sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Britta Gröndahl : Sindikatismo - kio estas tio ?

tradukis P.P.


GIF - 2.3 kb


(Laŭ PIV1 : Socipolitika sistemo, laŭ kiu la laboristoj sindikate organizitaj kaj per revolucia striko akirintaj posedon de la produktiloj kaj sociaj riĉaĵoj organizus kaj mastrumus socialisme la tutan socian vivon.


La sindikatismo estas sindikata movado kiu diferencas de aliaj movadoj en multaj manieroj. La sindikatismo malaprobas la partipolitikon kaj parlamentismon. Ĝi antaŭrangas la sindikatojn kaj diras ke ĝi volas plibonigi la kondiĉojn de la dungitoj en la nuntempo per ekonomia batalado sed ankaŭ en longa perspektivo aliigi la tutan socion, frakasi la kapitalisman sistemon kaj realigi liberan socialismon.


La sindikatismo aperis en Francio en la fino de 1800-jaroj, sed iu skolo en la laborista movado de kiu la sindikatismo estas parto estis fondita jam dum tiu tempo kiam la popoloj en Eŭropo ribelis kontraŭ reĝa absolutismo kaj kontraŭ socisistemoj kiu tenis la homojn en malriĉeco kaj sklaveco.


La sindikatismo en Svedio " La unikeco de la sveda sindikatismo estas kiel konate ke ĝi estas movado kiu malgrandiĝis sed tamen ankoraŭ ekzistas." Citaĵo el la libro Viroj en mallumo de Eva Blomberg, akademia disertacio de 1995. Sveriges Arbetares Centralorganization SAC (la Centra Organizaĵo de Laboristoj en Svedio) estas fondita 1910 laŭ franca modelo. La aktoroj je la fondo estis :
1) Opoziciemaj grupoj en la reformema lando, metia korporacio (LO) fondita 1890.
2) organizitaj laboristoj kiuj forlasis LO kaj malkontentis pro la mistraktado farita de la gvidantaro je la Grandstriko 1909.
3) Anarkiistoj kaj revoluciemaj socialistoj en la Socialista gejunulara asocio, nomataj junsocialistoj. Tiuj longtempe propagandis por sindikatismo kaj informis pri ĝi per broŝuroj kaj periodaĵoj.


La granda intereso por la sindikatismo kiu estis vekita en la sveda laborista movado ne ricevis plenan trarompon je la fondo de SAC. LO estis kaj restis la granda kaj SAC la malgranda organizaĵo, eĉ se la diferenco en la komenco egaliĝis pro la rapida alkresko de SAC ĝis la jaro 1924.


La diferencoj inter tiuj du organizaĵoj estis - senkonsidere la grandecon - la sekvantaj :


La organizada formo. La reformemuloj estas organizitaj en branĉ-asocioj kun lokaj "sekcioj". SAC baziĝas sur lokaj kunorganizaĵoj (LK) (sv.LS). Nur post 1922 SAC plivastigis sian organizan planon kaj kreis federaciojn (asociojn).


La batalado. La sindikatistoj praktikas pli ofensivan bataladon. Ili ne atendas apogon de iu partio aŭ leĝoj. La batalado kiu temas pri la ekzistadaj kondiĉoj de la salajruloj estas praktikata rekte inter la laboristoj kaj dungantoj.


Strikoj, bojkotadoj, blokadoj estis la ordinaraj batalmetodoj, la sindikatistoj aldonis obstrukcon (labori malrapide) kaj senhomigado (malplenigi la laborlokojn).


Ĉar la sindikatistoj ne havis batalfondusojn aŭ strikkasojn la strikoj devis esti mallongtempaj kaj tial malmildaj. Krome la sindikatistoj enkondukis pli efikan manieron praktiki la bataladon, per la tiel nomata "registro" kio celas al tio ke la laboristoj mem decidas pri la prezo de siaj laboroj kaj per tio gajnas la kontrolon pri sia laborsituacio.


La difino de la celo. La sindikatistoj diras ke la laboristoj en longa perspektivo devas transpreni la produktado kaj per siaj sindikataj organizaĵoj krei novan socion. LO apogas sin al la socialdemokrata partio kaj esperas pri reformoj laŭ la parlamenta sistemo.


Branĉaparteneco. Iu diris ke la tipa reformemulo estis fabriklaboristo kaj tipa sindikatisto estis konstrulaboristo. Oni ne vidas la sindikatiston stari ĉe muntoĉeno sed pli volonte oni formas al si la ideon pri li kiel homo kiu metas relojn kun kun la laborista skipo ĉe fervoja konstruado.


DUm la 1920-jaroj, kiam SAC estis plej forta, la sindikatistoj ofte estis la plimulto aŭ solaj en tiaj laborejoj kiel domkonstruadoj, minejoj, arbareksplutadoj, ŝtonhakado kaj torffosadoj.


La diferenco inter LO kaj SAC do estas granda. Sed por povi prijuĝi la situacion oni devas konsideri tion ke ĉio ne ĉiam funkcias tiel kiel estas pensite.


Post la disiĝo en la jaro 1910 certe restis iom da sindikatismo en LO dum iom da reformismo hazarde venis en SAC. La diferenco en la organizada formo kaj la ideoj pruveble ne malhelpis al LS kaj al lokaj LO-sekcioj kunlabori.


En la LO-kongresoj aperis membroproponoj pri enkonduko de sindikatistaj batalmetodoj, inter alie de la "reistro". Ne ĉiuj LS-membroj estis konsciaj sindikatistoj kun revolucieca celado kaj ne ĉiuj en LO-asociaj sekcioj estis netaj reformemuloj.


Svedio estis liberigata kaj de la faŝismo kaj de la mondmilito. Anstataŭe transformiĝis la rivaleco inter LO kaj SAC al potencinterbatalado, kiu margenigis la sindikatistan movadon.


La LO-gvidantaro pritraktis la sindikatistojn kiel skismigantojn kaj opiniis ke ili havis moralan rajton per ĉiuj rimedoj rekonduki la salajrulojn al LO kaj nuligi SAC.


La batalado intensiĝis post kiam la socialdemokratoj altrudis sian volon en kolektiva laborkontrakto (1928) kiu devigis la dungantojn interkonsenti pri kontrakto kun siaj dungitoj se tiuj postulis tion.


La sindikatistoj estis principe kontraŭ kontraktoj, sed multaj LS akceptis ilin post certa tempo. Kelkaj LO-asociojn enkondukis monopolklaŭzojn en la interkonsentoj, t.e. oni decidis aŭtoritatece ke nur LO-membroj estu koncernataj de la interkonsentaj kontraktoj, kaj ke la dungantoj en certaj branĉoj subtenis la monopolstrebadojn de LO kaj decidis ke sindikatistoj kaj neorganizitoj ne havu parton en la salajroaltiĝoj.


Tio estis ne leĝe kaj la novestablita laborkonflikta tribunalo konstatis ke la kontrakto devus validi pri ĉiuj dungitaj gelaboristoj. La dungantoj devis do cedi sed la LO-asocioj anstaŭe admonis la dungantojn ne dungi sindikatistojn kaj daŭrigis kun siaj monopolklaŭzoj ĝis 1940, kiam la agado de LO estis deklarita neleĝa de la laborkonflikta tribunalo per indiko al la leĝo pri la rajtoj de societoj.


La sindikatistoj do ricevis, paradokse, subtenon de leĝoj en sia rezisto kontraŭ atakoj de la reformistoj. SAC transvivis, sed malfortigita. Kompreneble la membroevoluado en SAC estis influata ankaŭ de aliaj faktoroj ol la "malpura milito" de LO : mekanizado kaj raciigado de la laborvivo faris ke la laborokazoj malpliiĝis pli kaj pli kaj kelkaj metioj malaperis. Apartaj okazaĵoj kaj aperaĵoj influis al la situacio de la sindikatistoj.


La hispana interna milito 1936 okazigis grandan ekprosperon de la sindikatistaj ideoj. La internaciaj demandoj venis en la antaŭo, kiam la Internacia Sindikatista Sekretariejo estis translokita al Stokholomo 1938 kaj ankoraŭ pli kiam germanaj sindikatistoj venis de Hispanio al Svedio kaj integriĝis en la sveda sindikatista movado.


Subteni la hispanajn sindikatistojn iĝis post tiam tasko por SAC. Laŭmezure ke la eblecoj al ekonomia batalado estis malfortigitaj, la ideologio iĝis pli elstara. SAC praktikis eksteren-turnitan sindikatistan propagandon per sia gazeto "Arbetaren" (La laboristo) kaj per la libro-eldonejo "Federativ".


Revizio de la principoj kaj taktikoj en reformema direkto efektiviĝis 1953 kiam nova principdeklaro estis akceptata. Dum la lastaj jardekoj la sindikatista agado en SAC tamen aktiviĝis sed la agantoj ne estas la samaj kiel dum la 10 -,20 -kaj 30 - jaroj. Pli ol la duono de la membraro de SAC estas virinoj.


La gejunularo dominas. Multaj estas malaltsajlaritaj, kelkaj studentoj, la elemento de universitatdiplomitoj estas pli granda ol en la "malnova bona tempo". La movado perdis parton de sia identecon de gelaboristeco sed tion oni povas diri pri la tuta sveda laborista movado. Batalemo kaj ideologia konscienco ekzistas.


Ke anarkiistaj kaj sindikatistaj ideoj kaj konceptoj pri libera socialista socio, kie la idealo estas egaleco kaj la gvidaj principoj estas malcentralizado, memmastrumado kaj kooperado, nun disvastigĝas al ĉiuj popolaj tavoloj kaj eĉ al kelkaj politikaj partioj, venas esperoj ke tiuj scioj kaj konoj kiuj ekzistis en la pli frua laborista movado, ke " la liberigo de la laboranta popolo devas esti ĝia propra faro", denove povos iĝi gvida stelo en tiu socia transformiĝo kiu ŝajnas iĝi neevitebla.


El Stockholms LS - Meddelande n3 Marto 2003. trad.P.P.

Sama rubriko :


puce Britta Gröndahl : Sindikatismo - kio estas tio ?

puce Ivo Peyraut : Historio de la franca CNT

puce Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas ?

puce Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj

puce M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado

puce Afiŝoj de la usona sindikato I.W.W.




Supren