sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita merkredon la 11an de januaro 2017 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










SAT-Kulturo prezentas la faman francan leterromanon "Danĝeraj rilatoj de Laclos"



La tradukado, kiun faris Zamenhof dum sia mallonga vivo de kelkaj el la mondaj beletraj ĉefverkoj certigis al Esperanto ĝian lingvan valoron. Ĝi ne plu estas simpla komunika kodo, se oni povas vivigi per ĝi Hamleton, La revizoron, la Biblion aŭ La fabelojn de Andersen’. Ĝi ne plus estas nura rimedo por mendi manĝon en Montevidea restoracio, kiel antaŭ duonjarcento brute asertis Blinkenberg’ (kies nomo ironie signifas : flagranta monto !) sed ĝi ja estas subtila lingvo kapabla ĉion esprimi, malgraŭ la stulta kontraŭdiro de Reynolds en la iama Societo de Nacioj.


SAT ĉiam aktive partoprenis tiun starigon de respektinda lingvonivelo per eldonado de valoraj verkoj en nia sennacieca lingvo. Sekvinte tiun tradicion kamarado SAT-ano post aliaj tradukoj transskribis unu el la ĉefverkoj de la monda literaturo.


Sed en la 21-a jarcento necesas evolui kun la epoko de nunaj komunikiloj, kaj aparte de Interreto, kiu altiras pli kaj pli da samideanoj. Nun libroj vendiĝas malfacile : onidire — ĉu vere aŭ fantazie ? — ĉiu esperantisto meze aĉetas po unu esperantlingvan libron en… unu jarcento !


SAT do intencas novmaniere aliri la problemon, aperigonte senpage tiun verkon felietone ĉiusemajne sur sia retloko. Faciligas la aperon la konstruo de la teksto tute en korespondaj leteroj. Ĉiun semajnofinon do prezentiĝos la verko po unu-du leteroj. La legonto trovos nur avantaĝojn en tiu faro : konservo de daŭra intereso per tiu felietona sinsekvo, apero de mallonga legotaĵo post la semajno de laboro en la du tagoj de malstreĉiĝo, neneceso de elspezo por librokosto, iom-post-ioma alkutimiĝo al subtila esprimo de sentoj en nia lingvo.


La titolon oni indikos nur ĉe la fino de la publikigo, ke la legonto ne tuj sin ĵetu al nacilingva eldono, kiu eble deturnus de la esperanta legado.


Oni esperas per tiu nova rimedo veki (re-veki ?) la intereson de nia kamaradaro al beletro, kiun la nunaj perbildaj komunikiloj emas iom flankenpeli.


La eldona fako kooperativa de SAT


Al la Unua Parto


Al la Dua Parto


Al la Tria Parto


Al la Kvara Parto

Sama rubriko :


puce SAT-Kulturo prezentas la faman francan leterromanon "Danĝeraj rilatoj de Laclos"

puce Danĝeraj rilatoj - enkonduko de la tradukinto




Supren