sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)



Ĉi tiu artikolo aperis en la aktuala n-ro 46 (2005) de ZAG,
kontraŭrasisma gazeto eldonata de la Kontraŭrasisma Iniciato
Berlino (Antirassistische Initiative Berlin e.V.).

JPEG - 28.6 kb
Nazipropgando en la jaro 1930 : Laboro kaj pano per listo 1 (trompa uzado de laboristmovadaj motivoj)


Jam de jaroj rimarkeblas en la novnazia medio pliiĝo de elpruntoj el la maldekstraj simbolaro kaj retoriko, kaj de maldekstraj agadformoj kaj organizaj formoj. Dekstruloj kun "palestinana tuko" ("Ĥuffije"), la Che-Guevara-bildo, kontraŭfaŝisma sinaspektigo, "nigraj blokoj" ĉe manifestaciaj marŝoj, socialismaj kaj kontraŭimperiismaj frapfrazoj, kvankam ankoraŭ ne dominantaj, tamen ne plu estas forimageblaj el la scenejo de dekstra agado. Intertempe, novnaziaj hejmpaĝoj tute kutime ligas al maldekstraj ttt-paĝoj – plej volonte al la tagĵurnalo Junge Welt kaj al la projekto Indymedia. Oni tre senfokuse grupigas en la maldekstra ĵargono sub la nocio "transversa fronto" tiajn kaj aliajn provojn forviŝi la limojn inter la politikaj tendaroj, estigi limtranspaŝajn aliancojn kaj altiri anojn de la kontraŭa flanko al si. Kio ĉe supraĵa rigardo povus efekti kvazaŭ nova en tio, fakte havas longan tradicion.


Historio de la transversa fronto


"Transversa fronto" – tiel nomiĝis origine la de Generalo Kurt von Schleicher, la germana kanceliero en 1932/1933, alstrebita alianco el dekstraj socialdemokratoj kaj sindikatanoj kun "maldekstraj" nazioj, t.e. kun la alo de la NSDAP [1] ĉirkaŭ la fratoj Gregor kaj Otto Strasser, per kiu Schleicher volis havigi al sia registaro bazon en la popolamasoj. Liaj planoj fiaskis pro la rezisto de la partiaj gvidantaroj de la SPD [2] kaj la NSDAP ; li mem estis murdita de la SS en 1934. Schleicher apartenis al influa grupo de armeaj generaloj, kiuj partoprenis la malvenkigon de la revolucio de 1918/1919 kaj kiuj havis proksimajn kontaktojn kun la dekstra SPD-gvidantaro. La dekstrajn socialdemokratojn kaj oficirojn kunligis koncepto, kiun oni povus nomi "nacia ŝtatsocialismo". La celo : aŭtoritata, totala ŝtato, kiu devus trapenetri kaj traorganizi ĉiujn sektorojn de la socio, por streĉi ĝis la pleja ekstremo ĉiujn fortojn de la nacio por la venko en la politika-ekonomia konkurencbatalo de la imperiismaj naciaj ŝtatoj. "Socialisma" en tio estis, ke la laborista klaso kaj la etburĝaro estu gajnitaj per social-ŝtataj plenumaĵoj kaj la eblo de socia rangaltiĝo en la servado de la nacio. Al tio motivis la ekkompreno, ke imperiismaj, industriaj amasmilitoj estas fareblaj nur, kiam la loĝantaro pretas fari oferojn, kiam ŝtata sociala kaj sanitara politiko garantias la militan kaj ekonomian ekspluateblon de la "hommaterialo", kaj kiam burokratia-aŭtoritatisma ekonomia organizado ebligas la mobilizadon de ĉiuj rezervoj. Kiel modelo de la alstrebata "popola komunumo" estis konsiderata la eŭforio ĉe la militkomenco en la somero de 1914 kaj la neformala diktaturo de la armea gvidantaro ekde 1916.


Al tiu naciisma kaj ŝtatsocialisma koncepto similis ankaŭ la aliaj senperaj antaŭantoj de la hodiaŭa "transversa fronto" el la vajmara epoko : la unuavice en la etburĝa-proleta SA [3]-medio radikanta "maldekstra" alo de la NSDAP ĉirkaŭ la fratoj Strasser emfazis la ŝtatsocialisman konsisteron de la NSDAP-programo, ĉefe la intencon ŝtatigi la grandajn konzernojn kaj grandajn bankojn, kiel ankaŭ la radikalan forviŝadon de la tradiciaj klasaj limoj ene de la popola komunumo. La nacirevolucia resp. nacibolŝevisma ideologio de Ernst Niekisch, kiu devenis el la socialdemokrataro, estis karakterizita de etnopopola [4] ŝtatsocialismo, kiu konkludis el la pasia malakcepto de ĉio "okcidenta" la neceson sin turni al la stalinismo kaj al la strategia opcio de germana-soveta alianco. La "Okcidento" tiutempe estis termino ĉirkaŭprenanta ĉiajn imageblajn fenomenojn, kiujn oni sentis minacaj : Usonon, la "judaron", potencon de la mono, kulturindustrion, urban modernon, virinan emancipiĝon, klerismon, liberalismon, la internaciisman kaj komunisman laboristan movadon, demokration, sciencon kaj teknikon ktp.


Ne forgesendas : La faŝismo kaj nacisocialismo estis jam ĉiam "transversa fronto", kiom ili starigis la pretendon frakasi tradiciajn politikajn kaj klasajn limojn, kaj kiom ili aplikis kontraŭburĝan, t.e. "kontraŭokcidentan" retorikon. Sur la ebeno de eksteraj formoj ekzistis amase en ĉiuj faŝismaj movadoj elpruntoj el la stokoj de la laborista movado.


La dekstra transversa fronto


Elementoj de tio, kion oni ĝenerale nomas "transversa fronto", troveblas preskaŭ ĉie en la dekstra medio. La nocio uzeblas nur, kiam oni limigas ĝin al tendencoj, kiuj konscie distanciĝas kaj de burĝaj-konservativaj konceptoj kaj de la hitlera nacisocialismo. Tio validas pri "novdekstruloj", nacirevoluciuloj kaj nacibolŝevistoj kaj ankaŭ pri dekstraj anarkiistoj. La "nova dekstrularo" ne ricevas apartan konsideron ĉi tie, ĉar la elementoj de ĝia ideologio estas grandparte identaj kun tiuj de la nacirevoluciuloj. Ekzistas nur tute malmultaj dekstraj anarkiistoj, kiel la en la dekstra medio priridata splito-grupo ĉirkaŭ la berlinano Peter Töpfer, kiu jam de la 90-aj jaroj aperigas sin sub nomoj kiel "nacia anarkio", "nacia maldekstro" aŭ eĉ "nacia kontraŭfaŝistaro". Konsiderinde pli signifaj estas "nacirevoluciaj" tendencoj : la novnazia "Batalligo de Germanaj Socialistoj" (KDS) plejparte alvokas por si la SA kaj la Strasser-alon de la NSDAP. Ĝi faris sin rimarkinda per siaj furiozaj aplaŭdoj al la Saddam-reĝimo kaj la nordkorea reĝimo. Du pliaj alte rimarkeblaj projektoj estas la gazeto Fahnenträger [5], kies subtenantoj nomas sin ankaŭ la "Tria Fronto", kaj la interreta portalo de la Kommenden [6], en kiu jam foje estis lokita la slogano "klasbatalo anstataŭ popola komunumo". Per tio ĝi tamen ne celis signali forturniĝon de la etnopopola naciismo, sed nur polemiki kontraŭ la ĉefa kurento de la novnazia medio, antaŭ ĉio kontraŭ grandaj partoj de la NPD [7], kiuj laŭ la nacirevoluciuloj estas tro malmulte kontraŭburĝaj. Nacirevoluciuloj estas malgraŭ ĉio bone integritaj kaj en la NPD kaj en la medio de la kamaradaroj [8]. "Normalaj" novnazioj kaj nacirevoluciuloj diferencas nur nuance.


En la novnazia medio ekzistas tendencoj, kiujn oni ofte nomas "transversa fronto", sed kiuj ne prezentas disdiferencigeblajn strukturojn. Tia estas intertempe la por la plimulto akceptebla etnopopola kontraŭimperiismo, kies fundamentaj ideologiaj premisoj jene resumeblas : La biologiisme kaj kulturisme imagataj "popoloj" de la planedo estas laŭdire subpremataj de malgranda grupo de superriĉaj judaj obskuruloj, kiuj estas la enpersoniĝo de mono kaj kapitalo, kaj kiuj stiras Usonon kaj la plimulton de aliaj registaroj per rimedoj de kaŝpolitikumado. Por trapuŝi sian regadon, tiuj rondoj klopodas – laŭ la aserto – detrui ĉies specifajn etnan-nacian identecon kaj kulturon. Precipe pri la germanoj oni halucinas, ke ili estas viktimoj de tiu konspiro. Sekve, germanaj novnazioj solidariĝas kun ĉiaj movadoj ĉirkaŭ la terglobo, kiuj batalas kontraŭ Usono (kaj Israelo). Ju pli aŭtoritatisma, reakcia, naciisma, antisemita kaj kontraŭusona iu movado estas, des pli ĝi trovas de la dekstra flanko simpation. Tre altan kurzvaloron havas : la palestina nacia movado, la baath-ismo kaj entute la araba naciismo kiel ankaŭ la diversaj islamismaj grupoj – ĉar tiuj eksplicite turnas sin kontraŭ judaj homoj kaj usonanoj. Dum la propaganda artikulaciado de tiu naciisma "internacia solidareco", novnazioj en giganta grado alproprigas al si la devizojn kaj simbolojn de kontraŭimperiismaj maldekstruloj. Kvankam germanaj novnazioj raviĝas, kiam la islamistoj kontraŭbatalas la komunan malamikon "ĉe si hejme", la milionoj da homoj kun islama kultura fono en Germanio devus laŭ ili malaperi, spite la tutan dekstran "kontraŭimperiismon". Ne nur tradicie "maldekstraj" akcesoraĵoj estas alproprigataj de la dekstruloj kunlige kun la novnazia varianto de dekstra "kontraŭimperiismo". Ĉio povas esti ŝtelita : agadformoj kiel domokupacioj kaj "nigraj blokoj", organizformoj kiel aŭtonomaj grupetoj (disvastigitaj jam de la 90-aj jaroj en la novnazia medio), ornamaj objektoj, simboloj kaj stilelementoj ĉiuspecaj, frapfrazoj kaj elementoj de la junularaj kulturoj kiel surskriboj en grafita stilo, anglismoj kaj muzikaĵoj. Foje tiuj pruntaĵoj portas la karakteron de komunika gerilo. Ofte tiaj eksteraĵoj ne permesas rektajn konkludojn pri la efektivaj transvers-frontaj enhavoj.


La maldekstrularo kaj la transversa fronto


La deklaritan celon de la transversa fronto, t.e. frakasi la limojn de la politikaj tendaroj, ĝi eĉ etgrade ne povis atingi ĝis nun. La batalo kontraŭ la naziismo kaj la faŝismo apartenas al la plej gravaj elementoj de la maldekstra memkompreno ; rekoneble dekstraj personoj estas grandparte traktataj per ostracismo. La plej malmultaj maldekstruloj pretas trapasi la ideologian kudriltruon de la etnopopola naciismo, kiu ĉe la transversa fronto ĉiam kuŝas en la malfono, kaj halucini, ke la germanoj estas subpremata popolo, kiu devas batali por sia libereco kontraŭ judoj kaj Usono. Nur ĉe kelkaj agantoj de la kontraŭimperiisma spektro eblas trovi spurojn de kelkpunkta kunlaboro kun dekstruloj kaj "nacirevoluciuloj".


Malgraŭ la ĝis nun mankanta sukceso de dekstraj strebadoj por transversa fronto, oni tiom longe ne rajtas malalarmi, kiom eblas amase observi maldekstrajn kaj dekstrajn frapfrazojn kaj argumentojn, kiuj similas unu al la alia kiel unu ovo al dua. Anstataŭ reflekse forpuŝi el sia vidkampo paralelaĵojn inter novnazioj, islamistoj kaj iuj maldekstruloj, maldekstruloj agus pli bone, se ili analizus fenomenojn de la tipo transversa fronto kiel indikilojn kaj mezurilojn de la propraj nereflektitaj praktikoj. La transversa fronto ĉiam penetras tie, kie kontraŭemancipaj ideologieroj pluekzistas ĉe la maldekstruloj. Kluzoj kondukantaj dekstren apertiĝas, kiam kompleksaj analizoj pri la tuteco de la sociaj kondiĉoj kaj ankaŭ pri la propra efikado ene de tiuj estas anstataŭigataj per simpligitaj disdividoj de la mondo en bonulojn kaj malbonulojn, amikojn kaj malamikojn. Certa speco de trosimpligita maldekstra kapitalismo-kritiko, kiu alrigardas ĉefe aperaĵojn de la kapitalkoncentriĝo kaj kapitalcirkulado, kaj kiu vidas la nacian ŝtaton kiel civilizantan kontraŭpovon, estas disvastigita inter la maldekstruloj, kaj ĝi efektive havas punktojn de kuntuŝiĝo kun la "socialismo" de la transversa fronto. Plej okulfrapa estas la proksimeco inter la dekstra kaj la maldekstra kontraŭimperiismoj : la diferencigado en la mondo inter "bonaj" popoloj kaj la en Usono (kaj Israelo) situantaj "malbonaj" potencoklikoj, konspirteoriaj klarigmodeloj, la ignorado fronte al kontraŭemancipaj tendencoj ene de la "liberigaj movadoj" ekzistas sur unu flanko kiel sur la dua. La maldekstra kontraŭimperiismo reproduktas naciismon per tio, ke ĝi malkonscias la konstruitecon kaj trudatecon de etnaj, naciaj kaj religiaj kolektivoj. Tial ŝajnas – malgraŭ la provizora sukcesmanko de la transversa fronto – ke la plej danĝera efiko de la parta ideologia proksimeco inter kelkaj dekstraj kaj maldekstraj frakcioj estas la malsolidariĝo de germanaj maldekstruloj kun la maldekstruloj, opoziciuloj, virinoj, samseksemuloj, ateistoj, feministinoj, laikistoj, disidentoj, individuistoj kaj nekonformistoj, kiuj iĝas la viktimoj de "naciliberigaj movadoj" aŭ aŭtoritataj kolektivoj.


trad. de GM aperis en Sennaciulo, februaro 2006


[1] NSDAP = la malnova "nacisocialisma", t.e. nazia partio [noto de la tradukinto]

[2] SPD = Socialdemokrata Partio de Germanio [noto de la tradukinto]

[3] SA = Sturmabteilung, unu el la bataltrupoj de la NSDAP [noto de la tradukinto]

[4] germane : völkisch ; eblus traduki ĉi tiun terminon ankaŭ per "etnonaciisma" aŭ "etnokultura", analoge al itala traduko etnoculturale ekuzita dum la faŝisma epoko [noto de la tradukinto]

[5] Fahnenträger = "flagportanto" [noto de la tradukinto]

[6] Kommenden = "venantoj" [noto de la tradukinto]

[7] NPD = Nacidemokratia Partio de Germanio ; el la germanaj ekstremdekstraj partioj la plej proksima al nacirevoluciaj ideoj [noto de la tradukinto]

[8] kamaradaroj (germane : Kamaradschaften) = lokaj malpli formalaj ekstremdekstraj grupoj, ofte de razkapuloj [noto de la tradukinto]