sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)



Brueto fantomas tra la tuta Esperantio : Heroldo, fama gazeto de la Civito, delonge ne plu aperis. Tia "eĥo" tute ne ĝojigas min, tial ke en la Esperanto-mondo, ĉiu signo de malfortiĝo pri ajna gazeto, ajna grupo aŭ asocio, estas miaopinie malbona novaĵo. Heroldo estas (estis ?) tamen intime ligata al la "Civito de Esperanto", kiu fontas el la raŭmismo, aparta ismo kiu datumas de pli ol tridek jaroj.


En 1980 okazis en Raŭmo (Finnlando), la 36a Internacia Kongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Sekve de ĝi, pluraj partoprenantoj decidis publikigi la faman manifeston (http://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Ra%C5%ADmo), kiu poste alprenis la nomon de tiu urbo. Mi intencas ĉi-poste kritiki kelkajn, tamen ĉefajn, punktojn de tiu manifesto.


La manifesto de Raŭmo estas tre konciza : ununura paĝo povas facile ĝin enteni. Dekomence la junaj manifestantoj trovas iun "kontraŭdiron en la sinteno de la esperantistaro", kiu montriĝas per la ĉeesto de kelkaj ĝiaj laŭdire mitoj : "la dua lingvo por ĉiu, la angla lingvo estas nia malamiko, UNo devas adopti Esperanton, ktp". Tio estas laŭ ili "krizo de identeco"... Tiujn "pracelajn sloganojn" ili kritikas, asertante (dupunkte) ke : "la oficialigo de esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la [19]80-aj jaroj — oni havu alternativajn celojn [1]. La faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj. Finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge al la franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem) [2]".


Ni tuj observu, ke la raŭmistoj iel kaptas por si mem la titolon de "Heroldo de Esperanto", sekve de la tuta Esperantistaro, kiun ili traktas iel ĝeneralece, holisme ("oni havu alternativajn celojn"), kvazaŭ ili celus resanigi homon, kiu estus malfeliĉa, eĉ psike malsana, pro ties "krizo de identeco".


Sed ni pli detale komentu pri tiu laŭdire "pracela slogano faligi la anglan lingvon" ? Kiuj celus tion ? Tiuj ne estas multnombraj fakte. Tutcerte en nia kara Esperantio, estas bone konata Lanti, la ĉefa fondinto de SAT, asertinta ke "la sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca ; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj"... Do kontraŭ la angla logike. Jen unu tiel nomata "pracela slogano". Mi konfesu, ke mi ne trovis aliajn tiel radikalajn... Estas aldoninde, ke tiun faman sloganon, skribitan en 1931, vortigis la ĉefa reprezentanto de grupo ariganta kelkajn homojn, la sennaciistojn, kiuj restados minoritato ĉe la anoj de SAT... kaj la SAT-anaro siavice restados minoritato ĉe la tuta Esperantistaro.


Oni cetere povas observi iun formalan analogion inter la manifestoj raŭmistaj, sennaciistaj kaj komunistaj. La tri estas skizaj, eĉ lakonaj. Ĉiuj ili, pli malpli eksplicite, intencas heroldi, do paroli je la nomo de kolektivo : la t.n. komunistoj aŭ la sennaciistoj (ambaŭ "fantomus" tra iu mondo), aŭ, koncerne la raŭmistojn, la tuta Esperantio. Mi tute ne estas raŭmisto, kvankam heterodoksa sennaciisto, ankaŭ heterodoksa komunisto. Mi dume ne pli apogas la manifestanton Marx, kies komunismo "forigas religion kaj moralon", ol Lanti, kies sennaciismo "batalas kontraŭ ĉio nacieca". Koncerne la raŭmistojn, kiel progresema Esperantano, mi ĝisnune sentis min kvazaŭ tute fremda al ilia filozofio, kion mi plue ekspliku.


La subskribintoj evidente pravas pri Zamenhof, kiu neniam proponis kontraŭstari la francan kiel cetere la anglan aŭ alian lingvon, kia ajn ĝi estas. En fragmento famega, kvankam oni ne ĉiam atentege ĝin legas, la bona doktoro Z. precize skribas : "Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj". Li daŭrigas montranta la rindindecon de la timo, "ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn" (Esenco kaj estonteco..., 1900).


...Kio estis direnda ! Ni povus precizigi, ke la lingvo internacia de Zamenhof, kiun li baze ambicias ja helplingvon por ĉiuj, "neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj"... de ĉiuj… inter ili de la minoritataj, eĉ de la indiĝenaj... Al mondo estonta purigita de ĉiaspecaj hegemonioj, Esperanto ja prezentiĝas kiel la plej kapabla lingvo respekti ĉies kulturojn, kiel eble bremsante la malaperon de la minoritataj. Zamenhof estis antaŭvorte multkulturisto, tute ne egocentra etna kulturisto, kio proksimiĝas al ŝovinismo, al rasismo.


Ni daŭrigu nian legadon. La subskribintoj poste klarigas siajn celojn, nome "disvastigi Esperanton por iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn". Nur kvar el ili estas elnomataj (nome propedeŭtiko por lingvoinstruado, kontaktoj inter ordinaraj homoj, kontaktoj sendiskriminaciaj, novtipa internacia kulturo). Kial tia limigo ? Nian karan Esperantion mi jam komparis kun tiu malriĉa gastejo, en kiu ĉiu trovas, kion ĝi alportas... kaj dispartigas bonvole... Ne ĉiam bedaŭrinde... Eblas al ĉiu, sekve, trovi diversajn "pozitivajn valorojn" (subjektivajn taksojn) de Esperanto, iun el ili ekzemple, kiu ebligas ĝian disvastiĝon al tia aŭ alia medio por la protektado de la minoritataj kulturoj, ĉe kies anoj eblas varbi novajn amikojn. Kelkaj Esperantistoj, kiuj agadas tiukampe, faras bonegan laboron miaopinie (mi ĉefe pensas ĉi tie al nia kamarado Renato Corsetti pro ties senlaca aktivo direkte al minoritatoj).


La junaj manifestantoj aldonas : "Lige kun la lasta valoro [la "novtipa internacia kulturo"], ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato".


...Tie ni ne staras fore de iu "elektita popolo". Montriĝas klara, per tiu elvokita diasporo, la analogio al la tradicia historio de la juda popolo, delonge disigita, vagadanta tra la tuta mondo serĉante ian denovan kuniĝon. La t.n. "Esperantistaro" estus iu kvazaŭ-popolo, kun ties historio jam sufiĉe ampleksa (krome kun ties laŭdire "krizo de identeco"). La raŭmistoj, do, inventas Esperanto-popolon, samkiel la cionistoj de la 19a jarcento elpensis la judan popolon (vd. la trafan studaĵon de Ŝlomo Sand multlingve resumitan ĉe http://en.wikipedia.org/wiki/The_Invention_of_the_Jewiŝ_People). Nur mankus al tiu popolo institucioj por igi ĝin nacio. Sed en la menso de la raŭmistoj, temas pli precize pri preskaŭ- aŭ kvazaŭ-nacio. La Manifesto konkludiĝas per tiu fama konfeso : "Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion ; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion - ion kulture originalan kaj internacie valoran".


...Ĉiuj maljunaj Esperantistoj, kiuj aktivis ĝis la jaroj 1980, ja devus esti dankemaj al la junaj raŭmistoj, kiuj tiam subite ekalvenis por diri ion kulture originalan kaj internacie valoran. Neniel en siaj reciprokaj manifestoj, la sennaciistoj de Lanti aŭ la komunistoj de Marx aŭdacintus publikigi saman, eĉ proksiman, diron. Kvazaŭ la Esperanto-kulturo estus atendinta la komencon de la 1980aj jaroj kaj la raŭmistojn por reale naskiĝi tute preta el la cerboj de tiuj junuloj. "Antaŭ ni la malklaro, post ni la diluvo" (laŭ la Sankta-Imjerano Frédéric Moser)... La raŭmistoj sin volas do elito. Ili celas konsistigi la embrion, la kernon, de la estonta movado, kiu resanigu, rehabilitu la ĝisnunan malfeliĉan Esperantistaron, tiun "mem elektitan diasporon" suferantan pro "krizo de identeco".


...Tiu fermenta raŭmisma kerneto konsistigu novan majonezon... La sekvon de tiu historio oni konu. Tre resume : en 1996 la kontestita "transdono" de la fama Esperanto gazeto Heroldo al LF-Koop (kvazaŭ oficiala organo de la raŭmismo), la forviŝo de ĝia tradicia "eksmodiĝinta" subtitolo Esperanto triumfonta, poste la "Pakto por la Esperanta Civito" (1998), la posta t.n. "konstitucio" proklamita en Sabloneto (Italio, 2001) kun la laŭdire "suvereneco" de tiu "mem elektita" esperanto-popolo, ties "jura personeco", ties "institucioj" trakopiitaj, paŭsitaj el la tradicia ŝtat-naciismo, iuj eĉ simiitaj el la Roma Respubliko (vd. http://www.esperantio.net/index.php ?id=15). Kio ankaŭ karakterizas tiun historion estas la senĉesaj kritikaj komentoj, iuj dirus "klaĉoj", kiun tiu grupeto daŭrigis kontraŭ almenaŭ du ĉefaj Esperanto organizoj, UEA kaj SAT. Tia agresema konduto estas cetere iel logika fenomeno de sinasertado. Omnis determinatio est negatio (Spinoza) : iam SAT-anoj same faris rilate al "neŭtraluloj" (tamen ne tiagrade).


Antaŭ ol konkludi, endas rapide observi la historiajn cirkonstancojn de la 1970-80aj jaroj, momento kiam naskiĝas la raŭmismo. Tio helpos al ni klarigi la aferon. Tiun periodon, fakte, markas la granda impeto de la liberalismo, pli precize anglo-saksa. Kelkajn gravajn eventojn oni skize observu tiukadre.


En marto 1973 la Usona potenco draste kaj definitive disfaligas Bretton-Woods, la internacian monan traktaton de la postmilito. Ses monatojn poste reale ekas la seriozaj aferoj. La 11an de septembro, la generalo Pinochet, teleregita de la novliberalismaj "Chicago Boys", renversas la socialistan ŝtaton de Ĉilio. Tuj poste la unu nafta ŝoko definitive fermas la Oran Epokon de la kapitalismo. Sep jarojn poste, en 1980, la precizan daton de la manifesto de Raŭmo, S-ro Milton Friedman, ĉefpensisto de la Boys kaj papo de la novliberalismo, estas akceptita de la Ĉina ŝtatestro Deng Xiaoping en Pekino. Ĉinio inaŭguras iun Ondegon. Ĝi fariĝas la unua "komunisma" lando, kiu adoptas la novan liberalan ekonomion... Necesos atendi la finon de tiu jardeko por ke la cunamo reale senkateniĝas. Tiam, kiel domenaĵoj, multnombraj landoj konvertiĝas al la nova ekonomio, ĉu bonvole, ĉu ne : en Centra Eŭropo, Sovetunio, Balkanio, Sud-Afriko… Sed jam antaŭe, la liberalismo enigis ĉies mensojn. Reagan kaj Thatcher estas venkintaj de la eko de la 1980aj jaroj... Kaj tiuj, kiuj ne volas sekvi la tiaman fundamentan historian fluon, devos sperti la trudan militisman eksportadon de tiu sistemo.


... Jen la historia kadro de la raŭmismo. Pri ties naskiĝperiodo multaj gravaj historiaĵoj estus ankaŭ menciendaj : la ĝenerala forlaso de ĉia espero pri alternativa socio, la nov-konservativismo, la ĉiaspeca identeca fenomeno, finfine la multobliĝo de naci-ŝtatoj ĉefe en Sud-Eŭrazio (de Balkanoj ĝis la Ĉina landlimo), jam orkestrita de Okcidento. La rilataj naciismoj kompreneble ne ĉesis tiutempe multobliĝi kaj akriĝi. Sed mi tute ne intencas ĉi tie ĵeti ŝtonegon sendistinge al ĉiaj naciismoj, kiel iam faris Lanti, aŭ nur al la tuta raŭmismo


...Ĉar la naciismo montriĝas ja kompleksa afero, kontraŭeca mondkoncepto, kiu entenas erojn politikajn kaj kulturajn inter aliajn. Kiel la franco Jean Jaurès oni povas esti sindonema, aperta naci-socialisto (antaŭnome), aŭ rasisma kiel la germano Hitler. Mi ĉefe tute ne intencas esti malamiko al la toleremaj kulturaj naciistoj : mia sennaciismo estas ĉefe senpolitikismo... afero klarigota.


La kazo de la raŭmismo estas cetere iom kompleksa. Tiu tendenco unue montriĝas kiel ia tendenco de la Esperanto-movado sinfermi, kongrue kun la karakteriza pesimismo de nia epoko. Krome, tuttakorde kun ties naciisma fluo, ĝi situas malrespekte al la fama averto de Zamenhof kontrau la "neprudentaj nacionalismoj de malfortuloj" (vd. la tiel "neprudentaj" rilatoj de la Civito kun la afrika mikro-ŝtato de Kabindo). Kiel dirite, mi persone sentas min kvazaŭ fremda al la nuna raŭmismo, ankoraŭ pli radikale al ĝiaj flankoj elitisma kaj politikisma. Pri ĝia kultura aspekto, mi humile konfesu mian grandan malscion. Ni tamen sciu, ke la "novtipa internacia kulturo" jam ekzistis en Esperantio ja antaŭ Raŭmo. Oni povas imagi, ke subskribinte tian manifeston kaj poste plu forenirante, kelkaj junaj homoj fariĝis kvazaŭ enkarcerigitaj en la erara vojo en kiun ili senpripense eniris... Ĉiakaze estintus pli oportune labori al grandigo de la Esperanta kuko, alloga frandaĵo, ol provi kreskigi sian parton malprofite al la najbaroj.


Nun, precize kvardek jarojn post ĝia eko, en la momento kiam la novliberalisma cunamo feliĉe spirmankas, mi sincere deziras plenan sukceson al tiuj raŭmistoj, kiuj bonvolos rigardi alfronte la problemon, unuflanke daŭre laborantaj pri la kultura flanko de sia agado, aliflanke malfidantaj la politikisman mondon kun ties danĝeroj. Verŝajne, kelkaj drastaj reformoj prezentiĝos al ili frue aŭ ne. Ja tiu ĝismedola malfido al la tradicia politiko, klare starigita kiel statuta regulo, ebligis al tiu maljuna kleriga asocio fondinta en 1921, SAT, daŭradi ĝisnune.


Djémil Kessous


P.S. Tiun artikolon sekvos alia, samspeca, kritike studante alian ismon, kiun la esperantistoj bone konas : la sennaciismon. Por iu filozofia studado de la raŭmismo, oni utile konsultos mian kritikan artikolon : Raŭmismo kaj postmodernismo.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren