Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

Dans la même rubrique

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2008
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
puce Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
puce Regularo pri Kongresa Gvidado
puce Regularo pri aliĝo al SAT-Kongresoj

Regularo de la Literatura Komitato de SAT

  1. La literatura Komitato havas kiel taskon, laŭ lingvo kaj stilo kontroli la de SAT, LEA-oj aŭ eĉ privataj personoj publikigotajn verkojn.
  2. Manuskriptoj estu kontrolataj nur tiukaze se eldonisto garantias ilian aperon.
  3. Antaŭ ol decidi, ĉu verko povas esti kontrolata, okazu prova kontrolo ampleksanta 10-20 paĝojn.
  4. La poŝta forsendo de la manuskriptoj okazu ĉiam registrite.
  5. Tuj post ricevo de manuskripto la ricevinto konfirmu al la forsendinto la ricevon.
  6. La manuskriptoj esti kontrolataj de almenaŭ 2 personoj, el kiuj almenaŭ 1 ne apartenu al la nacia lingvo de la aŭtoro aŭ tradukinto.
  7. Post la kontrolo de tiuj personoj, la estraro de la Literatura Komitato komparu la faritajn rimarkojn kaj eventuale decidu inter du diversaj konceptoj de la kontrolintoj kaj cetere zorgu pri la unueco en la verko.
  8. La faritaj rimarkoj estu nur proponoj al aŭtoro aŭ tradukinto. Neniu ŝanĝo okazu sen aprobo de ĉi tiuj. Se la aŭtoro aŭ tradukinto persistas pri iu formo, kiun Lit. Komitato malaprobis, ĝi estu presata kun tiurilata rimarko de la Literatura Komitato (malantaŭe en la libro). Se la kvanto da tiaj formoj estas tro granda aŭ la formoj rekte kontraŭfundamentaj, la verko ne ricevu la aprobon de la Literatura Komitato.
  9. La Literatura Komitato ricevu la duan presprovon de la kontrolita verko.
  10. La kontrolo ampleksu gramatikon kaj stilon, sed ne la konformecon de la traduko al la originalo. Pri ĉi lasta la tradukinto restu plene responda. Nur ĉe dubo pri la ĝusteco de iu vorto, frazo au esprimo ĝi rilatu pri tio kun la tradukinto.
  11. Se la kvanto da ŝanĝoj estas tioma, ke oni ne plu povas konsideri ĝin kiel laboron de la aŭtoro aŭ tradukinto, sed kiel de la Komitato, la Literatura Komitato ĉesigas kontrolon kaj redonos la manuskripton.
  12. La kontrolintaj komitatanoj ricevu 1 ekzempleron de ĉiu kontrolita verko eldonita.
  13. La kontrolado okazu senpage, se la verko estos eldonata de SAT aŭ de iu LEA-o. Por kontrolo de manuskripto eldonota de privata eldonisto, la prezo estu certa oblo de la vendprezo de unu ekzemplero.

Ĝia konsisto

La Literatura Komitato de SAT konsistas el A-membroj kaj B-membroj. A-membroj estas nur SAT-anoj ; ili solaj gvidas la Komitaton, proponas novajn membrojn kaj eksigojn al la P.K. de SAT. En konsento kun la O. K. ili elektas reprezentantojn de la SAT-movado por la Akademio Esperantista. B-membroj estas ne-SAT-anoj, kiuj pro siaj lingvaj kapabloj akveptas kunlabori en la Komitato.

Elekto de la membroj

Literatura Komitato kaj P.K. de SAT proponas kandidatojn. Ambaŭ devas interkonsenti, por ke la elekto validu. Eksigoj (pro perturbado, nelaborado k.s.) estu proponataj ambaŭflanke. P.K. findecidas.

La A-membroj elektas prezidanton kaj sekretarion inter si. Tiu elekto okazu interkonsente kun la P.K. de SAT.

La Literatura Komitato havas reprezentanton en la Ĝenerala Konsilantaro, konforme al sia karaktero de SAT-instanco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip