sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo (eseo)


JPEG - 27.5 kb


Filozofio ne estas reto disŝpinita en ebura turo. Hegel.


Busto de Spinoza, farita de prof. Wenckelbach en la ĝardeno de la Spinoza‑domo en RijnsburgEn la printempo de 1670 aperis la unua granda verko de Baruĥ d’Espinoza, internacie konata sub la nomo Spinoza. Ĝi estas La Teologia Politika Traktato, kaj la jaro 1970 donas al nia revuo indan okazon dediĉi artikolon al la persono kaj pensoj de tiu filozofo, kiu per la ĵus menciita verko skuis la tiaman ortodoksan pensomondon de judismo kaj de kalvinismo. La titolo de la libro jam indikas, ke Spinoza ne nur ŝvebis en metafizikaj sferoj, sed per la Politika Traktato staris firme sur la fundo de la realo. Per la Teologia Traktato li malkaŝis sin kiel la plej radikala biblio‑kritikisto de sia tempo. Liaj verkoj entute konsistigas gravan paŝon sur la ŝtuparo, kiu kondukas supren al la liberiĝo de la homa spirito. Se ni volas agi konsekvence al la supra eldiro de Hegel kaj kompreni kaj juĝi la filozofiajn konceptojn de Spinoza, ni unue devas kompili skizon pri la politika kaj socia klimato, en kiu li vivis kaj trovi la materian bazon de liaj pensoj en la ekonomio kaj politika pozicio de la Respubliko de la Sep Provincoj, internacie nomata la Holanda Respubliko. Li naskiĝis en 1632 en la juda kvartalo en Amsterdamo, kiam la trupoj de la Respubliko triumfe forpuŝis la hispanajn armeojn al Belgio kaj ĝi praktike estis libera de hispana tiraneco. Post legado de liaj pensoj ni eble atingos la konkludon, ke lia frua morto, 44‑jara, por nia mondo ankaŭ estis grava perdo, ĉar li ne nur anticipis sian tempon, sed ankaŭ nian.


Ni komencu do per la estiĝo kaj ekonomia kaj politika evoluo de la tiama Holanda Respubliko, kiu apud burĝa profitemo kaj senprincipa kapitalismo ankaŭ kreis la mistikan oran lumon de Rembrant kaj la klaran arĝentan lumon de Spinoza.


La socia kaj politika klimato de Spinoza


La normalaj argumentadoj pri kaŭzoj kaj sekvoj, do la strikta apliko de la determinismo, ne ŝajnas sufiĉaj por klarigi la surprizajn turnpunktojn en la historia rakontado. La homa spirito ne reagas al la okazoj kaj cirkonstancoj meĥanike kaj aŭtomate, kelkfoje ĝi ekiras iun surprizan novan vojon. Se la homo estus nur morta ludilo de la okazoj, tiam, kiel la germana historiisto Momsen diris, ni povus, returnante la paĝojn de historio-libro ekde la lasta paĝo, vidi la estonton. Tiam la elemento de surprizo kaj hazardo mankus en la historia procezo, kaj ĝia rakontado eble konsistus el seninteresaj, rigidaj mencioj, monotone devolvataj de roboto. Kelkfoje la homa spirito emas forlasi la plattretitajn vojojn kaj volas iri kien ĝi ŝatas iri, renversante la profetitan ordon kaj evoluon. Klare rekoneblaj surprizaj turnpunktoj estas la Renesanco, la Reformacio, la Franca Revolucio kaj la Rusa Revolucio. Same suprize kaj mirige, kiel stranga birdo, levis sin la Holanda Respubliko salte kontraŭ la preskribita evoluo kaj organizado al ŝtato kun absoluta monarko, necesa por superi kaj ordigi la ekonomian malordon de la Mez-Epokoj. Malgranda popolo malobeis sian reĝon, donitan de dio kaj fondis respublikon, por tiu tempo danĝera vorto por la aliaj monarkoj de Eŭropo. Ĝi renversis la tiamajn ekonomiajn kaj politikajn leĝojn kaj teoriojn kaj regis sin mem per urbodelegitoj, La Ĝeneral‑Ŝtatoj, sen burokrataro, sen la ordonoj kaj malpermesoj de iu ŝtatestro.


Se oni konsideras la jarnombrojn, oni konstatas kun miro, kiom rapide tiu nova respubliko, kun apenaŭ 2 milionoj da loĝantoj, evoluis al la plej granda komerca kaj kolonia potenco de Eŭropo. En 1574 ĝi ankoraŭ estis mizera preme atakata marĉo sen espero, kaj en 1604 ĝi atakis Hispanion mem per ŝipoj, en 1606 Vilhelmo Jansen surteriĝis en Aŭstralio kaj en 1625 holandaj komercistoj aĉetis la insulon Menheten kaj fondis Novan Amsterdamon, la bazon de la posta Novjorko.


En la fikonata malliberejo The Tower (Turo), en Londono, Sir Walter Raleigh (se valte rali) pasigis sian limakirantan tempon, kompilante dokumenton por sia aminda reĝo, Jakobo I‑a. Li prikalkulis kaj taksis la potencon de la Holanda Respubliko. Laŭ li ĝi posedis la duonon de la tuta eŭropa komercŝiparo, ĉirkaŭ 5000 ŝipoj, kaj li rimarkis, ke la holandanoj konstruis 1000 novajn ŝipojn jare. Ili transportis varojn de unu lando al alia, aĉetis samtempe krudmaterialojn en iu lando, preparis kaj prilaboris ilin kaj poste revendis la prilaboritajn materialojn al la lando, de kie la materialo originis. Ili ekz. aĉetis la lanon de Anglio, prilaboris kaj farbis ĝin en Harlemo kaj Lejdeno kaj reportis ĝin por vendo al Anglio denove. Praktike la holandanoj estis la liverantoj de Eŭropo, ili eĉ liveris produktojn kaj krudmaterialojn al Filipo II‑a de Hispanio, varojn, kiujn tiu reĝo urĝe bezonis kaj mem ne povis akiri.


La tuta industrio, estis subordigita al la komerco‑kapitalo. Preskaŭ la duono de la loĝantaro, 800.000 el 2 milionoj, loĝis en urboj. La kamparanoj formis malplimulton, por Eŭropo escepta stato. La respubliko havis pli da urboj kun 20.000 ĝis 40.000 loĝantoj ol Francio kaj Anglio. Se ni volas serĉi al rilatoj inter ekonomiaj, sociaj kaj politikaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj kaj filozofio kaj religiaj konceptoj, ni pli detale priskribu la internajn sociajn rilatojn de la Holanda Respubliko.


La klaso‑rilatoj en la Holanda Respubliko


La respubliko naskiĝis el la provoko de la absoluta kaj kruela tiraneco de la hispana reĝo kaj de la hispanaj armeoj. Anglio, Francio, multaj germanaj princoj kaj la akvo ludis en tiu granda lukto helpan rolon. Ekonomie ĝi evoluis al internacia komerc‑kapitalismo kun, por tiu tempo, tre modernaj trajtoj. La regantaj komercistoj kaj ilia ekonomika reg‑aparato kontraŭis la gildojn de manlaboristoj, restintaj el la mez‑epoka ekonomio. Ili havis komerco‑politikon, kiu provis altiri neorganizitajn liberajn proletariojn, precipe el Germanio, kaj judajn rifuĝintojn el multaj landoj, precipe el Hispanio. Neante la postulojn de la gildoj, ili kolektis amasojn da senlaboraj proletarioj, kiuj estis pli funde ekspluateblaj. Rigardate tiel, la respubliko estis en la tiama Eǔropo moderna, sed ĝia konstruo kaj ŝtatorganizo havis konservativajn elementojn. Ĝi vere estis malsolida kaj malsolidara kolekto de memstaraj urboj, iu facile ŝancelebla federacio de provincoj kaj urboj, ĉiuj memstare kun propraj leĝoj kaj impostoj. En la urboj sin trovis diversaj klasoj, etburĝoj, mezburĝoj kaj la altburĝoj, la riĉaj komercistoj. Apud ili svarmis iu nedifinebla proleta amaso, el kiu la manlaboristoj formis la konscian kaj organizitan parton.


La riĉuloj posedis la monon, la ŝipojn kaj la fabrikojn, la etburĝoj estis ĝenerale etmastroj, etbutikistoj kaj etkomercistoj. La aktivaj komercistoj evoluis al la reganta klaso, ricevis la nomon : regentoj. La amaso de etburĝoj, manlaboristoj kaj la mizere malriĉaj proletoj malamis ilin, kaj siavice la regentoj rigardis aroge malsupren sur la popolon, por kiu ili inventis iun nomon, kiu indikis klare socian malestimon, “la griza amaso", en la nederlanda lingvo ,grauw" (graŭ). En Anglio la anglaj regentoj inventis iun similan terminon, por esprimi sian klasmalamon, nome la vorton “mob".


La klaso‑kvereloj vualis sin per religiaj doktrinoj kaj per teologiaj formuloj. La predikistoj disputis kaj diskutis pri la doktrino de la antaŭdestino. La striktaj kalvinistoj, ĝenerale la etburĝoj, kredis fanatike en la dio de Kalvin, kiu tute arbitre kondamnis de sia alta neatingebla seĝo la homojn al la ĉielo aŭ al la infero. Ili nomis sin la precizuloj. La regentoj, kiuj kiel komercistoj havis pli larĝan rigardon, ne estis kontentaj pri la malrida dio de Kalvin, ĉar laŭ la kredo diligento kaj virto ne helpis ŝanĝi la decidon de dio. Ili inklinis agnoski pli liberajn konceptojn en la religio. La merkato estas renkontejo de multaj malsamaj kredoj, konvinkoj, opinioj, religioj kaj mondkonceptoj. Ankaŭ la grekoj dankis al la komerco kaj kontakto kun aliaj popoloj sian viglan kaj tolereman spiriton. La regentoj postulis ekonomian, socian kaj religian liberon, ili ne emis interŝanĝi la ĵus forskuitan tiranecon de Hispanio por la nova tiraneco de Kalvin, establita en Ĝenevo. Ili ne emis kredi en la antaŭdestinita sorto de la homo ; tio paralizis ilin en la kreo de granda kolonia imperio kaj malkovro de novaj landoj kaj ebloj. En la religio ili nomis sin elastuloj kaj libertinoj.


La fundo de tiu klasbatalo en la respubliko estis socia kaj politika. Unue temis pri la potenco en la ŝtato. La striktaj kalvinistoj, kiuj ĉiuj estis malriĉaj kaj dependaj de la potenco de la regentoj, kompreneble havis pro tio demokratajn postulojn pri pli da decidrajto. Krome estis ilia idealo la teokrata ŝtato, la kalvinista eklezio havu la rajton kaj potencon aprobi aŭ malaprobi ĉiun decidon de la ŝtato, de la regentoj. La regentoj forte kontraŭis tiujn demokratajn postulojn, ili, kiuj riskis sian kapitalon en grandaj entreprenoj, ne emis fordoni la potencon, ili preferis regi per malmultaj, per oligarkio.


Unu kontraŭ la alia do staris, du malsamaj konceptoj pri ekonomio, pri la ŝtato, pri sociaj konceptoj kaj vivmanieroj, kiuj en la konscio de la tiamaj batalantoj, trovis respegulon en religiaj imagoj kaj kredoj. La kalvinistaj dio, ĉielo kaj infero kaŝis sin en la socia kaj politika realo.


En la strikta kalvinismo estis restoj kaj elementoj el la mezepokaj sociaj kaj ekonomiaj konceptoj. Kalvin predikis vivi simple, diligente labori, esti ŝparemaj, ne havi lukson, ne iĝi riĉaj, ne ekspansiigi sian kapitalon, iom el la asketismo de Kalvin mem. Unuvorte, li konsilis resti modesta etsociano, io, kio estis tute kontraŭa al la sociaj kaj ekonomiaj idealoj de la aktivaj komercistoj.


Oni ne imagu, ke la striktaj kalvinistoj, la etburĝoj sentis sin malfeliĉaj per tiu kredo aŭ paralizitaj en sia socia kaj politika agado. La sekreto de ilia fanatika agado estis kaŝita en la kredo de la antaŭdestino. Ili sentis sin ĉiuj antaŭdestinitaj al granda tasko : detrui la katolikismon kaj la hispanan subpremadon el la malaltaj landoj kaj fondi alian dian regnon. Tiuj fanatikaj kredanoj kreis la spinon, la spiritan kernon, kiu donis la obstinon, per kiu ili rezistis la hispanajn trupojn dum la sieĝoj de la urboj, kaj la kredon en la fina venko. Krome ili ĉiuj imagis esti elektitaj de dio por feliĉo kaj ne por la infero.


Okazis du grandaj eksplodoj de klasbataloj, en 1619 kaj 1672. Tri gvidantoj de la regentoj perdis la vivon pro tio, la etburĝoj tielnomataj venkis, sed praktike kaj principe nenio ŝanĝiĝis. Oni nur ŝanĝis personojn kaj salajrojn en kelkaj oficoj. Oni ne povis ŝanĝi multe, ĉar la tuta respubliko dependis de la kapitalo kaj de la regentoj de la urboj en la provinco Holando. Ili konservis siajn pozicioin kaj restis regantoj. La etburĝoj ĉiam atendis ion de surtronigo de iuj membroj de la Oranĝa familio, sed ili ne estis interesataj en demokrataj postuloj de la amaso de etburĝoj, ilin nur interesis strebado al la monarkio. Oni sentis bezonon en la respubliko, ne pri iu nova reko aŭ monarko, sed pri iu ĉefa centra gvidanto por fortigi la unuecon de la malsolida federacio, Oni volis akcepti anstataŭanton kaj en la nederlanda lingvo oni trovis la titolon ,,stadhouder" (stathauder), kiu vorto signifas anstataŭanton. Malgraŭ gajna potenco absoluta de tiuj princoj de Oranĝo, ili estis pli aŭ malpli kaptitoj de la regentoj, kiuj zorgis pri ilia salajro.


Inter 1600 kaj 1650 la komerca burĝaro dividis sin en du partojn : la aktivaj komercistoj kaj fabrikistoj kaj regantaj familioj, kiuj formis la ŝtaton, vivantaj per rentoj, dividendoj kaj per enspezoj el aĉetitaj farmkampoj. La lastaj praktike regis la urbojn, metis sin mem en oficojn, kaj enoficigis familianojn, aǔ por uzi la terminologion de Spinoza : estis kaǔzo de si mem.


La plej alta reganta korpo estis la delegitaro en Hago, la Ĝeneral‑Ŝtatoj, sed la 19 delegitoj kun 7 voĉoj, por ĉiu provinco unu, ne estis liberaj en siaj voĉdonado kaj decidoj. Nenio okazis sen aprobo kaj permeso de la urboj.


La aktivaj komercistoj kaj fabrikistoj evoluis al kruelaj kaj radikalaj ekspluatantoj. La Holanda Respubliko iĝis la plej kapitalriĉa lando kun la plej malaltaj salajroj. La regantoj forprenis parton el la salajroj por poste agi kiel bonfaranto en kazo de senlaboreco. Ili aranĝis publikajn fondusojn. Ekzemple la francaj maristoj, kiuj vivis en absoluta monarkio, havis pli altajn pagojn ol la holandaj maristoj, kiuj riskis vivon kaj sanon por kapti la trezorojn de la mondo kaj batali kontraŭ la malamikoj.


Per la publikaj fondusoj la regentoj tenis la proletaron bridita. En tempoj de krizo la elspezoj en Lejdeno kaj Amsterdamo estis grandegaj.


Por ekonomiaj kaj sociaj analizoj de la respubliko oni trovas pli da eksterlandaj ol da naciaj fontoj. La plej grava estas la analizo de la tiama angla ambasadoro, Sir William Temple, kiu publikigis sian : Observoj pri la Holanda Respubliko. Li distingas jenajn klasojn : 1) kamparanoj, produktantaj legomojn, karotojn, laktaĵojn. 2) maristoj, 3) la aktivaj komercistoj, 4) manlaboristoj, 5) rentvivantoj aŭ regentoj, 6) nobeloj kaj oficiroj.


Ekzistas tabelo de holanda komercisto, de la Korto (van Hove), kiu analizas la loĝantaron laŭ la okupoj. En 1650 li taksis la nombron de loĝantoj je 2.400.000. Per fiŝkaptado vivis 15%, per eksporto 27%, per agrikulturo 8%, per komerco kaj eksterlandaj varoj 11%, per butikoj 27% kaj la oficistoj ampleksis 8%.


Sir William Temple ankaŭ provas klarigi la sukceson de la respubliko, kiu vekis la ĵaluzon de Francio kaj Anglio, kaj mencias faktorojn, kiaj ventmueliloj, kiuj etkoste funkciis por ŝipkonstruado. Li pli emfazas eksterajn faktorojn ol la internajn faktorojn de la homoj. Li skribis :


“Ilia sukceso ne estis hazarda aŭ pasa. Ĝi rezultis el granda koincido de cirkonstancoj, longa tempo‑daŭro, la forto de ordo kaj reguleco, kiuj nenie en la mondo tiel oportune koincidis kaj eble neniam plu iam koincidos."


Laŭ li la holandanoj ne havis la anglan sagacon kaj prudenton. Plue, li akre observas la politikan sistemon en la respubliko.


“La demokrata, libera respubliko estas falsa imago de la naciismo. Kvankam la holandanoj konservis la nomon de libera popolo, ili tamen perdis la fruktojn de tiu libero. Sub la flago de Oranĝo la kalvinistaj etburĝoj batalis ne nur por libera, demokrata eklezio, sed ankaŭ por aŭtonomio en la ŝtato, kontraŭ la regantoj. Ili havis ŝancon venki, sed la membroj el la Oranĝo-dinastio strebis al la monarkio. Vilhelmo III‑a ne estis pli demokrata ol la regentoj, sed li eluzis la malkontenton de komercistoj, oficiroj, nobeloj, kamparanoj, de ĉiuj, kiuj estis ekskluditaj de potenco."


La holanda burĝaro regis per diktaturo, per bonfarado kaj multfoje per teruraj punoj. Se Sir William Temple neas saĝon kaj prudenton al ki, lia reĝino, Elizabeta I‑a, kiu komence mokis la respublikon, kiu volis regi sen monarko, sen burokrataro, kie nur burĝoj regis, poste tute ŝanĝis sian opinion kaj sporthoneste kaj malkaŝe diris, kelkajn jarojn antaŭ sia morto, al la holanda ambasadoro :


“Tiu sagace elpensita rego‑formo estas tiom plena de bona ordo kaj reg‑prudento, ke ĝi en sia saĝo superas la inteligenton de ĉiuj reĝoj kaj potenculoj. Ni, reĝoj, ĉiuj povas lerni de la Ĝeneral‑Ŝtatoj de la Holanda Respubliko."


Se oni konsideras la klarigon de Sir William Temple pri la koincidoj, oni rajtas demandi, ĉu la spirito, la liberamo, la demokrataj postuloj de la kalvinistoj, la liberaj tradicioj inter la kamparanoj, ne estis grava faktoro dum la batalo kontraŭ Hispanio. Oni rajtas aserti, ke la regado de la respubliko, la saĝa delegitaro, ankaŭ enhavis la saĝon de Erasmo, kies spirita eĥo restis resonanta en la malaltaj landoj. Ĝi restis en la strebado de Vilhelmo la Silentema, kiu provis kunigi regentojn, kalvinistojn kaj katolikojn. La tipaĵoj de la Erasma spirito estis : kredo en la racio, modero, toleremo, liberpensado, komplezemo kaj gastamo, malamo al perforto kaj perforta diktaturo de unu monarko. Se tiu saĝo helpis krei la respublikon, la respubliko mem kreis la saĝon de Spinoza.


La vivo de Spinoza


La patro de Spinoza estis fuĝinta judo el Portugalio, kiu eble hejmigis sin en Amsterdamo en 1620, kiel etkomercisto en tapiŝoj kaj aliaj teksaĵoj. Li ekloĝis apud kanalo en la juda kvartalo, en la najbareco de la domo de Rembrandt. Tie en 1632 Baruĥ naskiĝis. Piedpaŝe sekvi la vivovojon de Spinoza ne eblas, ĉar mankas faktoj kaj dokumentoj. Li certe frekventis la judan lernejon kaj poste iĝis komercisto, verŝajne en diamantoj, sed certe ne forgesis studi. Iu katolika instruisto, van den Enden, gvidis por tiu tempo tre modernan lernejon, verŝajne la unuan reallernejon, mezgradan lernejon en Eŭropo. Kvankam van den Enden estis eksjezuito, li instruis pri matematiko kaj naturscienco kaj tie certe Spinoza lernis pri la franca filozofo Descartes (Kartezio). Dum la judaj teologiaj lecionoj apud la juda elementa lernejo Spinoza certe faris tre malfacilajn, la ortodoksan judan kredon kritikantajn demandojn. Poste oni kulpigis lin, ke li ne plu vivas laǔ la judaj leĝoj kaj konceptoj, ke li devias de la kredo de la prapatroj. Iun tagon, dum foresto de Spinoza, la 27‑an de julio 1656, la juda komuno de Amsterdamo ekskomunikis Spinozan kaj per teruraj tekstoj malbenis lin. Tiu okazo estis des pli tragedia, ĉar unu jaron poste la Ĝeneral-Ŝtatoj en Hago donis la civilrajtojn al ĉiu juda loĝanto en la respubliko. La estraro de la juda komuno antaŭe provis persvadi la 24‑jaran Spinozan, almenaŭ por la ekstera mondo, honori la judajn kutimojn, interŝanĝe por pago de jarsumo, kaj la 5‑an de decembro 1655 Spinoza promesis tiun monan subtenon.


La bombofalo de la ekskomuniko kaj de la malbeno radikale ŝanĝis la vivon kaj konceptojn de Spinoza. Li ne plu sentis sin judo, sed pli holandano. Komerci plu ne eblis. Liaj komercaj agoj estas nur pruvitaj per unu dokumento. Oni trovis komercleteron pri pago de guldo, subskribita per “sinjoro Bento Despinoza". Oni komparis ĝin kun la subskriboj sub leteroj kaj montriĝis, ke la filozofo subskribis tiun dokumenton. Post la malbeno li ŝanĝis sian baptonomon Baruĥ en Benedikto (la benito).


Nun la vivovojo de Spinoza perdiĝis en nebuloj. Kiel li vivtenis sin, oni ne scias. Rondiras legendoj pri ekzilo de la Amsterdama magistrato, pri atako al li de iu fanatikulo, sed kiel ajn, Spinoza loĝis certan tempon ekster Amsterdamo, kaj ni retrovas lin en 1660 en Rijnsburg apud Lejdeno, kie regule liberpensema sekto kunvenis.


La Spinoza‑domo vidata de ekstereLa domo, kiun vi vidas en la foto, servas nun kiel Spinoza‑Muzeo. En tiu domo Spinoza verkis grandan parton de sia Etiko. Li ankaŭ kompilis verkon pri Descartes, kiu aperis en 1664. En 1663 li translokiĝis al Voorburg, apud Hago, kie li finis Etikon kaj la Teologian Politikan Traktaton. Li vivtenis sin per polurado de lensoj, kio verŝajne gravigis lian malsanon, la tuberkulozon, malsano, kiu ankaŭ ludis draman rolon en la familia vivo de Rembrandt. En politikaj diskutoj en Voorburg kaj poste en Hago li partoprenis en skizoj pri ideala ŝtato, en kiuj li defendis la liberon de filozofio, la toleremon, kontraŭ la ideala ŝtato de la striktaj kalvinistoj, la teokrata ŝtato kun oficiala ŝtatreligio.

JPEG - 14.9 kb
Muzeo‑ĉambro kaj antaŭa laborĉambro de Spinoza en la Spinoza‑domo en Rijnsburg


En 1669 li translokiĝis al Hago. Certe li konatiĝis aŭ amikiĝis kun la fratoj de Wit, la politikaj gvidantoj de la regentoj kaj de la ŝtatpartio, kontraŭe al la Oranĝo‑partio, kiu volis retronigi iun Oranĝo‑familianon kiel stathaǔderon. En 1672 oni kruele murdis la fratojn de Wit, kiu okazo certe ŝokis Spinozan ĝis la koro. Post tiu murdo kaj pro la danĝera situo de la respubliko, atakata de Francio kaj Anglio, la striktaj kalvinistoj kun Vilhelmo III‑a havis la potencon. Dum la fratoj de Wit protektis Spinozan kaj ebligis la eldonon de la Teologia Politika Traktato la Kortumo de Holando malpermesis pluan presigon kaj eldonadon ĝian en 1674. En la printempo de 1673 Spinoza ricevis inviton iĝi lektoro en la universitato de Heidelbergo, sed li rifuzis. En la sama jaro Spinoza faris misteran vojaĝon al la francaj trupoj apud Utreĥto. La ĉefkomandanto, la princo de Kondé, invitis lin. Post lia returniĝo en Hagon oni akuzis lin pri spionado kaj helpo al katolika malamiko, kiu volis konkeri reformitan landon. Li defendis sin per tre interesa libreto : La religio de la holandanoj (Kolonjo 1673). Li defendas en ĝi, ke la Holanda Respubliko tute ne estas reformita, ĉar en ĝi ĉiuj religioj estas permesataj. Kiam la amaso volis ataki lian loĝejon en Hago, li diris :


“Mi estas senkulpa. Mi estas sincera respublikano. Multaj altaj aŭtoritatuloj sciis, ke mi iris tien ne por spioni, sed por paroli kun franca filozofo.”


Spinoza ne vivis tiun solecan vivon, kiel oni ĝenerale kredas. Spinoza havis kontakton kun altaj oficistoj, sed ankaŭ havis amikojn en ĉiuj tavoloj de la socio. Snobismo estis fremda al li. Li mortis la 21‑an de februaro 1677, kun sia lasta verko : Politika Traktato, nefinita. Multaj gravuloj akompanis la ĉerkon. Simpla monumento, ankaŭ konstruita helpe de izraelida mono, indikas la lokon, kien oni transportis liajn restojn. Malgraŭ oficiala malpermeso liaj verkoj regule reaperis kaj iu amiko eldonigis en 1677 la kompletan verkaron. Loko kaj presisto ne estis menciitaj. Samtempe eldoniĝis nederlandlingva traduko. Liaj verkoj konsistas el : Filozofa Principo de René Descartes, Pensoj Metafizikaj, Traktato pri la Ĉielarko, Mallonga Traktato pri Dio, la Homo kaj Lia Prospero, Teologia Politika Traktato, Traktato pri la Plibonigo de la Intelekto, Etiko, Politika Traktato, Leteroj. Lia frua morto estis grava perdo por la spirita kaj politika evoluo kaj progreso de nia mondo.


La mondkoncepto de Spinoza


Okaze de memorigo pri la mort‑jaro de Spinoza antaŭ 250 jaroj oni organizis en Hago en 1927 kongreson, en kiu ĉiuj burĝe edukitaj kleruloj postulis Spinozan por sia propra religia koncepto, anigis lin je diversaj religiaj tendencoj. Oni laŭdis lin, kiu dum sia vivo estis akuzata de ateismo, kiel pian religianon. Verdire, Sp. uzas tra siaj verkoj daŭre la vorton “dio” kaj konsideras kiel altan virton “ami dion”. Por supraĵa leganto de Sp. la parolintoj en la kongreso en Hago do pravis. Sed ni pli proksime rigardu la dion de Sp., se eblas, sen religiaj okulvitroj kaj sen la moderna mondkoncepto de nia jarcento.


Oni bone atentu, ke en la tempo de Sp, oni ĝenerale rigardis la mondon, la naturon kaj la popolojn kiel ion absolutan, ion senmovan kaj senŝanĝan. La tiama scienco ne vidis evoluon kaj evolucion, ne estiĝon kaj disvolviĝon de vivo, homo kaj naturo. Nur kelkaj homoj havis iun supozon pri evolucio. La sagaca Sir Walter Raleigh rimarkis, ke la samspecaj plantoj en Anglio kaj en Ameriko montris diferencojn en floroj, kresko kaj folioj pro la adaptiĝo al aliaj klimataj cirkonstancoj kaj ekzisto‑ebloj. La dua, tre surprize, estis la pentristo Rembrandt. Li faris akvaforton pri Adamo kaj Eva, kaj li prezentas ilin kiel bestecajn, simisimilajn naturhomojn, tute kontraŭ la tiamaj tradicioj kaj religiaj imagoj pri la unuaj homoj. Rembrandt posedis iun senton, iun supozon, ke la homo trairis iun procezon de evoluo, de primitiva naturstato al pli bela kaj pli inteligenta estulo. Eble Rembrandt atingis tiun koncepton per intuicio, unu el la fontoj de scio kaj kono, agnoskata de Spinoza ; des pli rimarkinda aperas tiu bildo de la pentristo al ni, ĉar li estiĝis 200 jarojn antaŭ Darvin. Sed la vidoj de Raleigh kaj Rembrant estis esceptaj. Provante kompreni la filozofion de Sp. sur la sekvantaj paĝoj, ni konsideru ĝin per konceptoj pri eterno, senfineco kaj absoluteco.


Se la legontoj de la verkoj de Sp. eble havas senton de timo kaj spitiĝo pro la matematika kaj geometrieca maniero de rezonado kaj pruvo, ili per daŭrigo kaj per iom da persistemo estos plene rekompencataj, same kiel okazis al la judgermana poeto kaj prozisto Heine, kiu dum la legado entuziasme diris : “La matematika formo donas al Sp. iun krudan eksteron. Sed ĝi estas kruda ŝelo de suka frukto : la kerno estas des pli ĝojiga. Legante Sp. oni kvazaŭ image vidas la naturon en ĝia plej profunde viva kvieto. Arbaro de ĉielaltaj pensoj, kies florportaj suproj moviĝas kiel ondoj, dum la neskueblaj trunkoj radikas en la tero. Vivas en la skriboj de Sp. iu spiro, iu zefiro, neklarigebla. La ventoblovoj de la estonto karesas vin". Tiun reagon de Heine ni eble pli bone komprenas, memorante la fakton, ke Germanio tiutempe sufokiĝis sub la dikaj libroj de la germanaj filozofoj, plenigitaj de nebulaj frazoj.


La filozofo, kiu rekte kaj plej forte influis Sp. estis certe Renato Descartes. Ambaŭ filozofoj provis analizi la mondon per la racionalismo. Descartes koliziis kun la barilo : dio kaj la mondo. Por li ekzistis tri substancoj : dio, penso kaj amplekso (korpiĝo). Sp. ekvojis, agnoskante la unuecon de la universo-substanco, superante la dualismon de Descartes, tiun de materio kaj spirito. La termino “substanco” eble estas erariga por multaj kaj certe por supraĵaj materialistoj, kiuj volas kompreni per tiu vorto “materio, ŝtofo". Feliĉe ankaŭ nia “Plena Vortaro" helpas nin, eĉ uzante la terminologion de Sp. : “Tio, kio ekzistas per si mem kaj estas kaŭzo de si mem". La vorto “substanco" vere signifas “la substara", kio kaŝas sin sub la aferoj kaj fenomenoj kaj restas nevidebla fundo kaj fonto. En Sp. vi povas koncepti ĝin per la eterna ordo de la aferoj, de ĉio, per la eterna fundo de realo kaj de universo, el kiu ĉiuj nedaŭraj formoj kaj fenomenoj, homoj, plantoj, bestoj originas, individuaj kaj mortdestinitaj. Tiun fundon, tiun eternan substancon Sp. nomas dio. Multfoje li skribas : dio aŭ la naturo.


Li konceptas en la naturo du principojn. Unue li konceptas la naturon kiel aktivan procezon aŭ principon, eble la sama kiel la “élan vital" de Bergson ; due li trovas en la naturo la pasivan parton, la kreitan naturon kun miriadoj da mortdevaj formoj. En letero li klarigas, kiel li absolute devias radikale de la oficiala kredo de la kristanismo :


“Mi havas koncepton pri dio kaj naturo, tute devian de la kristanoj, ĉar mi opinias, ke dio estas interna kaŭzo kaj ne la ekstera kaŭzo de ĉiuj aferoj. Mi diras : Ĉio estas en dio, ĉio moviĝas kaj vivas en dio. Kaj tion mi asertas kun la apostolo Paŭlo kaj eble kun ĉiuj filozofoj de la antikva mondo, kvankarn en alia maniero ol ili. Tamen oni eraras, se oni kredas, ke mi klopodas pruvi, ke dio kaj la materia naturo estas unu".


En la Teologia Politika Traktato li skribas :


“La universalaj leĝoj de la naturo kaj la eternaj ordigoj kaj ordonoj de dio estas unu sama afero. En la senfina naturo de dio venas ĉiuj aferoj pro la sama neceso kaj en la sama maniero, kiel el la naturo de la triangulo eterne la karaktero venas, ke la sumo de la tri anguloj sumas al du rektaj anguloj".


Ni do sekvu la rezonadon de Sp., agnoskante kun li la dian substancon kiel la kaŭzon kaj fundon de ĉiuj aferoj.


La dia substanco, kiel senfina kaj eterna fundo, havas senfinan nombron da atributoj, t.e. esensaj karakteraĵoj, el kiu ni, la homoj, per nia spirito kaj intelekto nur povas koniĝi kun du : amplekso kaj penso. Per amplekso oni komprenu la ideon de korpiĝo, de materio. Kun granda intelekto kaj por tiu tempo tute nova kaj skua por la tiamaj dogmaj katolikoj kaj kalvinistoj Sp. provas difini la rilatojn inter materio kaj spirito. Sp. tute klare diras :


“La spirito kaj la korpo estas unu sola afero. La homa spirito estas ligita al la korpo".


La atributo de “amplekso" kiel atributo de dio kaǔzis al Sp. multe da kritiko flanke de la ortodoksaj kristanoj. Oni riproĉis al li, ke li konceptis dion kun iu korpa materio, kvazaŭ dio estas identa kun la videbla naturo. Sp. respondis :


“La amplekso de dio ne estas io korpa, kiu povas suferi, ĉar dio estas nevidebla, senlima kaj senmanka".


Tiu kritiko de la dogmaj kristanoj estas iom strange nekonsekvenca, ĉar ĝuste ili prezentas kaj imagas dion kiel iun estulon kun korpo kaj animo, kiu iun tagon dum horo de enuo kreis la neperfektan teron kun mankhavaj homoj, daŭre forlogataj al bestaĵoj de la diablo.


El kio dio kreis la mondon, ili ne povas diri. Sed por Sp. dio estas tute nepersona, unu kaj unika. Tiu koncepto ne estas tute originala, ĉar Tomas Morus, la amiko de Erasmo, jam posedis ĝin kaj ankaŭ la stoikuloj.


Sed la unueco de korpo kaj penso estis tre kuraĝa kaj riska penso en tiu tempo. Por Sp. la senfina amplekso kaj la senfina penso estas la sama substanco, komprenate de el du malsamaj atributoj. Por Sp. la materia kaj la spirita procezoj estas du diversaj procezoj, sed efikantaj paralele unu apud la alia. Oni povus kompari ilin kun du montrilcirkloj de unu horloĝo.


Krom la eterna substanco Sp. ankaŭ agnoskas kaj konstatas la nedaŭran ekziston kaj vivon de multaj nedaŭraj fenomenoj kaj individuoj en la naturo, Li nomas ilin “modi", t.e. hazardaj, mortdevaj formoj. La homa korpo de iu estas “modo", esprimo de la dia amplekso, kaj la homa animo de iu estas “modo", esprimo de la dia penso. La atributo de amplekso konigas sin per moviĝo kaj nemoviĝo kaj la atributo penso per intelekto kaj volo. Penson oni pli ĝuste povus traduki per “konscio". La homa animo estas parto de la senfina prudento de dio. Dio ne estas ekster la mondo, sed estas la interna fundo de la mondo, ankaŭ de la homo. Por Sp. ĉiuj konkludoj estas pensnecesaj. Nia racio kaj nia intelekto simple ne lasas al ni aliajn konkludojn. Por Sp. ne ekzistas inter dio kaj la homo iu rilato de Mi kaj Vi.


Tiuj diopruvoj nuntempe nur taŭgas por la Logiko kaj la Matematiko, du sciencoj, kiuj moviĝas en eblaj, absolutaj mondoj. Ili estas sendependaj de spertoj kaj faktoj kaj pruvas nenion por la evoluanta realo. Tamen la filozofoj indikas principojn kaj trovas principojn aplikindajn por la moderna scienco. En sia Etiko Sp skribis :


“La materio estas ĉie la sama kaj oni ne povas distingi partojn en ĝi, escepte, se ni volas vidi certajn nedaŭrajn ekzistoformojn kaj ne la esencon. Ni ekz. rigardas akvon, kiel ĝi ekzistas kiel akvo, kiel divideblan kaj ĝiajn partojn disigeblajn, sed ne kiel korpan substancon. Per tia koncepto akvo ne estas dividebla. Plue akvo kiel akvo estiĝas, detruiĝas kaj dissolviĝas, dura ĝi kiel substanco ne estiĝis, nek detruiĝas. La substanco per si mem ne estas dividebla, nek ĝi konsistas el partoj. Same validas por la atributo la penso de dio, ĉar ankaŭ ĝi estas eterna atributo de la eterna dia substanco".


Do materio kaj penso estas laŭ Sp. eternaj kaj nedetrueblaj. Kelkaj marksanoj kaj materialistoj provas envicigi Sp. en sia sistemo. La diferenco klariĝas tuj, se oni konsideras la koncepton de la filozofaj materialistoj Vogt kaj Moleŝot, kiuj diras, ke materio kaj spirito estas esence la sama afero. Spirito estas la materio en certa stato. Tiu teorio neniun plu kontentigas. La filozofo Ŝopenhaŭer jam sprite kritikis ĝin, dirante ke, se spirito estas materio, oni tamen bezonas spiriton por koniĝi kun la materio. La demando ne estas, kiu havas la lastan veron pri tio, sed la demando estu : Kiu donas la plej kontentigan kaj la plej klarigan formulon, kiu donas al ni plej da lumo. Sp. per genia teorio transpontas idealismon kaj materialismon. Sur la lastaj paĝoj de sia Etiko Sp. tre bedaŭrinde esprimas sin iom malklare kaj nekonsekvence. En tezo 23 li skribis :


“La homa spirito ne povas tute detruiĝi kun la korpo, sed restas io, kio estas eterna".


Ĉu Sp. tiam antaŭsentis sian fruan morton kaj ne povis agnoski, ke li kiel individuo tute malaperos ? Ni ne scias. Nia korpo de individuo kiel materio ne detruiĝas, sed dissolviĝas al aliaj formoj, aǔ kiel la poeto‑filozofo Shakespeare diris :


“Reĝo povas trairi la intestojn de almozulo kaj la granda Julio Cezaro eble nun servas kiel briko en muro."


Individua vivo post la morto por Sp. ne eblis, ne estis pensebla, ĉar Sp. ne pensis per ideoj de tempo, sed nur per ideoj de unueco kaj eterneco.


Lia vivkoncepto


Laŭ Sp. la okazoj kaj moviĝoj en la naturo kaj inter la homoj estas kaŭzataj de legoj, kiuj, kiel la substanco, ekzistas kaj agas per si mem kaj por si mem. La dio de Sp. ne havas iun celon. Tiu celo en la naturo kaj en la homaj agoj estas simple imago, iluzio de la homoj, kiun ili metas en la monda procezo, pro la fakto, ke ili ne sufiĉe scias pri la kaŭzoj de la agoj kaj okazoj. Por Sp. do ekzistas severa, neeskapebla determinismo. Ĉio laŭ eternaj, necesaj kaj absolutaj leĝoj, kiuj formas kaj konsistigas la esencon de dio. Dio mem ne estas subordigita al tiuj leĝoj ; ili konsistigas lian eston. Neceso kaj senmankeco paralelas. Se iu estas mortigata de falanta ŝtono, ne kaŝas sin post tiu okazo iu malica kaj intenchava dio. La falo havas naturajn kaŭzojn, vento, maro aŭ alia afero, sed la ŝtono falas blinde. La kristanoj ankaŭ provas serĉi la kaŭzon, sed post ĉeno de kaŭzoj ili atingas nescion aŭ dion. Nia intelekto vidas la aferojn en ilia realo kaj matematikaj, logikaj sinsekvoj. Manko, neperfekto en la naturo ne ekzistas. Se iu konstatas mankojn en la naturo, io simple estas ludo de imagoj de la homa animo. Ĉio vivas kaj estas kiel ĉio devas esti laŭ la leĝoj de neceso kaj neeviteblo.


Sed neceso kaj libero ne ekskludas unu la alian. Oni riproĉis al Sp. fatalismon. En letero al Descartes li skribis : “Oni asertas, ke mi subordigas dion al iu fato. Ĉio venas necese el la naturo de dio, el lia esenco. Dio ne estas devigata de ia fato. Dio estas tute libera". Laŭ Sp. iu estas libera, se li ekzistas el la neceso de propra naturo kaj agas laŭ tio. Sp. parolas pri libera neceso. Libera volo laŭ Sp. ne ekzistas, la ideo “volo" estas la sama kiel “intelekto".


“Se ekzistus iu libera volo, ni povus nei iun veran percepton kaj konceptojn kaj laŭ nia racio, nia intelekto tio ne eblas. Se la homoj kredas en libera volo “ili imagas siajn agojn antaŭ si kaj ne konscias pri la kaŭzoj, nur atentas la sekvojn, kiujn ili konsideras kiel celojn."


La esenco de nia animo estas nenio alia ol la perceptoj kaj la konceptoj de nia korpo. Korpo kaj animo ne povas interefiki rekte kaj senpere. Sed Sp., kiel pensulo post la Renesanco, ne malestimas la korpon. Eble kiel Niĉe li agnoskis, ke estas saĝo en nia korpo. La pensado kaj la eblo efiki la korpan realon bazas sin sur paralelismo inter pensado kaj korpa realo, Trans tiun procezon okazas nerekta interefiko. La homo ŝanĝas sian korpon jam, pensante pri certaj aferoj kaj la animo dependas, en sia stato de eterno, de la korpo.


Sp. donas multe da atento al la afekcioj, urĝoj de korpo aŭ animo, kiuj kaŭzas agojn, suferojn, ĝojojn, aktivon kaj malaktivon. Sp. dividas tiujn urĝojn en du specoj : Aktio, la aktivaj, kaj Passio, la pasivaj. Laŭ la angla esploristo Polok, Spinoza ĉi tie anticipas la teoriojn de Freŭd : sublimigo de la pasioj. Sp. mem skribas tre klare :


“Mi skribos pri homaj estuloj, kvazaŭ mi traktus liniojn, kvadratojn kaj solidajn korpojn. Mi zorge preparis min ne moki, nek priplendi aŭ malbeni la homajn agojn, sed kompreni ilin kaj por tio mi ne konsideras la pasiojn kiel mankojn de la homa naturo, sed kiel karakterizaĵojn, kiuj samintime apartenas al ĝia esenco, kiel varmo, malvarmo, ŝtormo kaj fulmotondro apartenas al la atmosfero".


Ĉi tiu objektiva juĝo kaj provo al kompreno pri la homa naturo donas al la esploro tiom grandan superecon, ke Freŭd, legante ĝin, entuziasme deklaris ĝin "la plej perfekta, iam farita de filozofo‑moralisto". Ankaŭ la priskribo pri kompensa malŝarĝo de la animo per iu pasia ago jam antaŭ Freŭd estis skribita de Sp. En tezo 38 el la ĉapitro : Origino kaj karaktero de la afekcioj Sp. skribis :


“Kiam iu estas komencinta malami amatan estulon, tiel, ke lia amo tute malaperis, li malamos ĝin, pro egala kaŭzo, pli forte, ol se li neniam estus aminta ĝin kaj li malamos des pli forte, laŭ la forto de sia iama amo".


Malgraŭ la severaj leĝoj de la determinismo kaj la divido de la homa animo en aktivaj kaj pasivaj afekcioj, ekzistas por Sp., iu vojo al homa feliĉo, al homa libero.


Kiel bazon de feliĉo Sp. agnoskas la strebon en la naturo de ĉiu homo, planto aŭ besto, konservi sin en la vivo, konservi sian ekziston. Tio estas la unua virto kaj kondukas al posedo de potenco. Dum la kresko de la potenco estikas sento de feliĉo. Ĉio, kio favoras tiun strebadon estas bona kaj la kontraŭo malbona. En la natura stato tiu strebado estas senbrida kaj kaŭzas kruelon kaj aliajn malmoderajn dezirojn kaj agojn. Sed Sp. vidas, ke iun tagon la homoj, urĝate de neceso, kreas libere iun ŝtaton. Tiu neceso devigas la homojn agi kaj decidi laŭ la racio, la nura gvidisto, kiun la homo havas. Oni jam konstatas la diferencon kun la volo al potenco de Niĉe, kiu propagandis agi laŭ la profundaj, spontanaj vivinstinktoj, por kiu la ŝtato estis frosta monstro, kaj por kiu la racie rezonanta Sokrato estis la personiĝo de la degeneranta greka kulturo.


En la ĉapitro : La homa servuteco, en tezo 35, Sp. diras tre saĝe :


“Nenio estas pli utila por la homo ol la homo, vivanta laŭ la racio. La homoj pli bone kongruas kaj havas pli komunan naturon, se ili vivas gvidate de la racio. La homo estas la dio de la homo. Tamen vivo laŭ la racio malofte okazas. La homoj envias, ĵaluzas. Sed solan vivon la homo ne povus elsuferi."


La difino : La homo estas sociema besto, apelas al li, per interhelpo ili superas la minacantajn danĝerojn. En la naturstato ne ekzistas pekoj, sed en la ŝtato peko estas malobeo al la leĝoj. La homo, gvidate de la racio, estas en la ŝtato, kie li vivas laŭ komuna decido, pli libera ol en la soleco, kie li nur obeas sin mem.


Sp. propagandas optimistajn konceptoin pri la vivo kaj la homo. La libera homo pensu malplej pri la morto. Lia saĝo ne estas mediti pri la morto, sed pri la vivo. La liberan homon ne regas la timo pro la morto, sed deziras la bonon rekte, tio estas, agi, vivi, konservi sian esencon, celante servi al propraj interesoj.


Krome Sp. rekomendas kiel moralfilozofo moderon en ĉio. Modero, sobro kaj ĉasto indikas fortojn de la animo, ne suferojn. Li malaprobas havemon, gloramon, drinkemon kaj tromanĝemon. Ami dion estas por li la plej alta morala nivelo, tio verdire enhavas la sumon de ĉiuj moralaj devoj kaj konceptoj. La religianoj, kiuj volas aneksi Sp. por sia kredo, tre facile konvinkas la kredemulojn, kiuj neniam legis Sp. atente, per tiu sumo de liaj moralaj idealoj, lia amo al dio. Sed por Sp. ĉio estas en dio. Ami dion, oni laŭ la konceptoj de Sp. rajtas anstataŭi per : ami la universon, ami la naturon, ami la mondon, ami la homojn. Malami Sp. ne povis, sekvante Kriston, por kiu li havis grandan amon kaj respekton. Celante fortigi la senton de feliĉo de la homo, li psikologie trafas nin per jenaj eldiroj :


"Malamo estas la konfeso de nia malindo kaj de nia timo : ni ne malamas la malamikon, la malfortan, pri kiu ni estas certaj, ke ni venkobatos lin."


Tre, eble tro optimisme, li skribis : "La spiritoj ne estas venkobatataj kaj konvinkataj per armiloj, sed per anima grando".


Lia vivo mem estis ekzemplo de simplo kaj sincero. Li vivis kaj agis tute laŭ siaj moralaj principoj, neniam malamis, neniam koleris. Por li nur la interna, la spirita vivo valoris. Por li lukso, komforto kaj materiaj trezoroj ne ekzistis. Lia nura posedo estis biblioteko de kelkcent libroj. En 1941 la ŝtelistoj kaj konfiskistoj de la hitleranoj direktis siajn ŝarĝaŭtomobilojn al Rijnsburg kaj transportis la tutan bibliotekon al Germanio. Feliĉe kaj mirinde oni ne forbruligis la libraron, kaj post la liberiĝo ĉio revenis. Eĉ post 300 jaroj la nazioj timis la spiriton de simpla kaj modesta judo, kies idealo estis interne riĉigi la animon kaj ami la universon, la vivon kaj la homojn. Ili timis liajn spiritajn trezorojn, ili timis lian spiritan heredon.


Spinoza kaj la teologio


JPEG - 18.7 kb
Akvoforto de Rembrandt pri Adamo kaj Eva


Nun ni atingas la verkon, kies aperon ni per ĉi tiu artikolo memorigas. Ĝi enhavas biblio‑kritikon kaj konceptojn pri la ŝtato.


Sp. certe estis edukita en la juda religio, kaj du aferoj kaŭzis lian forlason de la kredo de liaj prapatroj. La unua estis la kortrafa okazo de la elkomunigo el la juda komuno kaj la dua estis la socia procezo de Respubliko de la Sep Provincoj. La frukapitalismo en Holando devigis al pli da memstareco, al pli da individueco, al pli kalkulanta kaj pli racia vivmaniero ol en la agrikultura socio en la malnova Palestino. Kaj la moderna instruado en la lernejo de van den Enden detruis la reston de la kredo en La Malnova Testamento. En Amsterdamo tiam jam evoluis la lernejo sen religio. La praktiko de la religiaj kalvinistaj lernejoj kondukis al tiom da kvereloj pri la vera kredo, ke multaj vidis pli da malutilo en tia instruado ol utilo. La judaj leĝoj iĝis por Sp. neelteneblaj devoj. Biblio‑kritiko jam ekzistis tiutempe, sed Sp. iĝis la plej radikala kritikisto.


Estis granda risko tiam aboli la eksterteran dion, kreinton de la mondo kaj protektanton de la juda popolo, por la kalvinistoj la absoluta juĝisto kaj decidisto de la homa sorto. La amaran kaj malaman animstaton kontraŭ Sp. oni plej bone povas imagi per la mencio en iu katalogo de biblioteko, publikigita post la mortigo de Jan de Wit. La katalogkompilinto notis :


Teologia Politika Traktato, verkita de la renegata judo Spinoza, naskita en la infero, en kiu libro li en ateista maniero rezonas, ke la vorto de dio devas esti klarigata kaj komprenata per filozofio".


Tiu amara opinio en tiu tempo estas tute komprenebla, ĉar en la libro Sp. klare konfesas, ke la dia Revelacio ne povas esti lia gvidisto por la kono pri dio. Tre saĝe li skribis, inter aliaj, ke ĉio, kio prezentiĝas en la biblio okazis laŭ naturaj leĝoj, en natura maniero ; mirakloj ne okazis nek okazas. Ekzistas nur la naturo, ĉio okazas en la naturo, ne super la naturo. Kiam ni ne komprenas iun fenomenon, ni nomas ĝin miraklo aŭ io supernatura. Mirakloj estas nur fantazio kaj nescio de la homoj. Tie Sp. jam atingis la modernan vizion, li jam anticipas la germanan filozofon Feuerbach per 200 jaroj, kiu en sia “La Esenco de la Kristanismo" asertas kaj montras, ke la okazoj en la tielnomata ĉielo kaj la bildoj pri dio estas spegulo de la deziroj de la homoj sur la tero, ke la granda, ĉiopotenca senmanka dio estas idealo de la homo mem, projektita en supernaturaj sferoj. Spinoza mem skribas :


“Kiu vere volas koni dion, atribuu al li senfinajn kvalitojn. Kion ni povas koni pri li, tio nur povas veni el niaj sensaj perceptoj kaj el niaj konceptoj. La unua kondiĉo estas nia korpa ekzisto kaj la dua nia spirita ekzisto."


Moseo prezentas dion kiel reganton, kiel leĝdonanton kaj reĝon, noblan, justan, kvankam tiuj kvalitoj apartenas al la homa naturo kaj estas homaj idealoj. Por Moseo la revelacio de la diaj leĝoj estis rimedo unuigi la popolon kaj fondi iun socian regnon kaj ŝtaton, per aliaj vortoj, la volo de dio estis la volo de Moseo. Ke Sp. jam klare konsciis, ke religiaj imagoj estas respeguloj de homaj deziroj kaj de sociaj idealoj, li montras tion per la agoj de la Profetoj. La revelacioj de tiuj religiaj edukistoj sin ŝanĝas laŭ la korpa stato kaj la socia stato de la parolanto. Kiam la profeto estas en feliĉa humoro, tiam dio promesas venkon, pacon kaj aliajn belajn aferojn, kiam li estas depremita, dio anoncas militojn kaj katastrofojn. Se li estas civilizita homo, li konceptas la volon de dio per klaraj formoj, se la profeto estas embarasita, tiam lia stilo estas komplikita. Se la profeto estis mem kamparano, li image vidis bovojn kaj kaprojn por ilustri la mesaĝon de Jehovo, se li estis militisto li vidis armeojn kaj armilojn, se li estis kortegano, li uzis tronon, kronon kaj sceptron. Al profetoj, kiuj kredas kaj opinias, ke la homoj agas libervole kaj laŭ propra kapablo, aperas iu indiferenta kaj senatenta dio, kiu tute ne scias pri iliaj agoj.


Tia biblio‑kritiko ĝis 1670 neniam aperis. Ĝi simple neis kaj forblovis la tutan imagitan superteran religian mondon kaj devigis la legantojn serĉi kaj kompreni dion sur la tero, en la socio kaj en la naturo.


“Per mirakloj ni ne lernos la esencon, la ekziston, nek la antaŭvidon de dio. Se iu potenco efikas aferojn kontraŭ la naturo, tiam tio ne kongruas kun nia ideo pri la naturo. Ni malakceptu tian miraklon, tian nenaturan aferon kiel nelogikan. Se ni ne faras tion, ni komencas dubi pri niaj nocioj kaj ideoj. Mirakloj nur dubigas nin pri la ekzisto de dio. Sen mirakloj ni estas certaj pri la stabila kaj neŝanĝebla ordo de la naturo."


Sp. donas kelkajn ekzemplojn pri la tielnomataj mirakloj, por tiu tempo nekredeblaj klarigoj, diinsultaj. En Gen. 9 : 13 la ĉielarko aperas kiel ago de dio. Sp. skribas : “Ĝi estas natura dissplito kaj respegulo de la sunlumo". En Psalmo 147 :18 dio fandigas la prujnon kaj la neĝon. Sp. lernis ion pri ventoj kaj aerpremo kaj klarigas la miraklon kaj la agon de dio per subita varma dezertvento, dum en Psalmo 104 :4 vento kaj fajro, trovitaj de la homo mem, estas rigardataj kiel senditoj kaj servistoj de dio. La alta nivelo de la natursciencoj en la Holanda Respubliko certe ankaŭ influis Sp. kaj kondukis lin al moderna rigardo pri la Biblio.


Kiam Sp. atingis sian koncepton pri la ŝtato, li jam estis konvinkita, ke la kredo en Jehovo estas superflua, elmoda kaj ne plu defendebla pro la fakto, ke la malnova juda ŝtato kaj socio estis malaperintaj de la tero. Jehovo kaj liaj leĝoj ne plu povis havi ian pravigeblan ekziston kaj kredon en la racia, frukapitalisma ŝtato de la Holanda Respubliko.


La Ŝtato de Spinoza


Ni jam menciis, ke laŭ Sp. la homoj pro neceso devas formi ŝtaton por bridi la individuajn naturinstinktojn, la homoj do devas fari libere iun socian kontrakton. Tiu ideo jam venis de la angla filozofo Hobbes. En la primitiva stato regas milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, kaj unu homo estas lupo por la alia. Hobbes postulas, ke ĉiu subigu sin al la Leviatano, la ĉionreganta ŝtato. Por Sp. tiu ŝtato estis tro forta, tro tirana. Ĉe Sp. la naturrajto de ĉiu estis egala al la potenco de ĉiu. Li malaprobas la monarkian ŝtaton de Hobbes. La ŝtato laŭ diversaj principoj konservu pacon kaj liberon kaj ne degeneru al tiraneco, senkonsidere al la fakto, ĉu la ŝtato estas monarkia, aristokrata aŭ demokrata.


La regado de reĝo ne finas la militojn. Popolo pli facile ŝanĝiĝas ol unu individua monarko. Li ĉiam restas severa kaj fiera. Rimarkinde estas eĉ tie, ke Sp. esprimas per tiuj pensoj unu el la plej fortaj deziroj de la holanda popolo, nome ne akcepti monarkon, ĉar per monarko oni ĉiam havas militon. La celo de la respubliko estis : pace komerci kaj pace kreskigi la nutrokvanton.


La fina celo de la ŝtato ne estas regi aŭ bridi la homojn per timo, sed liberigi ilin de timo kaj vivigi ilin en sekuro. Ne estas la celo de la ŝtato fari bestojn el raciaj homoj aŭ fari la regatojn marionetoj, sed instrui al ili uzi sian racion en libero. La celo de la ŝtato estas libero. La regatoj obeu la leĝojn kaj la aŭtoritaton. Ĉu oni ne kreos sklavojn per tio ? Kiu agas laŭ propraj deziroj kaj ŝatoj, estas vera sklavo de siaj pasioj kaj estas kuntrenata de siaj pasioj.


La eklezio ne havu la povon aprobi aŭ malaprobi la decidojn de la ŝtato, nek havu ian decidrajton en la ŝtato. Apud tio la ŝtato ne miksu sin en teologiaj disputoj aŭ diskutoj, oni ne decidu en tiuj religiaj doktrinoj per la leĝo. Ĉi tie Sp. esprimas iun idealon de la komercaj regantoj, ŝtato libera de la eklezio kaj de religiaj principoj, tute kontraŭ la religiaj idealoj de la striktaj kalvinistaj etburĝoj, kiuj strebis al teokrata ŝtato kaj al ŝtatreligio.


Sp. esprimas sin tre radikale pri tiu kalvinista idealo :


“Nenio estas pli taŭga por bridi la popolon ol superstiĉo. Sub la ŝajno de pio ĝi honoras siajn reĝojn kaj malbenas ilin poste. La homoj konsideras sensencajn eldirojn kaj malsaĝojn de la imago kiel diajn eldirojn, kaj eĉ oni kredas, ke dio ne skribis siajn decidojn en la spiriton de la homoj, sed eĉ en intestojn de bestoj. La homoj, ĝenataj de superstiĉo, nur vidas iun revon, iun falsan imagon, kiu estas nur spegulo de ilia venkbatita kaj tima animo".


Ĝenerale Sp. simpatias pli kun demokrata ŝtatformo ol kun aliaj. Li ne havas la pesimistan vidon de Hobbes, ke ĉiu potenco estu en la manoj de unu. Li vidas en la homo aliajn fortojn.


“Amo estas pli forta ol malamo. La racio unuigas la homojn, la raciaj homoj fine estos pli fortaj."


Sp. donas iun ŝtatprogramon, en kiu ne regas tirano kaj perforto.


“Se la homoj nur dezirus la plej utilan, tiam ne artefaritaj aranĝoj estus necesaj por konservi la unuecon kaj fidelon. Sed la homa naturo estas tute alia. La regantoj kaj la regatoj devas libere vivi laŭ la racio aŭ devas esti devigataj. Ŝtato, kiu dependas de bona fido ne estos stabila. Mi ne diras : La plimulto devas vivi saĝe, ĉar tio ne eblas, sed ĝi estas gvidata de afekcio, kiu donos plej da utilo por la ŝtato."


Sp. strebas al la plej granda partopreno en la estrado de la ŝtato, far kiel eble plej da regatoj.


"Registaro de granda nombro da homoj pli atentos la bonfarton de ĉiuj. La interesoj de la regantoj estu paralelaj al la interesoj de la regatoj."


Plue Sp. diras kelkajn rimarkindaĵojn pri la diversaj ŝtatformoj :


“En monarkio neniu posedu domojn aŭ bienojn. Pro tio la danĝero por milito estas same granda por ĉiuj kaj ĉiu strebos al paco. En aristokrata ŝtato ekzistas kontraŭo inter la aristokrataj regantoj kaj la popolo, kiu ne havas influon. Pro tio ekzistas la danĝero, ke en milito la popolo simpatios kun la malamiko. Por eviti tion, la nearistokratoj posedu domon aŭ kampojn. Tio ligas ilin al la lando kaj ili helpos defendi la patrion. La senatanoj en iu aristokratio ne havu militistajn oficojn, ili ricevu monon el impostoj je varoj. Pro tio ili favoros kaj subtenos la komercon kaj ne estos militemaj."


Iu italo diris :


“Sp. verkas pri la ŝtato, kvazaŭ pri ŝtato de spicistoj.”


“Monarko havu ĉiam aliajn konsilistojn kaj la sekretario en aristokratio ne sidu porvive. Regadon per perforto neniu povas daŭrigi longe. En demokrata ŝtato malsaĝaj decidoj estas malpli timindaj. Estas preskaŭ maleble, ke la pli granda parto de iu sufiĉe granda kunveno komune kunigas sin en la sama malsaĝo."


La juĝ‑aparato estu sendependa de la registaro por preventi tiranecon.


“Tiuj, kiuj gvidas la registaron aŭ havas ĝin en propraj manoj, strebas al maskado de siaj krimoj per gajno de rajto kaj pravo kaj strebas konvinki la popolon, ke ili agis virte kaj honorinde."


Trafe ankoraŭ por nia tempo por landoj, kie ankoraŭ estas klastribunaloj aŭ restoj de klasa jurisprudenco.


La respubliko de Sp. ne plu ekzistas, sed ni notu kelkajn valorajn pensojn : 1) Oni atentu la egoistan naturon de la homo, ne malatentante lian socieman karakteron. 2) kreo de komunaj interesoj ; 3) divido de regpozicioj por atingi potencekvilibron.


Por Sp. ne gravas kiun ŝtaton oni elektas, ĉu monarkian, aristokratan aŭ demokratan.


“Ĉio dependas de tio, kiel la afero funkcias. Ankaŭ sub monarkio la homoj povas esti feliĉaj. La angloj fondis en 1649 respublikon, sed baldaŭ la monarkio revenis. Ĉe ĉiu popolo ĝustas certa ŝtatformo. Ĉio devenas necese el la eterna esenco de iu certa afero. La holandanoj fondis kaj daŭrigis respublikon, sed holandanoj ne estas angloj, pro tio ankaŭ la ŝtatformo devas esti alia."



“Holando estis longtempe regata de grafoj kaj delegitoj de kamparanoj kaj de burĝoj. Neniam iu monarko havis la tutan potencon."


Vi vidas, ke Sp. ne vidis revolucion kaj ne estis revoluciano. Li provas ĉiam klarigi el la esenco eterna de iu afero. Li vidis la mondon per konceptoj de absoluteco kaj de eternaj valoroj. Jen ni trovas unu el la malavantaĝoj de la mondkoncepto de Sp. por modernaj homoj. Sp. vidis la mondon kiel statikan, li ne vidis ŝanĝojn de sociaj cirkonstancoj kaj de popoloj, konsekvence ankaŭ ne ŝanĝojn en politikaj formoj. Formala logika rezonado kaj matematika ne povas esti tuj aplikata al la konkreta realo. Tiu salto estas tro granda, kaj Sp. ne vidis tiun salton kaj ne povis vidi ĝin.


Spinoza kaj la regentoj


Diversaj marksanaj historiistoj kontentigas sin per simpla, klariga skemo pri la klasrilatoj kaj la klasideologioj. Tiel oni ofte povas trovi la opinion, ke Sp. esprimis per sia filozofio kaj ŝtatteorioj la konceptojn de la reganta komerca burĝaro, de la regentoj. Sed Sp. estis nur rezulto de longa ĉeno de liberkredaj tradicioj en Holando. La malemo kontraŭ la strikta kalvinismo de Kalvin mem naskiĝis pli frue ol la regentoj kaj ol Sp. Se oni konsideras la fakton, ke la Etiko kaj aliaj verkoj aperis en 1677, oni rajtas konkludi, ke la aktivaj regentoj, kiuj konstruis kaj gvidis la novan ekonomion, certe neniam havis okazon legi la pensojn de Sp. Sed la tuta ekonomia kaj socia procezo kondukis al pli liberaj religiaj konceptoj kaj al libera observado kaj konstatoj en la naturo kaj en la praktika vivo. La respubliko batalis por sia nuda ekzisto kaj bezonis pli da racio ol iu ekstermonda, severa kaj malrida dio, kiu reguligas kaj destinas la homan sorton kaj estonton. La regentoj, precipe la aktivaj, inklinis al abolo de la kalvina dio. Ankaŭ Sp. sentis tiun bezonon, bezonon pri pli optimista vivkoncepto. Jam ĉirkaŭ 1600 la striktaj kalvinistoj sentis danĝeron por sia kredo en la religia indiferento de la regentoj. Ili sentis, ke la vere kapitalisma socio detruos ilian kredon kaj ilian eklezion. Ili serĉis apogon kaj subtenon en la ŝtato kaj en la tribunaloj. Multaj ne konsciis, kaj certe la granda amaso de la etsocianoj ne, ke la konflikto estas kaŭzata de malsamaj ekonomioj kaj sociaj idealoj. La striktaj kalvinistoj havis tute malmodernan koncepton pri la ekonomio kaj pri la socia vivo. Ili rerigardis al la simpla kaj senbezona vivo de la Mez‑Epokoj : diligente labori, esti ŝparemaj, simple, senlukse vivi sen ekspansio de kapitalo, nek riĉiĝo. Konsistorioj kaj gildoj estis iliaj organizo‑formoj, por konsistigi la eklezion kaj la socian labororganizon, kun reguloj por salajro kaj tempo. Konsiderante tion, oni certe estas trafata de la fakto, ke tiu vivkoncepto pli kongruas kun tiu de Sp., ol kun tiu de la regentoj. La devizo de Sp. povus esti : Vantoj de vantoj, ĉio estas vanto, gloro, mono, posedo, riĉo.


La kongruo inter Sp. kaj la regentoj estas pli klara, kiam Sp. surpaŝas la fondon de la realo, nome per siaj ŝtatteorioj. Sp. skizis por ili la ŝtaton, kiun ili ŝatis : ŝtato, kiu nur regas la praktikajn aferojn, sed ne miksu sin en religiaj kaj teologiaj disputoj, ŝtato libera de la potenco de la eklezio. Ĉi tie Sp. batalas kun la regentoj kontraǔ la teokrata ŝtato de la kalvinistoj. Sed tio estas la nura kongruo. Leginte la konceptojn de Sp. en la antaŭa ĉapitro, vi notis, ke Sp. pli favoras la demokratan ŝtaton ol la oligarkion de la regentoj. Per tiuj demokrataj simpatioj Sp. samopinias kun la amasoj da striktaj kalvinistoj, kies postuloj estis esprimataj en 1672, kiam denove princo el la Oranĝ‑familio surtroniĝis, kaj la etburĝa amaso esperis de li la realigon de siaj deziroj. En Delfto la gildoj postulis :


"“Neniu urb‑reganto havu du oficojn samtempe. Neniu reganto estu samtempe akci‑posedanto. Restarigo de la privilegioj kaj liberoj de antaŭ 1580."


La gildoj de Harlemo postulis :


"“Libera elekto de oficiroj pere de la gildoj kaj ne pere de la urb‑regantoj. Neniu magistratano estu samtempe membro de militkonsilantaro. La regimentoj elektu mem siajn oficirojn. Ĉiuj oficoj estu nur haveblaj por iuj, kiuj loĝis pli ol 6 jarojn en la Respubliko. La gildoj havu la rajton rifuzi strat‑ kaj kampvagantojn kiel membrojn, por ke la bonaj civitanoj estu protektataj en siaj vivteniloj kaj prospero".


Tiuj postuloj levas iom la vualon de korupto kaj maldemokratio en la tielnomata libera respubliko. Ili ankaǔ malkovras la kapitalistan komerc‑politikon de la regentoj, nome altiri senlaborajn proletariojn por ekspluati ilin per la plej malgrandaj kostoj. La nova princo el la Oranĝa dinastio ne realigis tiujn dezirojn. Vilhelmo 3‑a strebis al la monarkio, sed praktike restis kaptito de la regentoj. La oligarkio venkis kaj restis, la 18 urboj en la okcidento per sia kapitalo havis praktike la plena potencon.


La agnosko de Spinoza


Ni atingis la finon de nia vojaĝo en la metafizikon kaj en la politikan realon de la Holanda Respubliko. Iun tagon, en la jaro 1930, la sovet‑ministro por eksterlandaj aferoj, s‑ro Radek, surpagis la matracan teron de Nederlando kaj kun moka arogo li diris


“Kion faris la holandanoj en la historio ? Nu, ne multe, nur buteron kaj fromaĝon."


Al s‑ro Radek, sin nomanta marksano, eskapis tute la vera kerno de la marksismo. Karlo Marks instruis al ni, ke ĉiu klaso en la historia procezo devas plenumi iun socian, politikan kaj kulturan taskon, kiel necesan stadion en evoluo de la socio. Li eĉ ie skribis pri la granda burĝa epoko. S‑ro Radek ne vidis la grandan rolon, kiun la holandaj burĝoj ludis. Eluzante la geografian situon ili disŝpinis vastan komerc‑reton, tro vastan, tra la tuta mondo kaj donis ekzemplon de pli moderna ekonomio. Ili fondis respublikon, kiu kreis iun pentr‑arton, kiu ankoraŭ katenas kaj mirigas la mondon pro sia perfekta tekniko. Por plibeligi la monotonan akvo‑ kaj marĉo‑pejzaĝon ili uzis arkitekturon en la 18 urboj tiel, ke kelkaj el ili estas inter la plej ĉarmaj de Eŭropo, okulkaresoj inter la modernaj monstraĵoj. La Holanda Respubliko posedis la plej altan nivelon de la natursciencoj kaj de la filozofio. Ankaŭ la literaturo floris, sed la limoj de la lingvo‑teritorio baris ĝin de internacia agnosko, ĝi ne akiris la mondflugilojn de Rembrant kaj de Spinoza, ambaŭ en sia fako la plej modernaj kaj la plej radikalaj. Pro sia profitemo, ekz. presigi broŝurojn kaj librojn por kiu ajn tendenco, la holanda burĝaro metis bazon por libera gazetaro. Tiajn rezultojn apud butero kaj fromaĝo s‑ro Radek ne vidis.


Plenan agnoskon en propra lando Spinoza malmulte spertis. La granda kalvinista amaso ne legis aǔ malamis lin, eĉ inter la liberkredaj regentoj estis multaj, kiuj ne kuraĝis agnoski lin kaj ne kuraĝis aboli la homan dion.


Ankaŭ internacia agnosko longtempe atendigis sin. La francoj transprenis multe de lia biblio‑kritiko. La unuaj, kiuj plene agnoskis lin, estis la germanoj. Lesing diris :


“Dum longa tempo Sp. restis morta hundo."


Kun la kresko de la burĝa konscio aliaj sekvis. Jakobi malŝlosos la pordon de la regno de agnosko. Por Lesing ne estis alia filozofio ol tiu de Spinoza. Goethe post longa tempo de malatento skribis :


“Legante Sp. mi vidis min mem kaj la tutan mondon kiel neniam antaŭe tiom klare. Blovis al mi atmosfero de paco."


Hegel skribis :


“Se oni komencas filozofii oni unue estus spinozisto. Estas la neado de dio speciala, de ĉio individua, kion ĉiu filozofo iam atingu : ĝi estas la liberigo de la spirito kaj ĝia absoluta bazo."


Lichtenberg en 1780 skribis :


“Kiam la mondo estos ekzistinta nekalkuleblan nombron da jaroj, tiam la universala religio estos iu purigita spinozismo."


Sed ankaǔ modernuloj alte respektas Spinozan. Prof. Einstein :


“Spinoza estis la unua, kiu la ideon de la determinisma rilatigo de ĉiuj okazoj konsekvence aplikis al la homaj penso, sento kaj ago".


S. Freŭd sentis :


“Dum mia tuta vivo mi profunde sentis por la persono kaj por la pensatingoj de la granda filozofo Spinoza iun eksterordinaran, iom timan respekton."


Agnosko de la internacie pensanta mondo okazis dum la memorigo de la mortojaro en 1877. Internacia monfonduso estiĝis, kaj en 1882 oni malvualis statuon en Hago. La franca Ernesto Renan diris tre solene jenon :


“Malfeliĉa estas tiu, kiu ĵetus iun insultan vorton al tiu milda, pensema mieno. Li estos punata de propra banaleco, kiel ĉiuj banalaj spiritoj, kaj de malpovo kompreni la dian. Ĉi tiu homo montros, de sia granita soklo, al ni ĉiuj la vojon al la feliĉo, kiun li trovis, kaj post multaj jaroj la klera vojaĝanto, pasante ĉi tiun lokon, diros al si mem : la plej vera bildo de dio estas eble vidita de ĉi tiu homo."


Ankoraŭ ne estas realigitaj la politikaj idealoj kaj la homaj idealoj de Sp., ankoraǔ malgranda grupo da homoj aǔ unu sola viro decidas pri la sorto de milionoj kaj ĵetas ilin al besteca konduto. Sp. ne nur anticipis sian tempon, sed ankaŭ nian. Kiel grandaj figuroj de la homaro, Verdi, Beethoven kaj Karlo Marks, lia vivo kaj liaj pensoj estas triumfo de la spirito super la materio. Malgraŭ la limiga kadro, lia matematika rezonado kaj pruvado, la pensoj de Sp. estas en nia tempo de amassugestado, de amasstultigado, de amashisterio oazoj de prudento, de ripozo, oazoj de paco kaj precipe de saĝo.


S. Aarse, el Sennacieca Revuo, n-ro 98, 1970, p. 28-44.

Sama rubriko :


puce Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?

puce H.Heine : Demandoj (prozpoemtraduko)

puce S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo (eseo)

puce Nietzsche : Tiele parolis Zaratuŝtra

puce Agrippa de Nettesheim 1486-1535 : Agrippa

puce La azeno de Buridano (pri alegorio)

puce Mario Bohoslavsky : Kial ni estas skeptikuloj




Supren