sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)



Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio [1]


(Daŭrigo)


La nuntempe ekzistantaj laboristoj organizaĵoj estas jenaj : Socialista Partio, Komunista Partio, Sindikata Organizaĵo kaj Anarkiista Organizaĵo. Pri kooperativismo kaj Mutualismo, mi nenion diras, ĉar, krom tio ke ili estas tre malgravaj, ili tute ne havas laboristan karakteron ; ili estas miksaĵo de ĉiupartianaj kaj ĉiurangaj individuoj.


La Socialista Partio, fondiĝis la 10an de januaro 1875. Ĝia anarnombro estas kaj ĉiam estis malgranda, ĉar antaŭ 1910 precipe la respublikanoj allogis la laboristojn, kaj post tiu jaro, la sindikato estas ties preferata bastiono. Antaŭ kelkaj jaroj, protektate kaj helpate de la Demokratista Partio, kelkaj socialistaj deputitoj eniris la parlamenton. Tio ankoraŭ pliapartigis la Socialistan Partion de la proletaj amasoj, ĉar oni konstatis ke tiuj deputitoj agis ĉiam tiel malbone kiel la burĝoj.


La Komunista Partio stariĝis dum la unuaj monatoj de 1920 ; ankaŭ ĝi ne sukcesis allogi la laboristaron, kiu tre malkonfidas politikan agadon kaj estas kontraŭaŭtoritatema, konsekvence, ankaŭ kontraŭŝtatema. De kelka tempo montriĝis, en la Partio, du idefluoj pri luktmetodoj, kio okazigis skismon kaj starigon de nova Komunista Partio. Tiu okazaĵo estis pritraktata de komunista Internacio, kiu tien-ĉi sendis delegiton por enketi pri la afero. Pro tio, la partia unueco jam revenis.


La Sindikata Organizaĵo estas la vere popola, tial ĝi meritas iom plilongan kaj plidetalan priskribon. Ĝi ampleksas, proksimume, 180 sindikatojn, kies anaro nombras 90 000 membrojn [2]. La bazo sur kiu staras la organizmetodo, estas laŭindustria t.e. la sindikatoj konsistas el laboristoj de iu industrio, eĉ se en tiu industrio laboras diversaj metianoj. Antaŭ kelkaj jaroj, la organizbazo estis precipe laŭprofesia, sed oni sperte konstatis ke tiu formo estas malpli bona, ĉar ĝi devigas laboristojn kiuj sin okupas en sama fabrikejo, kaj, tial, inter kiuj ekzistas ia kunligeco, [al] aniĝo de diversaj sindikatoj, ĉar unu el tiuj laboristoj laboras sur ligno, alia sur metalo, ktp. La sindikato tiel organizita, (laŭindustrie) estas nomata Unika Sindikato, kaj en ĝi formiĝas tiom da profesiaj sekcioj kiam da profesioj laboras en la respektiva industrio. Se Ia anoj de iuj el la ampleksataj profesioj ne sufiĉe nombras por aparta sekcio, oni starigas miksan sekcion, konsistantan el tiuj anoj.


La sindikato estas la fundamenta unuo kies obloj estas : Lokaj Laboristsindikataj Unuiĝo, Naciaj Federacioj kaj Ĝenerala Konfederacio de La Laboro, kaj kies onoj estas : Profesiaj Sekcioj, Fabrikejaj Konsilantaroj kaj Laborejaj Delegitoj.


La Sindikato estas duspeca : Loka Sindikato kaj Nacia Sindikato. La unua konsistas el samindustriaj laboristoj de iu loko, kaj la dua el samindustriaj laboristoj kiuj sin trovas dise sur la tuta lando kaj estas dungitaj de sama mastro (ekz. : poŝtistoj, §tataj instruistoj, ktp.). Tiuj-ĉi lastaj estas ofte disdividitaj je distriktaj sekcioj, por plifaciligi la interrilatojn inter la membroj kaj la sindikato.


La Lokaj Laboristsindikataj Unuiĝoj konsistas el delegitoj de ĉiuj tiulokaj Sindikatoj, kaj ties ĉefrolo estas kunigi la agadon de ĉiuj aliĝintaj sindikato] kaj zorgi pri la ĝeneralal interesoj de Ia popolo.


Estas, sendube necese, ke la samindustriaj sindikatoj ekzistantaj en la lando interrilatu konstante por la solvo de korporaciaj demandoj kaj por la defendo de la respektivaj laboristoj. Tiun rolon ludas la Naciaj Federacioj, kies federacian konsilantaron konsistigas la delegitaro reprezentanta ĉiujn aliĝintajn sindikatojn.


Fine, la Ĝenerala Konfederacio de l’ Laboro, centra organizaĵo spegulanta la spiritstaton de la tutlanda proletaro, kunigas ĉiujn penojn kaj fortojn por kiel eble plej helpi al kreo de interklasa solidareco kaj al bonsukceso de la laboristaj rivindikoj [3]. Ĝia ĉefa tasko estas konvene prepari, per ĉiuspecaj edukmetodoj (kreo de laŭraciaj lernejoj, aranĝo de konferencoj kaj paroladoj, organizo de bibliotekoj, teknikaj instruadoj, ktp., ktp.), la tutlandan proletaron por la neevitebla kaj nepre necesa transformo de la sociordo. Bedaŭrinde, la nuntempaj ekonomiaj kondiĉoj kaj la oportunemo de multaj organizaĵgvidantoj ne permesas la lauxdevan plenumon de tiu tasko ; depost la milito la laboristoj preskaux nur havas tempon por postuli plialtigon de salajro, kio kauxzas la flankenmeton de la solvendaj moralaj demandoj, certe la plej gravaj, laŭ revolucia vidpunkto.


En Ĝ. K. L. estas rekte reprezentataj : Naciaj Sindikatoj, Laboristsindikataj Unuiĝoj kaj Naciaj Federacioj, kies delegitoj konsistigas la Konfederacian konsilantaron.


Pri la onoj, nenio estas direnda. Malgraŭ ties nekontestebla [4] graveco por la progreso de federaciismo, ili ne ankoraŭ regule funkcias, do ekzistas nur teorie en la programoj.


La konfederacia presorgano estas la jam priparolita ĉiutaga jurnalo ’’A Batalha".


La Anarkiista Organizaĵo estas rekomenciĝanta. Jam ĝi estis forta kaj multana, sed kiam la laŭsindikata organizmetodo ekmalvolviĝis, preskaŭ ĉiuj anarkiistoj iris en la sindikatojn. Lastan marton okazis "Portugalregiona Anarkiista Konferenco" kiu decidis starigi, por ke ĉies ĝis tiam disa agado estu pli efika kaj fruktodona, "Portugalregionan Anarkiistan Unuiĝon", celante, tiel, rekomenci la organizadon sur vere anarkiisma bazo. Kvankam malrapide, la movado progrese kreskas. Kiel oficialan presorganon, ĝi havas "A Comuna’n" (La Komunumo), ĉiusemajnan ĵurnalon aperantan en Porto.


* * *


La ekonomia situacio, en Portugalio, estas terura. Depost la milito, la popolo estis ekspluatata de granda aro da komercist-akaparistoj, kiuj, per sia finegocado, fariĝis novriĉuloj, laŭ popola esprimo, kaŭzante la senĉesan plikostiĝon de la vivnecesaĵoj, kaj, konsekvence, la konstantan plimizerigon de la popolo. La "demokrataj" registaroj, per sia skandala regado, alpuŝis la portugalian ŝtaton apud la abismon. Kontrastante la promesojn antaŭajn je 1910a, t. e. dum la propagandtempo, ili forte defendas la ekspluatistojn kaj reakciistojn. Malgraŭ tio ke leĝo diras ke la ŝtato estas apartigita de la eklezio, tiu-ĉi kaj la respubliko, kiuj sin ŝajnigas malamikoj, marŝas kune kiam temas pri kontraŭstaro al la progreso kaj disvastiĝo de liberigaj idealoj.


La malekvilibro en la ekonomia situacio igis la ekspluatatojn postuli sinsekvajn salajrplialtigojn, sed nur kelkaj laborklasoj, en kiuj la luktema kaj oferema spirito estas pli malvolviĝinta, sukcesis konservi pli aŭ malpli ĝustan egalecon inter la nunaj kaj antaŭmilitaj salajroj (rilatante, kompreneble, la prezdiferencon) ; la aliaj akre suferas pro la malalteco de siaj salajroj kiuj tute ne sufiĉas por kontentigi la kapitalistan rabemon. Tio ankoraŭ foje pruvas ke nur ribelemo, se necese perforta, kaj ne ordemo aŭ obeemo taŭgas por la sociaj rivindikoj.


Mi ne povas nutri eĉ la plej malgrandan esperon pri reboniĝo de la ekonomia situacio de nia lando, unu el la venkintoj de la mondmilitego. Tio dependas de la ekonomia reboniĝo de tuta Eŭropo, efektivigebla nur per la Liberiga Revolucio. La kapitalista rabemo, pli ol iam akriĝis kaj trempas siajn ungegojn en la senkarnigitan korpon de la malfeliĉa popolo, kiu devas ĉion silente suferi, male, la "respublika gvardio" (speciala armeo por defendo de la respublikaj institucioj) pretas por reestigi la ordon ... burĝan, kompreneble. Cetere, tiu estas la rolo de ĉiuj gvardioj kaj armeoj.


* * *


En la portugalia leĝaro estas kelke da leĝoj protektantaj laboristojn. Certe la plej grava estas tiu, kiu kreis la 8-horan labortagon. Laŭ tiu leĝo, nenio povas, ĉiutage, labori pli ol 8 horojn, escepte se urĝa aŭ neprokrastebla afero postulas la malon ; tiuokaze, la troa tempo devas esti pagata duoble. Krom tiu, kelkaj aliaj gravaj leĝoj ekzistas, (ekz. ; tiuj, kiuj protektas virinojn kaj infanojn dum laborado), plejparte kreitaj dum monarkisma reĝimo.


El tiuj leĝoj nur la 8 hora labortago estas pli aŭ malpii plenumata en la lokoj, kie la laboristoj trudas tiun plenumon. La plejparto el tiuj laboristoj jam estis konkerintaj la rajton labori nur 8 horojn antaŭ la publikigo de la respektiva leĝo (1919a).


Prl la ceteraj leĝoj neniu parolas, malgraŭ la malnoblega kaj ruza ekspluatado, kiu viktimigas virinojn kaj infanojn.


Jen alia pruvo ke leĝoj nenion valoras ; nur per revolucia agado, la proletaro konkeras efektivajn rajtojn.


* * *


Oni eble rimarkis ke malgranda estas la nombro da organizitaj laboristoj, rilate landon havantan 6 000 000 da enloĝantoj kaj mezurantan 89 000 kvkm ; 90 000 organizitaj laboristoj estas malgranda parteto el la tutlanda popolo. Fakte, la propagando ne estas direktata tiel lerte kiel ende, sed, antaŭ ol definitive juĝi, oni devas konsideri, ke 75 procento el la landanoj estas analfabetoj, ( !) (malgraŭ la promesoj de niaj "demokrataj" regantoj, t. e. estingo de analfabeteco), kaj ke precipe en la norda landparto, kie la analfabeteco estas pli densa, la religio regas la popolan spiriton. Rimarkinde estas ke la portugala popolo ne estas tro religiema. Tion pruvas, ekzemple, la fakto ke kiam provincano iras en urbon, facile li forgesas ĉeesti religiservojn, dediĉante la tempon al iu alia distriĝo. La norda enloĝantaro konsistas precipe el terkulturistoj neniam elirintaj sian vilaĝon, nek lernintaj legarton, la ĉefaj kaŭzoj pro kiuj religio disvastiĝas.


En tiu regiono, la propagando estas malfacila pro la absoluta manko de necesaj kondiĉoj ; tamen, iom post iom, malgraŭ la minacoj de pastraĉoj pri postmortaj suferoj en la "infero’`, la ribelemo eniras ĉiujn angulojn kaj trafas ĉiujn cerbojn...


En la suda regiono, la analfabeteco estas malpli densa, sed, kompense, drinkemo kaj sportemo forlogas multajn laboristojn de iliaj organizaĵoj.


La drinkejoj plinombriĝas konstante, kaj, laŭ mia scio, neniu bankrotas .. .. Samtempe, kelkaj bibliotekoj, eĉ starigitaj de la laborista organizaĵo, fermiĝas pro manko de vizitantoj ! Doloriga vero !


La junularo, kies manko estas akre sentata en la klasorganizaĵoj, suferas je ĉiekonata "epidemio" futbalo. La sportkluboj, gvidataj de burĝuioj kaj subtenataj de proletoj, multobliĝas senĉese. Kiam okazas ludadoj, la sportkampoj tute pleniĝas el laboristoj, kiuj, krom elspezo de mono, tie forgesas la hejmajn mizerojn.


La futbalomanio estas tiel disvastiĝinta, ke ofte la stratoj estas utiligataj kiel sportkampoj. La buboj, senceremonie malatentante la preterpasantojn kaj la fenestrovitrojn, piedfrapas pilkojn faritajn el ĉifonoj aŭ paperoj.


Tio-ĉi neniel signifas ke mi estas kontraŭulo de sporto, de kompleta sporto, praktikala higiene kaj modere kaj ne konsistanta nur el la brutecaj ludoj futbalo kaj bokso, kiuj, anstataŭ korpplifortikiĝon, ofte alportas nekuraceblajn malsanojn kaj porĉiamajn kripliĝojn. Ankaŭ en la sporto estas necesa revolucio.


Lisbono dum aŭgusto de 1923a.


Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a.


El Sennacieca Revuo, novembro 1923, p. 7-8


[1] Vidi la oktobran n-on.

[2] La cititaj ciferoj estas proksimumaj, ĉar en Ĝ. K. L., pro diversaj kaŭzoj, la statistikaj servoj ne estas laŭdeve organizitaj. Ankaŭ estas tiu la kaŭzo, pro kiu mi ne citas pluajn ciferojn.

[3] Depostuloj (Red.)

[4] Nekontraŭdirebla (Red.)

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren