sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)


JPEG - 76.2 kb


Averto

En Sennaciulo (2010, 07/08), mi rapide priskribis la modernan revolucion (aŭ Modernadon), kun ties fulmaj progresoj, ekonomia, demografia, kultura, ktp… ankaŭ kun la paroksismigo de ĉiaspecaj malegalecoj. Ekinta antaŭ du kaj duona jarcentoj, ĝi estas la plej grava evento, kiun la homo iam spertis … Mi ankaŭ elvokis ĝian freŝan kvietiĝon, komenciĝinta en la lasta kvarono de la 20a jarcento (notinde kun la malakcelo de la demografia kaj ekonomia kreskoj).

La Modernado prezentas ankaŭ vastan ideologian superstrukturon, la modernismon, kiu estas kompleksa mondkoncepto, kun ties klerisma, liberalisma au socialisma eroj. La pli freŝa postismo, kiun mi priskribas ĉi-poste, montriĝas same grava ideologia superstrukturo de tiu modernado dum ties malfortiĝanta stadio… ankaŭ kompleksa fenomeno, kvankam interesa… ni provu pli klare vidi…


POSTMODERNISMO, POSTCIONISMO, RAŬMISMO KTP ;
POSTISMAJ IDEOLOGIOJ DE LA MALFORTIĜANTA MODERNADO

Post la Dua Mondmilito okazis la plej favora periodo de la Modernado, glora epoko de la kapitalismo kun ties altiĝo de la profitkvoto (forta sed provizora), ankaŭ kun la "fordisma kompromiso", kiu kreskigis la mezajn klasojn en la riĉaj landoj de la Centro. Sekve de ĝi, dum la lasta kvarono de la 20a jarcento, pli precize ekde la nafta krizo de 1973, montriĝis du grandaj signoj de malfortiĝo de la homa progreso, kaj do de la moderna revolucio : la progresiva malakcelo de ambaŭ tutmondaj kreskoj, ekonomia kaj demografia. Malgraŭ la konverto de kreskanta kvanto de landoj al la liberala sistemo, malgraŭ ilia traŭmata integriĝo en la tutmonda merkato (vd. Naomi Klein, "La ŝokdoktrino, kresko de ruiniga kapitalismo", 2007), malgraŭ la daŭrigo de la tekno-scienca progreso, tiu malakcelo pli kaj pli evidentiĝis (pri kio ĉiuj homoj, aŭ preskaŭ, devas ĝojegi).

Eĉ iom antaŭ la komenco de tiu malfortiĝo, ekmontriĝis ideologio karakteriza al la fina periodo de la moderna revolucio : la postismo. Tiun ideologion oni povas retrovi en la samcelaj raportoj rilate al la "fino de ideologioj" (Bell, 1960), la "fino de la politiko" (same), la "fino de l’ historio" laŭ ĝia usona versio (Kojève, 1968, Fukuyama, 1989), la "post-industria socio" (Touraine, 1969, Bell, 1973), la "postmoderno" (Lyotard, 1978), la Esperanta raŭmismo (ekde la manifesto de 1980) kaj finfine en la "postcionismo" (Ŝlomo Sand, 2008). Mi rapide resumos la genezon de tiu ideologio antaŭ ol ekzameni pli atente, iujn el ĝiaj komponantoj.

En 1960, la usona sociologo Daniel Bell publikigis verkon La Fino de Ideologio. Ĝia subtitolo, la elĉerpo de politikaj ideoj en la 1950aj jaroj, eksplicite difinis la enhavon. La aŭtoro, meze de la glora periodo, kiu sekvas la Duan Mondmiliton, vidis en sia lando la finon de sociaj klasoj, de radikalaj alfrontoj, de paroksismaj, pasiaj, politikaj antagonismoj, la malaperon de la kontestema intelektulo kun la samtempa elstariĝo de politikulo, kiu pli ĉefas ol sia programo, kun lia kapo, kiu pligravas ol siaj entenantaj ideoj. La grandaj diferencoj inter respublikanoj kaj demokratoj komencis malaperi enkondukante tion, kio estis okazonta en la aliaj liberalaj demokratioj. Kun tiu socio de la spektaklo, kiun Debord estis baldaŭ trafe analizonta (1967), ekis la erao de la amaskomunikiloj kaj ties fakistoj. Sed jam la pragmatismo (aŭ praktikismo) fariĝis "la fundamenta usona politiko" (vd. Birnbaum, 1975). Kaj la maljuna Eŭropo estis alvokita sekvi tiun movadon origine usona.

Kelkajn jarojn sekve de tiu "post-ideologiismo", montriĝis la korelativa koncepto de "post-industria socio". La sama Daniel Bell (The Coming of Post-Industrial Society, 1973) tiam atingis tiuteme la formalajn konkludojn de la franca sociologo Alain Touraine, kiu jam publikigis la verkon La Postindustria Socio (1969), observante prie la malprogreson de primara kaj sekundara sektoroj de la ekonomio, dediĉitaj al la produktado de materiaj riĉaĵoj, kaj la samtempan kreskon de la terciara dediĉita al servoj kaj aliaj nemateriaj riĉaĵoj.

Jam, komence de la 19a jarcento, Hegel, granda admiranto de la imperiestro Napoleono la Unua, estis imaginta lin aboli la eŭropajn feŭdismojn kaj realigi la finon de la historio. Unu jarcenton kaj duonon poste, tiu malnova hegela posthistoriecismo iel renaskiĝis sub sia usona formo. En 1968 la franca filozofo Alexandre Kojève (rusdevena, origina nomo Kojevnikov), spirita patro de la usonaj novkonservativuloj (kun Leo Strauss), starigis interesan tezon : laŭ li la usona vivmaniero (American way of life) estis "la speco de vivo propra al la post-historia periodo, la nuna ĉeesto de Usono en la mondo antaŭmontrante la estonton, ’ĉiaman nuntempon’, de la tuta homaro". Alivorte, Hegelo erarintus nur portempe, proksimume je unu jarcento kaj duono : sekve de ambaŭ mondmilitoj de la 20a jarcento, "la homara avangardo" (uson-eŭropa, atlantika) estus "virte atinginta la finon kaj la celon, nome la veran historifinon". La cetera mondo, la "provincoj de la tutmonda imperio", devis nur "enviciĝi" ; en tiu historia misio la bombaviadiloj B. 52 de la prezidento Lyndon Johnson devis anstataŭi la "grumblulojn" de la napoleona infanterio [1].

Dudek jarojn poste, Francis Fukuyama reaktualigis la tezojn de Kojève per artikolo publikigita en 1989, iom antaŭ la disfalo de la berlina muro kaj la politika kolapso de la orienteŭropaj ŝtatoj. Iomete pli poste, sekve de la granda dissplitiĝo de la Soveta Imperio de 1992, li pliriĉigis sian teorion per dika libro, La Fino de la Historio kaj la Lasta Homo. Laŭ li, la homa historio – "kohera kaj orientita" – estis kondukonta la plej grandan parton de la homaro al la liberala demokratio, "fina formo de ĉia homa registaro".

Intertempe, dum la 1970aj jaroj, naskiĝis kion oni kutime nomas postmodernismo, unue en artoj, en literaturo (1971, Ihab Hassan, The Dismemberment of Orpheus : Toward a Postmodern Literature), en arkitekturo (1977, Charles Jenck, The Language of Postmodern Architecture), finfine en filozofio kaj sociaj sciencoj kun Jean-François Lyotard kaj ties Kondiĉo postmoderna (1979).

Envere, la postmodernismo konsistigas ege kompleksan movadon, kiun ni baldaŭ ekzamenos pli atenteme. Necesas antaŭe finfini tiun etan retrospektan raporton menciante du pli freŝajn ideologiojn, kiuj partoprenas en tiu ampleksa mondkoncepto : la "raŭmismon" de la Esperanto-movado kaj la plej freŝan postcionismon.

En 1905, sekve de la Bulonja kongreso, estis adoptita deklaracio, kiu tiam difinas la esencon de la esperantismo notinde : "penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa". La celoj de tiu esperantisma movado estis klare modernismaj, universalismaj kaj klerismaj. Sepdek kvin jarojn poste, en 1980, junaj esperantistoj kunvenantaj en Raŭmo (urbo de Finlando), publikigis manifeston, en kiu ili eksplicite celas kritiki tiujn "pracelojn" de la Esperanto-movado. Tiuj-ĉi, kiuj serĉadis "propran identecon", asertis, ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80aj jaroj". Ilia manifesto difinis la esperantistaron kiel "mem elektitan diasporan lingvan minoritaton". La juna post-esperantismo celis tiel forviŝi la malnovan klasikan esperantismon. Pli poste, en 1998, parto (sed ne la tuto) de tiu "raŭmisma" movado kuniĝis en nova organizo, la "Esperanta Civito". Dum la tradicia Esperanto-movado daŭre celis disvastigi sian lingvon "neŭtrale homan", dum la maldekstra Esperanto-movado daŭre agadis en SAT, sennacieca asocio celante transpasi, jam per siaj strukturoj, la nuntempan naciisman mondon, la nova Civito komencis funkcii kun strukturoj trakopiitaj el la klasika naciisma sistemo.

Du vortojn, finfine, pri la postcionismo. Respegulante la tutan postismon, kiu konsideras nepreterpasebla realaĵo la modernan mondon kaj ties multoblajn naci-ŝtatojn, la postcionismo celas finfini la klasikan cionisman tradicion kun ties teorio de la ĉiam endanĝerigita juda ŝtato. Ĝi konsideras la israelan naci-ŝtaton realaĵo definitive starigita, nepreterpasebla : tiam la tradicia cionismo, juda naciismo, malaperas por forlasi la lokon al la israela naciismo. Ŝlomo Sand, elstara israela historiisto al kiu oni ŝuldas la malkonstruon de la mito pri la "juda popolo", estas grava reprezentanto de tiu movado. Li estas, samtempe, por la duŝtata solvo surbaze de la landlimoj de 1967 (envere du naci-ŝtatoj, je la plej bona kazo, sed tri teritoriaj entoj, kun debatinda statuto rilate al Jerusalemo), kaj kontraŭ la rajto je reiro de la palestinaj rifuĝintoj. Tial ke li ne kontestas la esencajn strukturojn de la klasika ŝtato, tiu historiisto kun, pli ĝenerale, la postcionisma movado en kiu li partoprenas, montriĝas ege ligita al la postismo (oni povas konsulti, interrete en la franca, lian interparoladon kun Pierre Barbancey publikigitan en la komunisma ĵurnalo L’Humanité de la 15a de aprilo 2009).

Oni povas do provi koncizan difinon de tiu speciala mondkoncepto observante, ke ties diversaj ideologoj iel imagas sin alvenintaj en postmoderna socio jam realigita en la landoj de la triumfanta liberalismo tutmonde ĝeneraliĝonta. Ĉiuj aŭtoroj, kiuj partoprenas en tiu postisma galaksio, eksplicite aŭ ne, konsideras la liberalismon finfina celo de la historio, almenaŭ "la malplej malbona escepte de ĉiuj aliaj". Oni ja ŝatus trovi iun etan mencion rilate al postkapitalisma socio ĉe la postistoj. Estis historio sed ĝi ne plu estas, moke komentus Marx tiuteme… aŭ ĝi estas tuj finiĝonta. Tiel, laŭ Bell, "la fino de ideologioj" estas ĉefe la fino de l’ komunismo, ĝi ankaŭ estas la finvenko de preciza ideologio, la liberalismo.

Envere, la fenomeno, kiun ĉiuj-ĉi aŭtoroj traktis "fino", estas nur lasta kaj senespera provo de akcelo, nur nova antaŭenfuĝo realigita per tiu tuta sistemo devigata antaŭeniri por ne fali. Tiel, en la laŭdire "post-industria" socio, malgraŭ la notinda kresko de la terciara sektoro ĉi-supre observita, oni neniam produktis tiom da varoj (plejofte translokigante ilian fabrikadon) ; malgraŭ la ĝenerala kresko de la produktiveco, oni neniam tiom laboris (en aktivoj plejofte senproduktivaj, burokrataj kaj sterilaj) ; en la laŭdire fino de la politiko, kiu estas prefere degenero, ni estas superŝutitaj per balotismaj polemikoj venantaj de la dekstra aŭ maldekstra flankoj, kiuj sin renkontas kaj alfrontas en kreskanta politika marĉo per tiom da retorikaj paroladoj malbone kaŝantaj la pure materiajn vetaĵojn de tiuj, kiuj partoprenas en iu sensignifa politikisma ludo sub la indiferenta rigardo de kreskanta nombro da personoj ; la balota sindeteno atingas pintojn, notinde en la malriĉaj kvartaloj. Siavice, sangabundaj konfliktoj stampas la "finon de la historio" antaŭviditan de Kojève-Fukuyama ; la centraj ŝtatoj eksportadas ilin al periferio, kiun ili daŭre detruas okaze de tiu murda antaŭenfuĝo…

Enkadre de tiu rapida studo de la postisma ideologio, endas rapide reiri al la postmodernismo, filozofia movado pri kiu la diversaj verkoj montras la saman karakterizaĵon : ian nekompreneblecon, kiu aperas ekde Lyotard, kun komplikega frazeologio, ofte scienceca, konfuze rilatanta al la pritraktita temo kaj malfacile alirebla al la komuna popolo. La postmodernismo signas tie sian disiĝon kun la malnova tradicio de la popola edukado iniciatinta ekde la klerismo. Tiun novan modon denuncis fama trompaĵo muntita de la profesoro Sokal [2].

Tiu obskura karaktero tamen prezentas nur akcesoraĵon, epifenomenon, tial ke ege surprizigajn tezojn montras tiu laŭdire "postmoderna" filozofio. Lyotard (1979), ekzemple, ne plu kredas je la "grandaj rakontoj", kiaj tiuj de "la emancipo de la subjekto racia aŭ laborista, la disvolvo de la riĉeco" (p. 7) aŭ tiu de "la senklasa socio" (malantaŭa kovrilo). La ĝenerala progreso realigita de la homaro, fenomeno prave starigita ekde la klerismaj filozofoj, estas finfinita : kiam venas la socioj al la erao t.n. postindustria, tiam venas la kulturoj al la erao postmoderna (p. 11).

Oni notu prie gravan kontraŭdiron interne de la postisma movado : la hegela posthistoriecismo de Kojève-Fukuyama, laŭ kiu la liberala okcidenta socio devas fatale ĝeneraliĝi en la ceteran mondon, ne vere kongruas kun la postmoderna filozofio de Lyotard ; tiu lasta, ege fascinata far la ĥaoso kaj la necerteco, ne multe kredas je la historio kohera kaj orientita de Kojève-Fukuyama. Dum tiuj ĉi daŭre sin ligas al iu optimisma tradicio de la klasika modernismo, la postmodernuloj estas senteble influitaj de ia multikulturismo, eĉ de la kultura relativismo laŭ kiu "ĉiuj kulturoj samvaloras".

Kvankam multaj postmodernuloj sincere kontraŭis la kapitalismon antaŭ sia "konverto" (samkiel siaj romantikismaj antaŭuloj cetere), iuj fojfoje evoluis akordiĝante bone kun tiu sistemo (kiam ili ne ludis subtilan duoblan ludon). Baudrillard, kiun oni kutime konsideras postmodernulo, tiel trapasis de eksplicita denunco de la konsumisma liberalismo (La socio de konsumado, 1970) ĝis apologio de la liberala Usono (Ameriko, 1986). Male, Hardt kaj Negri, situiĝantaj ĉe la maldekstra alo de tiu movado, provas malfermi iujn perspektivojn. Oni agnoskos al ili la prian meriton antaŭvidi transpason de la naci-ŝtato.

