Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 11an de marto 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Redaktangulo201701-02

Redaktangulo201701-02

Karaj legantoj,

Jen numero denove enhavanta plurajn kontribuojn, kiuj fontas el materialo prezentita okaze de la pasinta SAT-kongreso. Ĉu vi jam pripensis vian ĉeeston, kaj eventuale eĉ partoprenon en la programo de la venonta, kiu estos la unua SAT-kongreso en Azio ?

Al tiuj diverstemaj kongresaĵoj aldoniĝas aparte varia kolekto de artikoloj, spegulanta la diversecon de vidpunktoj kaj manieroj aktivi ene de SAT. Certe ne kun ĉio vi plene konsentos, sed ĉu ni ĉiuj ne estas kune por reciproke kleriĝi kaj kunkreski per interŝanĝo de malsamaj spertoj kaj opinioj ?

Fine, ni invitas vin atente legi la ĉi-suban komunikon de la PK, kaj pripensi vian eventualan kandidatiĝon. Ĉies helpo estas bonvena, kaj utila. La plenumo de administraj taskoj estas necesa por certigi efikan eldon-agadon kaj glatan kongres-organizadon.

Agrablan kaj partopren-instigan legadon deziras al vi
La redaktoskipo

Venontaj limdatoj

Sennaciulo 5-6 (1343-1344) : 20a de aprilo

Sennaciulo 7-8 (1345-1346) : 20a de junio

Elekto de nova Plenum-Komitato de SAT

La Plenum-Komitato de SAT sciigas la membraron, ke ĝia mandato finiĝos la 28an de februaro 2018. Ĝi invitas ĉiujn individuojn kaj grupojn elekti siajn kandidatojn aŭ kandidati persone por la nova PK. Ĉiu kandidato bone legu la paragrafon 13 de la statuto. Por kandidatiĝi bonvolu procedi jene :
1 a. Individuaj kandidatoj bonvolu sendi skriban kandidatiĝon, kun mallonga sinprezento kaj malgranda foto, al la SAT-sidejo aŭ rekte al la adreso kontakto@satesperanto.org antaŭ la 15a de majo 2017.
1 b. SAT-rondo povas sendi liston de kandidatoj, kun samaj indikoj kiel supre.
2. Ĉiuj kandidatoj estos prezentitaj al la membraro unue en la juli-aŭgusta Sennaciulo, poste dum la kongreso en Seulo, kaj fine decidos la ĝenerala referendumo, kiu ekos en novembro 2017.
3. Dum la referendumo, oni voĉdonos por ĉiu kandidato individue, kaj la 8 kandidatoj kun plej granda nombro de jesaj voĉoj estos novaj PK-anoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio