Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 17an de majo 2012 . Ĝis nun estas 1302 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj - Aliĝilo
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010
puce Ekskursoj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2010
puce Kiel atingi Braŝovon ?
puce Pretas la kongreslibro !
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Programo
puce Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco
puce SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010
puce SAT : Mirinde bona kongreso
puce Tranokteblecoj

Tranokteblecoj

Por tranoktado, ni proponas :

1/ - la hotelojn "COROANA" kaj "POSTAVARUL" en Braŝovo.

La menciitaj hoteloj apartenas al la sama konstruaĵo, situas en la malnova urbocentro kaj estas facile atingeblaj de la ĉefa stacidomo per buslinioj 4 kaj 51. De la bushaltejo "Primarie" (esperante - "Urbodomo"), necesas 5 minutoj por atingi la hotelojn, trairante la Centran Parkon. Kaze ke vi informos pri via alveno, vi estos akompanataj.

Hotelo "COROANA" (150 lokoj), dustela, havas unu- kaj du-litajn komfortajn ĉambrojn, ekipitaj per kablo-televido, telefono, banejo kaj necesejo.

Prezo en :nokte/pers. (kun matenmanĝo)
unu-lita ĉambro 27 €
du-lita ĉambro 21 €

Hotelo "POSTAVARUL" (50 lokoj), unustela, havas unu- kaj du-litajn komfortajn ĉambrojn (ekipitaj per telefono, lavabo kun varma kaj malvarma akvo, necesejo).

Duŝejoj troviĝas en la koridoro.

Prezo en :nokte/pers. (sen matenmanĝo)
unu-lita ĉambro 13 €
du-lita ĉambro 10 €

Tiuj hoteloj ofertas, laŭ la elekto, duon- aŭ kompletan pensionon. Ambaŭ hoteloj ofertas senpagan inter-retan konekton.

- La hoteloj "Postavarul" kaj Coroana" troviĝas en la sama konstruaĵo. La adreso : str. Republicii nr. 62

Ĝis la gimnazio Andrei Ŝaguna( adreso : str. Andrei Ŝaguna nr. 1), oni trapasas piede la historian centron de la urbo, proksimume 1 km. Ĉiuj proponitaj ejoj (la kongresejo, la tranoktejo, la manĝejo troviĝas proksime unu la alian kaj estas atingeblaj piede).

2/ - Por tiuj, kiuj alvenos per karavano, ni konsilas konsulti la retejon : www. campingdirste.ro La kampadejo situas 4 kilometrojn for de Braŝovo.

Koncerne la tag- kaj vespermanĝojn, inkluzive la matenmanĝojn por tiuj kiuj tranoktos en la hotelo Postavarul, ni proponas, interkonsentite kun la estro, komunajn manĝojn en restoracio situita ĝuste en la centra placo, apud kongresejo, laŭ tiuj prezoj :

- matenmanĝo : 5 €
- tagmanĝo : 10 €
- vespermanĝo : 9 €

Ni povas aserti, ke ĉiuj manĝoj estas riĉaj kaj bongustaj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip