sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)


JPEG - 56.2 kb
Afiŝo ilustranta la proklamadon de la Respubliko


Oni ne eraras dirante ke la movado pure laborista, en Portugalio, komenciĝis en 1910. Ĝis tiam, la "Portugala Respublikana Partio" estis la bastiono kiu sintezis la tujajn aspirojn de preskaŭ tuta la laboristaro, grandparte al ĝi aliĝinta. Ties programo, pli radikala ol tiu de kelkaj el la alilandaj socialdemokrataj Partioj, estis vere antaŭenema, oni preskaŭ povas diri, revoluciema. En ĝi estis la 8-hora labortago, protektado al virinoj kaj neplenaĝuloj dum laborado, kaj, precipe, profunda reformo de la eduk- kaj instru- sistemoj, celante la forigon de la grandampleksa analfabeteco [1], donante tiel, al la popolo, la eblon konatiĝi kun ĉiuj aferoj ĝin interesantaj.


La paroladistoj, per flamaj paroladoj, promesis ĉion bonan por la proletaro. Kelkfoje oni kredus ke ne respublikano sed anarkiisto paroladis al la popolamasoj. La ribeloj, strikoj, revoluciaj agadoj kaj eĉ la detruado per bomboj estis konsilataj ĉiumomente, ĉu parole ĉu skribe. La nuna respublika prezidanto, la plej vigla el la tiamaj propagandistoj, oratoro kies paroladoj kapablis ensorĉigi la aŭdantajn popolamasojn, diris ke "...monstra strikego kaj duondekduo da fabrikoj kiuj disflugus aeren, estus efika rimedo..." kontraŭ la kapitalista ekspluatado, kaj ke "...la estonta respubliko jam havus palajn reflektojn de anarkio..." La kapitalista, aŭtoritata kaj religia ekspluatadoj estis tiel akrege kritikataj, la ŝtataj skandaloj estis tiel klare montrataj al la Popolo, ke ĉi-tiu iluziiĝis kaj firme kredis ke la respublikanoj estis ĝiaj plej bonaj defendantoj.


Tio malebligis la malvolviĝon de pure proletara movado, kapablanta senmaskigi ĉiujn friponojn apartenantajn al iu ajn politika partio. Do, nur post la stariĝo de la respubliko (5. 10. 1910), la laboristaro, konstatinte la suferitan trompon, seniluziiĝis kaj ekkomprenis ke ĝiaj rajtoj estas respektataj nur se ĝi trudas tiun respekton.


La luktsistemo kiu pli disvastiĝis estis la laŭsindikata. En 1908a aperis en la laboristaj malmultaj gazetoj la unuaj artikoloj pri sindikatismo, kiu estis varme defendata de agemaj revolucianoj, kiel la plej bona klasbatala organizaĵo. Tiam, la socialistoj direktis preskaŭ ĉiujn klasasociojn kaj la "Laboristan Federacion", tiaman centran organizaĵon.


Stariĝis la "Ekzekutiva Komitato Por la Unua Sindikata Kongreso", kiu efektiviĝis en 1909. Aperis ĉiutaga sindikatista gazeto "A Greve" (La Striko), kiu baldaŭ malaperis. La rolo de centra organizaĵo estis ludata de la "Ekzekutiva Komitato Por la Dua Sindikata Kongreso" kiu anstataŭis la "Laboristan Federacion" kaj penis pligrandigi la sindikatan organizaĵaron, sukcesinte starigi, en Lisbono kaj en kelkaj aliaj urboj "klasasocian Unuiĝon" ; ankaŭ ĝi publikigis ĉiusemajnan sindikatistan gazeton "0 Sindicalista" (La Sindikatisto) kies vivo estis sufiĉe longa kaj tre influis la proletaron, venigante en la sindikatojn multajn el la de la respublikanoj seniluziigitajn laboristojn.


En 1911 fondiĝis la "Casa Sindical" (Sindikata Domo), kie preskaŭ ĉiuj laboristaj sindikatoj havis sian sidejon. En Januaro 1912 okazis la unua manifestado per kiu la ribelema spirito de la laboristaro evidentiĝis. Pro konflikto estiĝinta inter la laboristoj kaj distriktestro de E’vora (suda urbo), okazis solidareca ĝenerala striko en Lisbono kaj en aliaj centraj kaj sudaj landurboj. Tiu-ĉi impona demonstrado estas la movado en kiu, ĝis hodiaŭ, la portugala popolo vidigis la plej rimarkindan interkonsenton. Laboristoj, ĉefe la batalgvidantoj, estis amase arestataj kaj dum kelkaj monatoj konservataj en militŝipoj ; la organizaĵoj estis atakataj kaj fermataj.


