sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Sebastian Herrmann : La suna flanko de l’ parolado (lingvistiko, psikologio)


JPEG - 150.5 kb


Sebastian Herrmann
La suna flanko de l’ parolado


En la plej multaj lingvoj de la mondo pozitive sentataj nocioj estas klare plimultaj.

La bono de la mondo ekzistas klare superflue, almenaŭ en vortaroj. Tie svarmas pozitivaj esprimoj pri belo, bono kaj dezirindaĵoj. Matematikistoj, komputikistoj kaj statistikistoj ĉirkaŭ Peter Sheridan Dodds de la universitato Vermont nun povas nutri tiun entuziasmon per datumoj. La sciencistoj analizis kelkajn miliardojn de vortoj, kiuj aperas en dek diversaj lingvoj en libroj, gazetoj, interreto, socialaj retoj kaj aliaj fontoj. (PNAS, online). Kaj ilia rezulto estas rozkolora : en ĉiuj analizitaj lingvoj pozitive sentataj nocioj tute klare estas pli multaj ol negative sentataj.

La uzitaj fontoj havis amplekson de arabaj filmsubtitoloj , artikoloj el New York Times, rusa literaturo, ĉinaj reklampaĝoj, ĝis tvitereroj el la korea kaj germana lingvoj. El tiu rikordo eligis la sciencistoj la dekmil plej ofte uzatajn vortojn de diversaj lingvoj. Poste ili petis gepatre lingvajn lingvistojn taksi per naŭŝtupa skalo, ĉu la nocioj estas pozitive, neŭtrale aŭ negative sentataj. Tiel rezultiĝis por ekzemplo en la angla pozitiva valoro 8,5 por la nocio „laughter“ (ridado), 4,98 por la neŭtrale sentata difinita artikolo „the“ kaj 1,3 por la negative sentata vorto „terrorist“.

Ĉiuj dek analizitaj lingvoj evidentigis en tiu esploro klaran plimulton de pozitivaj esprimoj. La sciencistoj taksis tion kiel pruvon por la tielnomata Pollyanna-hipotezo, kiu estis formulita en la jaro 1969 de la usonaj psikologoj Jerry Boucher und Charles Osgood kaj laŭ kiu ekzistas universala homa emo, pli ofte uzi pozitivajn esprimojn ol negativajn. Homoj, ili skribis antaŭ pli ol kvardek jaroj, emas al tio prefere rigardi kaj priskribi la sunan flankon de la vivo. La aktuala esploro subtenas la opinion, ke tio pravas.

Laŭ la sciencistoj tiu analiza tekniko flanke de tiu akademia diskuto taŭgas ankaŭ por observi en aŭtentikaj tempospacoj la disvastigon de emocioj, ĝi taŭgas uzi ĝin kiel „hedonismetron“ por analizi animajn statojn en tvitero kaj en aliaj fontoj. Krome la sciencistoj rastis per siaj analizaj iloj romanojn de la mondoliteraturo. La kuro de romanoj kiel „Moby Dick“ aŭ „Grafo de Montekristo" aspektas ĉe ili kiel la supreniĝo kaj malsupreniĝo de akcia kurzo.

Tradukis Cezar
el la fonto eldonejo Sudgermana Gazeto
de mardo, la 10-an de februaro en 2015

PS : Tiu scienca novaĵo estas certe jam de miloj de jaroj tute konata, kion pruvas ankaŭ la germana proverba esprimo „Schönfärberei“ (belkolorigo). Kaj kiu alia nacio ne havas similajn esprimojn ? Sed homoj ĉie kutime bezonas por ĉio, kion ili delonge scias ankoraŭ „sciencan pruvon“. Tiun ili nun havas. Nu, kiel diras alia germana proverbo : „Tio, kion oni havas nigre surblanke, oni povas, tiel konfirmite ; gaje porti hejmen.“ (cez)


Sama rubriko :


puce Sebastian Herrmann : La suna flanko de l’ parolado (lingvistiko, psikologio)

puce Eduardo Galeano : La lingvo (el "Memoro pri la fajro")




Supren