la hurlo de lupoj, la tumulto de la ŝtorma maro, kaj la detrua glavo, estas partoj de la eterno tro vastaj por la homa okulo.


La vulpo kondamnas la kaptilon, ne sin.


Ĝojoj fekundigas.


Afliktoj naskas.


Viro, surmetu leonan felon, virino, ŝafan lanfelon.


Birdo havas neston, araneo araneaĵon, homo amikecon.


La egoisma frenezulo ridetanta kaj la moroza frenezulo rigora estos ambaŭ konsiderataj kiel saĝuloj, tiel ke ili povas esti bastonoj.


Kio estas nun pruvita, estis iam nur imagita.


Rato, muso, vulpo, kuniklo rigardas la radikojn ; leono, tigro, ĉevalo, elefanto rigardas la fruktojn.


La cisterno enhavas, la fontano superfluas.


Unu penso plenigas la vastaĵon.


Ĉiam estu preta diri vian penson, kaj ordinarulo evitos vin.


Ĉiu kredebla afero estas bildo de la vero.


Aglo neniam perdis tiom da tempo, ol kiam ĝi devis lerni el korvo.


Vulpo prizorgas sin, sed Dio prizorgas la leonon.


Pensu matene. Agu tagmeze. Manĝu vespere. Dormu nokte.


Kiu lasis vin regi lin, tiu konas vin.


Kiel la plugilo obeas vortojn, tiel Dio rekompencas preĝojn.


La tigroj de la kolero estas pli saĝaj ol la ĉevaloj de la instruado.


Atendu venenon el la stagnanta akvo.


Vi neniam scias, kio estas sufiĉa, krom se vi scias, kio estas pli ol sufiĉa.


Aŭskultu la riproĉon de la frenezulo : ĝi estas reĝa privilegio.


Fajraj okuloj, aeraj naztruoj, akva buŝo, tera barbo.


Malfortulo en kuraĝo, fortas en ruzo.


La pomujo neniam demandas al fago, kiel ĝi kreskos ; nek la leono al ĉevalo, kiel ĝi ĉasos.


La dankema ricevinto naskas abundan rikolton.


Se aliuloj ne estus malprudentaj, ni devus esti tiaj.


La animo de la dolĉa volupto neniam riskas esti malpurigita.


Kiam ci vidas Aglon, ci vidas Geni-eron, levu la kapon.


Kiel la raŭpo elektas la plej bonajn foliojn por demeti siajn ovojn, tiel la pastro kuŝigas sian malbenon sur la plej bonajn ĝojojn.


Krei floreton estas longtempa laboro.


Malbeno fortigas, beno malvigligas.


La plej bona vino estas la plej malnova, la plej bona akvo la plej nova.


Preĝoj ne plugas ! Laŭdoj ne rikoltas !


Ĝojoj ne ridas ! Ĉagrenoj ne ploras !


La kapo Sublimo, la koro Patoso, la generaj organoj Belo, la manoj kaj piedoj Proporcio.


Kiel la aero por birdo aŭ la maro por fiŝo, tiel estas malestimo por malestimindulo.


La korvo dezirus, ke ĉio estu nigra, la strigo, ke ĉiu estu blanka.


Ekzaltiĝo estas Belo.


Se la leono estus konsilita de la vulpo, ĝi estus ruza.


Progreso kreas rektajn vojojn, sed la nerektaj vojoj sen Progreso estas tiuj de Genio.


Pli bone murdi infanon en ĝia lulilo, ol varti nesatigitajn dezirojn.


Kie homo ne estas, tie naturo estas sterila.


Oni neniam povas diri la veron, tiel ke ĝi estos komprenita, anstataŭ kredita.


Sufiĉas ! aŭ Troas !

************


La praaj Poetoj animis ĉiujn senseblajn objektojn per Dioj kaj Genioj, nomante ilin per la nomoj, kaj ornamante ilin per la ecoj de arbaroj, riveroj, montoj, lagoj, urboj, nacioj, kaj io ajn, kion iliaj vastigitaj sensoj povis percepti.


Kaj ili studis aparte la genion de ĉiu urbo kaj lando, lokante ĝin sub ĝia mensa diaĵo ;


Ĝis sistemo formiĝis, de kiu iuj profitis, kaj sklavigis la vulgarulojn, provante realigi aŭ abstrakti la mensajn diaĵojn el iliaj objektoj : tiel ekestiĝis Pastreco.


Ili elektis adorformojn el poeziaj fabeloj.


Kaj finfine ili deklaris, ke la Dioj ordonis tiajn aferojn.


Tiel homoj forgesis, ke Ĉiuj diaĵoj lokiĝas en la homa brusto.

************


eltiritaj el : « La Geedziĝo de la Ĉielo kaj la Infero » Ŭiliam Blejk (William Blake) (1757-1827)


traduko far Fil korektoj far Vinko


[1] alia ebla traduko : « meti alian agon antaŭ vi » ĉar la originala teksto diras : « The most sublime act is to set another before you »

Sama rubriko :


puce Vilhelmo Blake : Proverboj el la infero (tradukis Fil)

puce Spontanaj diroj

puce Pikemaj aforismoj el Sovetunio

puce Citaĵoj de Roger Bacon

puce Albert Einstein kontraŭ antaujuĝoj kaj penskutimoj (citaĵoj kun la germanaj aŭ anglaj originaloj)

puce Viroj estas ... (kolekto de aforismoj)

puce Karlo Francisko Brendel pri la nova kaj la kutima




Supren