sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)


Jeanne Rubner havas kvar infanojn – kaj infanpatron aldone. Tiu penas. Sed tio ne tute sufiĉas, ĉu tamen ?

Dio mia, pensas mi, ĉu li jam denove ĵetis la malhele bluajn ŝtrumpetojn sur la blankan lavitaĵon ? Li regulis la lavmaŝinon je 70 gradoj da Celsiuso, la antaŭlavotaĵon same. Elvenis helblue koloritaj puntaj kalzonetoj. Li simple ne lernas tion. Li estas la patro de miaj infanoj, mia edzo. Unu el centmiloj de aliaj viroj, kiuj honeste penas fari ĉion ĝuste laŭ la volo de la edzinoj. Kaj tamen ili malsukcesas ree kaj ree grandioze, kaj se eĉ nur pri la lavaĵoj.

La viro estas – por ni emociemaj kaj multtavolaj inoj – lastfine nur simpla vivestaĵo. De hormonoj pelataj li vivas senpripenseme siajn tagojn. Li matene ŝmace sorbas sian kafon, iras en la oficejon, metas vespere la piedojn sur la divanon kaj rigardas tv-sporton. Li esta forta kaj portas la mineralakvajn kestojn en la trian etaĝon. Li riparas la akvokranon kaj ŝanĝas la pneŭmatikojn, sed viro komprenas nenion pri grandaj sentoj. Sed ni estu foje honestaj, iel ni amas la virojn ankaŭ tiel, la virvirojn. Se la „viroheroo“, kiel tiu de la reĝisorino Doris Dörries sin ridindigas kiel pugbobatala klaŭno , ĉar iu kuraĝis forpreni la edzinon de li. Tio je unua flanko.

Sed ho ve, se tia viro fariĝas patro ! Jen li subite eksterigu sian molan, sian emocieman flankon. Jen li kunvenu en la kurson por la antaŭpreparo pri naskoj kaj aŭskultu en sian ventron. Jen li tratranĉu en la sekcio por naskantinoj la umbilikan ŝnuron kaj ĉe tio ploru eĉ pro ĝojo. Kaj memkompreneble li klarigu nun al sia ĉefo, ke li restados minimume duonon de jaro hejme por ŝanĝi la vindotukojn. Kvankam ni, la patrinoj, tion kapablas ja en vero multe pli bone.

Viroj, tio estas ja klara, subigis inojn dum jarmiloj. Kiu havu tiukaze kompaton al tiuj uloj ? Kaj tamen ni postulas tre multe de ili, foje tro multe. En la industria socio la disdivido de la laboro fine devigis ilin por la monespezo forlasi la familion kaj elmarŝi en la malamikan vivon. Ili estis de tiam nur plu la laborfinaj kaj semajnfinaj patroj, kiuj venas lace hejmen. La naskado kaj edukado de infanoj estis de tiam la afero de la patrinoj, kaj la patrinecan ideologion multaj el ili trovis ne tiom misvojiga. Ankaŭ virinoj ne.

Eĉ nun patrinoj ludas nur tro volonte la genran karton. Naŭ monatojn ni portis la infanojn en la ventro, jen ni ja certe scias, kio estas plej bone por ili. Kun nia ina intuicio ni aŭdas jam je la unua plorĝemeta sono, kio mankas al Lea kaj al Lukaso. Kun kiel eble longe daŭraj mamnutradaj ceremonioj ni ŝirmas nian personan patrinofeliĉon, la patroj ĉe tio restu flanke. Ni decidas pri la bebomanĝo Alete aŭ Hipp, pri la tempomomento de la enlitiĝo, pri rizovafloj anstataŭ breco sur la ludoplaco, pri ĉapelo aŭ sunĉapelo, pri la ĝusta vindomarko. Superpanjo scias ĉion, povas ĉion, komprenas ĉion. Kaj ŝi estas senkondiĉa patrino. La infanon sendi kun ses monatoj en la etinfanvartejon ? Dio gardu nin, tio povus kaŭzi animajn damaĝojn. Ŝi restadas hejme kaj fordonas la bone pagatan tuttagan laboron favore al reduktita labortempo.

Tio povus esti emancipita klarigo de la patrineco. Sed ideologie kolorita ĝi tamen restas plu. Patrinoj – la novaj herooj de la socio. La plendoj al la edzoj pri tio, ke ili oferis por la edzo kaj la idaro sian karieron, sekvas nur pli poste, sed despli draste.

La viroj intertempe ne scias, kie envicigi sin. La virvir-kategorio eluziĝis, sed ankaŭ la softulo ne pli longe estas bezonata. Ŝi postulas, ke li venu hejmen pli frue, la kolegoj rigardas lin tial malkuraĝulo. La ĉefo postulas plushorojn vespere, ŝi plendas al li, ke li ne zorgas sin pri la infanoj. Viroj dubas, ĉu ili estu viraj aŭ patrinaj. Ili ankoraŭ serĉas sian novan rolon, dume la inoj preskaŭ duonon de jarcenro havis tempon pripensi kaj nove ĝustigi tiun rolon.

Heziteme viroj paŝas en novan mondon, kiu postulas novajn aŭtentikajn patrojn. Atentindas, ke 40 mil en la kuro de la jaro 2007 petskribis pri gepatromono. Tro malmultaj el ili, kelkaj nun diros, nur dekono el ĉiuj tiaj petskriboj venis de viroj. Pravas, ke multaj viroj tro malmulte zorgas sin pri la infanoj. Sed inoj ofte ne subtenas ilin. Varmkoraj patroj ili estu, kiuj traktu siajn infanojn tiel, kiel la patrinoj farus tion. Tiel, kiel ili mem traktas siajn infanojn. Fortaj protektantoj ili estu, kaj ne virviroj. Multe da mono ili enspezu, sed ili havu tamen sufiĉe da tempo por la familio. Kaj por ankoraŭ kroni la tuton, ili estu krome perfektaj dommastrumantoj, kiuj scias la diferencon inter la lavrimedo Pril kaj Mastro Proper.

Se patrinoj ĉeokaze demetus sian glorkronon, patroj povus estis pli malstreĉitaj patroj. Se ili konsentus al tio, ke la patrineco ilin ne faras homoj pli bonaj. Se ili foje delasus de siaj infanoj kaj, se ili konfidus ilin sen bonaj konsiloj kaj preskriboj al la patroj. Kaj, tute pretere kaj sen plendoj, akceptus la sciigon pri la blue koloritaj subvestoj.


Jeanne Rubner, EMMA 2/2008, tradukis Donjo & Cezar

(Jeanne Rubner estas eksterlanda politika redaktoro ĉe la gazeto Sudgermana Gazeto kaj patrino de kvar infanoj. Ŝi publiks : „Kion viroj havas en la kapo“ kaj „Edukado anstataŭ fi-instruisteco“)


Sama rubriko :


puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj (artikolo)

puce Internacia Tago de l’ Inoj je la 8a de marto

puce Vinko MARKOV : Kio pri la SAT-aninoj ? (artikolo)

puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : La obskuraj kuirejoj (artikolo pri sorĉistinoj en la historio)

puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)

puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj

puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj (artikolo pri malgrandaj piedoj en Ĉinio)

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj

puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro

puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni kapablas- kaj ni atingos la celon en gloro. "




Supren