"La kapitalismo bone fartas" sugestas Hardt kaj Negri (p. 330) antaŭ ol aserti, ke "la modernado finiĝis" (p. 349). Ambaŭ kontraŭdirajn tezojn oni trovas en verko publikigita en la jaro 2000, precize kiam eksplodis la interreta veziko, antaŭ la 11a de septembro 2001, antaŭ la samjara invado de Afganio kaj de Irako (marto 2003), antaŭ la krizo de l’ "subprimes" (aŭtumno 2008). Malgraŭ notinda malakcelo, la kvotoj de la tutmondaj kreskoj, ekonomia kaj demografia, daŭre estis "modernaj". La riĉeco daŭre akumuliĝis ĉe iuj, la mizero ĝeneraliĝis ĉe aliaj, ja pli plimultnombraj. La procesio de la privatigoj, senreglamentoj, malreguligoj kaj aliaj translokigoj daŭre antaŭeniris. Ni devas do disopinii kun tiuj aŭtoroj : la Modernado ne finiĝis, eĉ se kelkaj signoj pensigas, ke ĝi proksimiĝas al sia fino, eĉ se la kapitalismo, kiu ludis fundamentan rolon en tiu fenomeno, neniel ŝajnas bonfarta hodiaŭ.

Do, kvankam la tutmonda kresko senteble malakcelis depost la glora periodo de la postmilito (vd. Maddison, 2001), "la kreskado de la riĉeco" daŭris, malgraŭ kion Lyotard asertis. "Je certa grado de sia evoluo, la materiaj produktadfortoj de la socio kontraŭas la produktadkondiĉojn aŭ – kio estas nur ĝiaj juraj esprimoj – la proprietkondiĉojn en kiuj ili ĝistiam moviĝis. De evoluivaj formoj de la produktadfortoj tiuj ĉi kondiĉoj renversiĝas al ties katenoj. Tiam komenciĝas epoko de socia revolucio. Kun la ŝanĝo de la ekonomia bazo malordiĝas ankaŭ la tuta giganta superstrukturo", skribas Marx (1859). La produktadfortoj konsinderinde progresis dum ambaŭ lastaj jarcentoj, okazigante iujn malordigojn bone konatajn. Hodiaŭ, la novaj produktivaj gajnoj realigitaj aspektas ja akcesoraj ; sed la tutrenversoj, kiujn ili okazos, ne tiel finiĝis. Ni koncedos al la postmodernuloj (kaj pli ĝenerale al la postistoj), ke ĝermoj de la estonta socio pli ol iam ĉeestas en la hodiaŭa, kvankam decidigaj ŝanĝoj ankoraŭ ne okazis.

… Ja grandega nebulozo estas tiu galaksio de la postismo ; ni observis ĉi-supre nur kelkajn el ĝiaj ĝeneralaj trajtoj [3].

Envere, malgraŭ tio, kion sugestas ĉiuj-ĉi aŭtoroj, spite al signoj de spirmanko observitaj ĉi-supre, la moderna socio ne kvalite ŝanĝiĝis dum la lastaj jardekoj. Kaj ĉiuj-ĉi – postpolitikistoj, postindustriistoj kaj aliaj postmodernuloj – kiuj jam sin imagas en ia post-historia socio, kiu naskiĝintus kvazaŭ senkonscie (oni ne tro scias precize kiam), kuras antaŭ gravaj senrevigoj.

Djémil Kessous


Bibliografio

- Bell D. (1960), The end of Ideologie. On the exhaustion of political ideas in the fifties, ("La fino de la ideologio, Pri la elĉerpo de politikaj ideoj dum la 1950aj"), The free press of Glencoe, Illinois, USA 1960.

- Birnbaum P. (1975), La fin du politique ("La fino de la politiko", temas pri interesa recenzo, en la franca, farita pri la temo), Seuil.

- Fukuyama F.

(1989), The End of History ? ("La Fino de la Historio ?"), en usona revuo The National Interest, somero de la menciita jaro.
(1992), The End of History and The Last Man, New York ("La fino de Historio kaj La Lasta Homo"), The Free Press.


- Hardt & Negri M. & A. (2000), Empire ("Imperio"), Harvard University Press, la ĉi-supre indikitaj paĝoj rilatas al la franca eldono (Exils, 2000).

- Klein N. (2007), The Shock Doctrine, The Rise of Disaster Capitalism ("La Ŝokdoktrino, La Kresko de Ruiniga Kapitalismo"), Knopf Canada.

- Kojève A. (1947), Introduction à la lecture de Hegel ("Enkonduko al la legado de Hegel") Gallimard, 1947 (la elvokita piednoto estas en reeldonado de 1968, sama eldonisto, mi konsultis la pli freŝan eldonon de 1990).

- Lyotard J.-F. (1979), La condition postmoderne ("La postmoderna kondiĉo"), éditions de Minuit.

- Maddison A. (2001), The World Economy, A millenial Perspective ("La Tutmonda Ekonomio, Jarmila Perspektivo"), verko samtempe aperigita en la franca, L’économie mondiale, un perspective millénaire, OECD-OCDE.

- Marx K. (1859), Zur Kritik der politischen Oekonomie ("Pri la kritiko de la ekonomia politiko") Berlin, 1859.

- Sokal A. kaj Bricmont J. (1997) Impostures Intellectuelles ("Intelektaj Trompaĵoj") Odile Jacob.

- Touraine A. (1969), La société post-industrielle ("La post-industria socio"), Denoël.


Notoj :

[1] La ĉi-supre menciita aserto de Kojève laŭdante al la "American way of life", datumanta de 1968, troviĝas en ampleksa noto aldonita al lia kurso de 1933-1939 (poste publikigita en 1947, vd. bibliografion, la cititaj diroj estas en la paĝoj 436-437).

[2] Alan Sokal, profesoro de fiziko en universitato de Nov-Jorko, ridindigis la postmodernulojn per fama trompaĵo. Li sendis tekston tute falsigitan, apokrifan – Transpaŝi la Limojn : Direkte al Transforma Hermeneŭtiko de la Kvantuma Gravito (la enhavo estas tiel freneza kiel la titolo) – al fama usona revuo Social Text, kiu ĝin senprokraste publikigis (n° 46/47, printempo-somero 1996), kvankam tiu miksaĵo estis plenŝtopita per absurdaĵoj kaj aliaj mallogikaĵoj. Sokal celis parodii la pseŭdo-sciencan vortumadon de iuj laŭmodaj francaj aŭtoroj (Lacan, Baudrillard, Derrida, Kristeva, Deleuze, Latour, ktp.), kiujn li eksplicite kritikas kiel postmodernulojn. Kiam la trompaĵo estis malkovrita, tio kompreneble ekigis grandan skandalon. Oni notu, ke la obskura karaktero de la skribado ne estas specife postmoderna afero. Jam Hegel estis malfacile alirebla kaj suferis iujn kritikojn tiuteme. Lin elvokante, Marx, kvankam multe influita de li, konfesis al sia patro esti lacigita de la "groteska kaj rokaĵeca melodio" de lia filozofio (letero de la 10a de novembro 1837). Tamen io montriĝas el la hegela dialektiko kaj el la matematikaj ekzemploj, kiujn li donas, kio estas malpli evidenta ĉe la postmodernuloj. "Ĉio, kio estas obskura, ne nepre estas profunda", skribas Sokal kaj Bricmont tiuteme (1997, p. 188). Sed tiu faktoro ŝajnas nuntempe ĝeneraliĝi fariĝante obskurantismo proprasence. Oni ja sindemandas ĉu, por esti eldonita hodiaŭ, moderna aŭtoro (do ne nur postmoderna) ne devas esti obskura, kio ofertas la avantaĝon protekti kontraŭ dolorigaj refutoj.

[3] Krom la diferencaj post-modernaj tendencoj ĉi-supre elvokitaj, en la angla paĝo Wikipedia estas ankoraŭ menciitaj, "post-anarkiismo", "post-humanismo", "post-koloniismo" eĉ "post-marksismo". Indas ĉi-tie distingi disde la postismo iujn tendencojn nov-romantikismajn, kiuj montriĝis en la tre riĉa kadro de la marksismo kun la tradicio esence kritika de la skolo de Frankfurto, pli speciale kritika al progreso, kaj eĉ antaŭ tiu lasta kun Georges Sorel kaj ties Elrevigoj far la progreso (1908). La postismo, ekde Daniel Bell kaj male al ĉia romantika tradicio, ĝenerale akceptas la progreson realigitan en la riĉa mondo, kvankam iuj aŭtoroj povas popunkte esti kritikaj al kelkaj el ĝiaj efikoj, kia la dissolvo de la socia ligilo.


Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren