Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 17an de majo 2012 . Ĝis nun estas 1302 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
puce 1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
puce 20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
puce Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla
puce DUMVIVA MEMBRECO
puce Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
puce Fetoraĉas !
puce Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
puce Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
puce Informeto
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Ni malhelpu detrui naturprotektatan parkon !
puce Novaj eldonoj de la kooperativo de SAT !

Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)

PETSKRIBO

Solidareco kun la greka rezistado

JPEG - 17.7 kb

La greka popolo estas en situacio de plenrajta defendo. Oni provas trudi al ĝi neelteneblajn politikojn de rigoreco. La sinsekvaj planoj ellaboritaj en Bruselo aŭ de la eŭropa Konsilantaro kaj prezentitaj laŭ pli malpli regulaj intertempoj kiel la sola rimedo por "savi" ĝin el la troŝuldiĝo kaj "savi" la eŭron ĉiufoje fiaskas. Ĉiam pli kaj pli submetante sin al la diktato de la financaj merkatoj, oni ne kuracas la malsanulon sed oni mortigas ĝin. Daŭrigo laŭ tiu vojo estas same senprudenta kaj danĝera.

Necesa estas vera plano de solidareco kun Grekio. Ĝi ankaŭ estas la sola savrimedo por la eŭro kaj la eŭropaj kunagantoj de Ateno. La Eŭropa centra banko (ECB) devas helpi reekigi la kreskon kaj la dungon en Grekio kaj ĉie alie, financante - je kvoto je kiu ĝi pruntodonas al bankoj, nome, je 1 % aŭ eĉ malpli - la ŝtatojn kaj iliajn publikajn servojn, tiel ebligante al ili eliri el sia dependeco de la financaj merkatoj kaj de iliaj uzuraj interezaj kvotoj.

Ĉie hodiaŭ la kresko reduktiĝas. Nova ekonomia krizo minacas la eŭran zonon. Demokratio estas piedpremata. Registaroj, kiel tiu de Ateno, ne estas voĉdone elektitaj sed estas nomumitaj. Burokrataj aeropagoj diktas sian leĝon al la voĉdone elektitaj asembleoj. Aŭtoritatismaj decidoj estas alprenitaj por perforti la popolajn rezistojn, kiuj ekstaras kontraŭ la dispremado je salajroj kaj sociaj protektoj.

JPEG - 21.4 kb

La eŭropa konstruo ne transvivos post tiu antaŭenforkuro. La popoloj batalantaj kontraŭ la rigoreco estas pravaj. Ili bezonas nian tutan solidarecon.

Ni subtenas la ideon antaŭmetitan de ekonomiistoj, de agantoj de la socia movado kaj de la maldekstraj fortoj en Francio kaj en Eŭropunio por ke, per la reaĉeto je valorpaperoj de publika ŝuldo ĉe ilia eldono ECB rekte financu la ŝtatojn kaj iliajn publikajn servojn. Tio estus la sola rimedo por rompi la instigilojn de la spekulacio kontraŭ la publikaj ŝuldoj.

La diversaj kunagantoj de la eŭra zono devas havi la eblecon uzi la povon de ECB krei monon por financi la niatempajn sociajn, ekologiajn, energiajn, sanecajn ktp. bezonojn. La Eŭropa fonduso de financa stabileco establita de Eŭropunio devas esti transformita en eŭropan fonduson de socia kaj ekologia disvolvo kaj esti dediĉita al tiu celado. La rekapitaligo de la bankoj aŭ ilia naciigo devas esti kondiĉita al apartiga politiko de la kredito je la servo de tiu celado.

Eŭropo estas ĉe vojkurbiĝo. Gi povas eliri el la krizo nur se ĝi emancipiĝas el la diktaturo de la financaj merkatoj kaj kapabligas sin al komunigita socia, demokrata kaj ekologia progresigo.

Nomo kaj antaŭnomo - Adreso - Subskribo - Retadreso :

(Petskribo resendota al : "L’Humanité, Pétition Solidarité Grèce",
164 rue Ambroise Croizat, FR 93528, Saint-Denis Cedex)

(El la franca gazeto "L’Humanité" de mardo 14-a de februaro 2012 esperantigis Pierre Lévy , levipesperanto ĉe yahoo.fr kiu laŭbezone resendos al la donita adreso la subskribojn senditajn al lia retadreso)

Reta fonto (franclingve) :
- http://www.humanite.fr/politique/gr...

Vidu ankaŭ (en esperanto) :
- http://www.ipernity.com/group/socia...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip