Tuttaga ekskurso
Unua ekskurso : Vizito de la urba muzeo, art-galerio, etnografia muzeo, muzeo de la rozo
Vendredaj ekskursojLa urba historia muzeo estas fondita en 1901 jaro kaj havas sufiĉe riĉan ekspozicion. En ĝi troviĝas historiaj objektoj de regiono kiuj rakontas pri la vivo de homoj de antikveco ĝis nun. En ĝi ni povas vidi la trovitajn, dum lastoj jaroj, objektojn el la trakaj montetoj. En la muzeo estas ankaŭ artgalerio. En nia urbo naskiĝis kaj kreadis multaj pentristoj kaj skulptistoj
Etnografia muzeo konsistas el du domoj : malnova vilaĝa kaj urba. En la unua domo estas objektoj de vilaĝana vivo -diversaj iloj, mebloj, vazoj kaj aliaj. En la urba domo jam aperas objektoj, kiujn la plej riĉaj urbanoj aĉetis en okcidenta Eŭropo.
La traka tombejo, ĉe urbo Kazanlak datiĝas de 4-3 jarcento antaŭ nia erao kaj estas enskribita en la listo de UNESKO, kiel monumento de la kulturo. La tombejo, konsistas el koridoro kaj kupolforma kamero.
La plej valoraj kaj interesaj estas la murpentraĵoj kiuj prezentas entombigan festenon de altranga trako kaj batalojn inter du armeoj. La pentristo de la tombejo estis eksterordinara majstro kiu montras al ni la trakajn vivmanieron, kutimojn, vestaron, armilaron.
Kazanlak estas fama pro la aroma oleodona rozo. Proksime de la urbo troviĝas Instituto pri la eteraj oleodonaj plantoj kaj muzeo de la rozo.
En ĝi oni povas vidi kiamaniere oni kreskigis la rozojn kaj produktis rozojn antaŭ jaroj kaj nun. Estas eksponitaj diversaj iloj per kiuj oni laboris sur kamparo. Fotoj, dokumentoj kaj objektoj rakontas pri la historio de la rozkultivado kaj oleoproduktado