Aliĝintoj
Bazaj praktikaj informoj - Aliĝilo
Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010
Ekskursoj
Fotoj pri la kongreso
Gazetartikolo 2010
Kiel atingi Braŝovon ?
Pretas la kongreslibro !
Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
Programo
Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco
SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010
SAT : Mirinde bona kongreso
TranokteblecojLa 84a Kongreso de SAT okazis komence de aŭgusto en la pitoreska urbo Braŝovo, ĉe Karpatoj en Rumanio, kun 82 partoprenantoj el 17 landoj.

La kongresejo estis en la lernejo Andrei Saguna kie la kongreso estis malfermita en ĉeesto de reprezentantoj el politiko, sindikatoj kaj la landa Esperanto- Asocio en Rumanio.
Laŭ la kutimo de SAT-kongresoj, okazis ankaŭ ĉi-jare la jarkunsido de SAT dum sinsekvaj laborkunsidoj. La laborkunsidoj traktis la raporton de la Plenum-Komitato, la revuojn de SAT.
Okazis prelegoj kun debatoj pri multaj temoj. Estis akceptite, ke SAT uzos estonte la servojn de etikaj bankoj, ktp.
Aparte menciinda estas la zorgo, kiun la lokaj organizantoj donis al turismaj kaj kulturaj aranĝoj. Okazis, interalie, vizito al Raŝnov, Sibiu, la urbo de Andreo Cseh, kaj ekskursoj al Bukareŝto kaj Sigiŝoara.
La teatraĵo de Eugen Ionescu La kalva kantistino, prezentado de la Koruso de gimnazio 25, kaj la koncerto de Kanzoneta (lernantoj el la liceo Johannes Honterus) ricevis grandan aplaŭdon kiun ili meritis.
Entute : mirinde bona kongreso, kie ne nur SAT-membroj trovis la amikecon kiu kutimas en SAT. SAT, kiu nun post tempo malbona revenis kun entuziasmo necesa por fari sian laŭstatutan taskon.
Post unu jaro SAT kongresos en Sarajevo (Bosnio-Hercegovino).
Jakvo Schram
Tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto n-ro 8-9, 2010.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.