Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 9an de majo 2008 . Ĝis nun estas 650 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce  SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
puce Aktivas la pariza grupo de SAT-Amikaro
puce DUMVIVA MEMBRECO
puce KONGRESO 2008
puce Lasta limdato antaŭ kotizaltiĝo por laboristaj esperanto-kongresoj
puce Nova Libro : "ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"
puce PIV 2005 ESTAS AĈETEBLA
puce Plu progresas la Seula SAT-rondo
puce Porpaca manifestacio en Vicenza
puce Retejo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT
puce Tuj aliĝu al la SAT-Kongreso en Kazanlako !
puce Urĝe enskribiĝu al perbusaj ekskursoj !

SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon

La tradukado, kiun faris Zamenhof dum sia mallonga vivo de kelkaj el la mondaj beletraj ĉefverkoj certigis al Esperanto ĝian lingvan valoron. Ĝi ne plu estas simpla komunika kodo, se oni povas vivigi per ĝi Hamleton, La revizoron, la Biblion aŭ La fabelojn de Andersen’. Ĝi ne plus estas nura rimedo por mendi manĝon en Montevidea restoracio, kiel antaŭ duonjarcento brute asertis Blinkenberg’ (kies nomo ironie signifas : flagranta monto !) sed ĝi ja estas subtila lingvo kapabla ĉion esprimi, malgraŭ la stulta kontraŭdiro de Reynolds en la iama Societo de Nacioj.

SAT ĉiam aktive partoprenis tiun starigon de respektinda lingvonivelo per eldonado de valoraj verkoj en nia sennacieca lingvo. Sekvinte tiun tradicion kamarado SAT-ano post aliaj tradukoj transskribis unu el la ĉefverkoj de la monda literaturo.

Sed en la 21-a jarcento necesas evolui kun la epoko de nunaj komunikiloj, kaj aparte de Interreto, kiu altiras pli kaj pli da samideanoj. Nun libroj vendiĝas malfacile : onidire — ĉu vere aŭ fantazie ? — ĉiu esperantisto meze aĉetas po unu esperantlingvan libron en… unu jarcento !

SAT do intencas novmaniere aliri la problemon, aperigonte senpage tiun verkon felietone ĉiusemajne sur sia retloko, ĉe : http://satesperanto.org/-Nova-cxiusemajna-felietono-.html . Faciligas la aperon la konstruo de la teksto tute en korespondaj leteroj. Ĉiun semajnofinon do prezentiĝos la verko po unu-du leteroj. La legonto trovos nur avantaĝojn en tiu faro : konservo de daŭra intereso per tiu felietona sinsekvo, apero de mallonga legotaĵo post la semajno de laboro en la du tagoj de malstreĉiĝo, neneceso de elspezo por librokosto, iom-post-ioma alkutimiĝo al subtila esprimo de sentoj en nia lingvo.

La titolon oni indikos nur ĉe la fino de la publikigo, ke la legonto ne tuj sin ĵetu al nacilingva eldono, kiu eble deturnus de la esperanta legado.

Oni esperas per tiu nova rimedo veki (re-veki ?) la intereson de nia kamaradaro al beletro, kiun la nunaj perbildaj komunikiloj emas iom flankenpeli.

La eldona fako kooperativa de SAT

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip