Raporto de Konflikt-Komisiono 2011-2012
Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2009 ĝis majo 2010
Raporto de la Plenum-Komitato por la periodo de junio 2010 ĝis majo 2011
Raporto de Ĝenerala Konsilantaro 2011-2012
Rebataĵoj pri la agad-raporto 2010-2011En S-ulo de majo-junio 2011 aperas p.39 en Raporto el Redaktoskipo de SAT, ke “Serge Sire forlasis la skipon, pro malkontento pri la labormaniero de Jakvo”.
En la kolofono, Jakvo aperis nur kiel “enpaĝiganto”, ne kiel “Ĉefredaktanto” (nun korektita). Mi absolute ne malkontentis (nek -as) pri la labormaniero de la enpaĝiganto, estiel enpaĝiganto. Fakte temas pri la maniero koncepti la ĉefredaktan rolon. Ĉu ĉefredaktanto rajtas selekti por aperigo aŭ neaperigo sen minimuma informo al la teamo, jen la tiklaĵo. Jakvo minimume dufojojn tion faris. Ĉu li kulpas, ĉu li plenumas nevortigitan rajton, por mi egalas, mi ne deziras enskipiĝi en tiel funkcianta organizo.
Serge Sire 32412
En S-ulo de majo-junio 2011 aperas p.39 en Raporto el Redaktoskipo de SAT, ke “Vito Markovo forlasis la skipon, pro malkontento pri la labormaniero de Jakvo.”
Jen la mesaĝero per kiu mi forlasis la skipon :
“fininte mian provlegan laboron por ĉi numero, mi deziras ne plu resti en la listo kaj redaktoskipo dum almenaŭ kelka tempo. Do bv forviŝi min el la kolofono ekde 2011.
Kialoj de mia foriro estas pluraj kaj ne necesas ke mi detaligu ilin ĉi tie. Sed ne estas malbone laŭ mi ke nomoj malaperas el la kolofono, tio eble instigos aliulojn (novulojn) (re)enskipiĝi.”
Mi nun do klare precizigas, ke “malkontento pri la labormaniero de Jakvo” ne kuŝas inter la decidigaj kialoj de mia foriro.
Markovo-Vito 35521
El Sennaciulo, julio-aŭgusto 2011
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.