Dum proksimume unu jaro, la sindikatoj restis kvazaŭ mortintaj. En 1913, la "Sindikata Domo", restarigita, refoje proklamis ĝeneralan strikon por evidentigi sian rezistspiriton kaj protesti kontraŭ la antaŭaj persekutoj. Kiel la unua, ĉi-tiu striko finiĝis per fermo de la "Sindikata Domo", detruado de ĉio ekzistanta en la organizaĵoj kaj amasa arestado de laboristoj.


Evidentiĝis la anarkiisma ideo, kiel gvidilo de ĉi-tiuj gravaj ribeloj.


Poste kelkaj monatoj, ekreaperis, dise, en diversaj urblokoj, la sindikatoj detruitaj de la respublikanoj, antaŭaj defendantoj de la laboristaro. Same okazis rilate la gazeton "La Sindikatisto", kies publikigo estis ĉesigita pro la persekutoj.


En 1914, la Unua Nacia Laborista Kongreso starigis la "Nacian Laboristan Unuiĝon" (N.L. U.), kies unuaj gvidantoj apartenis al la socialista partio, ĉar la sindikatistoj estis la malplimulto.


Tamen, la sindikatisma ideo konstante ĝajnis adeptojn (plejparte anarkiistojn, kiuj decidis propagandi en la Sindikatoj), kio ebligis al la sindikatistoj baldaŭ tute preni sur sin la gvidadon de la Sindikataro. En du sindikataj konferencoj, okazintaj en 1917 (unu en Porto kaj alia en Lisbono, partoprenitaj, respektive, de la nordaj kaj sudaj sindikatoj), oni rezoluciis ke la Laborista Sindikata Organizaĵo estu vere klasbatala kaj alprenu la luktmetodon de senpera agado. Tiam, la portugala organizaĵo iris sur la aŭtentikan revolucian kampon.


La Dua Nacia Laborista Kongreso okazis en 1919 kaj decidis ŝanĝi la strukturon de la Sindikata organizaĵo. La „N. L. U." estis anstaŭata per la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro, (Ĝ. K. L.), hodiaŭ la plej potenca proletara organizaĵo. Ties presorgano estas "A Batalha" (La Batalo), ĉiutaga gazeto kiu ekaperis en Februaro 1919. Malgraŭ ĉiuj persekutoj kontraŭ ĝi faritaj kaj farataj, ĝi daŭras alporti ĉien la ribeleman spiriton. Ĉar ĝi laŭte diris la malnoblajn friponaĵojn, kiujn la "demokrataj" regantoj efektivigas ; ne malofte oni akuzas ties redaktistojn kaj la gvidantojn de la laboristaj organizaĵoj pri kontrakto kun la monarkianoj por renversi la respublikon ! Tamen, se la respubliko ankoraŭ regas, tion ĝi ŝuldas al la revoluciuloj, kiuj ne hezitis, kiam en 1919 la monarkianoj okazigis revolucion, preni pafilon kaj kontraŭbatali la malantaŭenemulojn. Hodiaŭ ili pentas la uzitan penon, ĉar la rekompenco estas . . . ofta aresto.


En Oktobro 1922, okazis la Tria Nacia Laborista Kongreso. En ĝi regis konfuzo kaj malkonsento, ĉar, interalie, temis pri aliĝo de la Ĝ. K. L. al iu Internacio. La du idefluoj : ŝtatista (komunista partio) kaj kontraŭŝtatista (anarki-sindikatista) vigle evidentiĝis tie. Kompreneble, la unua defendis la aliĝon al Moskva Internacio, kaj la dua al neniu el la tiam ekzistantaj Internacioj (Amsterdama kaj Moskva), aprobante la principojn defenditajn en konferenco, okazinta en Berlino por la kreo de nova Internacio akordiĝanta kun la liberemaj principoj sekvataj de la portugalia organizaĵo.


Ĉar la granda plimulto da kongresanoj konsistis el anarki-sindikatistoj, oni decidis atendi la fondiĝon de la nomita nova Internacio kaj poste definitive solvi tiun aferon.


La definitiva rezulto ne ankoraŭ estas konata, sed oni jam povas diri ke la aliĝo estos al Berlina Internacio. El la jam voĉdonintaj sindikatoj, ĉirkaŭ 150 voĉdonis por Berlino kaj nur 10 por Moskvo.


Bedaŭrinde, anstataŭ serena kaj lojala diskutado pri tiu kaj aliaj temoj, kiuj ege influas la proletajn interesojn, oni nur konstatas, je flanko de kelkiuj, sektemon kaj reciprokan insultadon. La principoj, kelkfoje, estas metataj flanken, kaj de kelkaj sin nomantaj revoluciuloj nur estas atentataj la personaj pasiaĉoj. Tio kompreneble ridigas la kapitalistojn ...


Sendube, tio estas konsekvenco de la nuntempa plej disvastigita krizo, nome, karaktera krizo. (Daŭrigota)


Lisbono, Aŭgusto 1923


Abilio Ribeiro (1504)


El Sennacieca Revuo, oktobro 1923, p13-14


[1] Rilatas al personoj ne scipovantaj nek skribi nek legi.

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren