Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

Dans la même rubrique

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2008
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
puce Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
puce Regularo pri Kongresa Gvidado
puce Regularo pri aliĝo al SAT-Kongresoj

SAT-Junulfako

La SAT-Junulfako estas organo de SAT (§ 8, D de la Statuto de SAT), kies regularo adoptita per referendumo post kuopia Kongreso (1972) estas :

  1. Ni estas junulfako de SAT kaj adoptas la regulojn de tiu movado ;
  2. Nia ĉefa celo estas disvastigi la sennaciecajn konceptojn de SAT en junularaj medioj kaj organizi la junularan aktivecon en la kadro de SAT ;
  3. Povas esti ano de SAT-Junulfako ĉiu SAT-ano ne pli aĝa ol 35-jara ;
  4. La ligilo de JF estas la JF-Komitato kiu konsistas el minimume tri membroj, elektitaj dum la jarkunsido de la JF. Tiuj membroj devas esti povantaj facile kunveni. Unu el ili estas la sekretario kaj lia adreso estas tiu de la JF ; JF-Komitato eldonas informilon kiu aperas ĉiun duan monaton en la komuna bulteno (L.J.P.) sub la nomo "Vivo de la SAT-JF" ;
  5. La kotizo estas libervola ekde minimumo fiskita de la perantoj de JF en interkonsento kun JFK ;
  6. Dum la jarkunsido de JF, kiu okazas en la kadro de SAT-Kongreso, JF :
    - pridiskutas la sintenon de JF-Komitato ;
    - elektas eventualajn novajn JF-Komitatanojn ;
    - esprimas sin pri la agado en la venonta jaro ;
    JFK kaj la JF-anoj de la urbo respondecas pri la organizado de la jarkunsido ;
  7. Krom tiu dumkongresa kunsido, povas okazi ankaŭ aliaj JF-kunvenoj je aliaj lokoj kaj datoj. Tiuj kunvenoj povas servi por pridiskuti ĉiujn aspektojn de JF-aktiveco, sed ne havas decidrajton ;
  8. Unu monaton antaŭ la JF-renkontio, JFK publikigas ĉiujn raportojn pri sia laboro en la informilo. Du monatojn antaŭ la jarkunsido, proponoj por la jarkunsido aperu en la informilo ;
  9. La landaj perantoj de JF informas pri la laboro de la JF-anoj en siaj landoj kaj funkcias kiel landaj kasistoj. Ili raportas al JF-komitato se necesas pri la aktiveco de sia landa anaro, minimume unufoje jare ;
  10. En ĉiu urbo kie eblas, ekzistu urba peranto aŭ urba komitato elektita de la JF-anoj de la urbo. Li (ŝi) organizas la lokajn aktivecojn ;
  11. Ŝanĝo de la regularo de JF povas okazi nur per referendumo ; 2/3a plimulto de la donitaj voĉoj necesas. Referendumo okazas cetere en ĉiuj kazoj, kiam la jarkunsido postulas tion. Pri ĉiuj aliaj aferoj decidas la jarkunsido. Voĉdonrajton havas ĉiu JF-ano kiu plenumis sian financan devon.

Laŭ la agadplano akceptita en Aŭgsburgo (1977) estas konsiderata kiel JF-ano ĉiu SAT-ano malpli ol 35-jara. Tio signifas, ke la minimuma kotizo estas fiksita je nulo. Ĉiu financa kontribuo estas tamen bonvena. Oni sendu la monon al la JF-kasisto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip