sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Viroj estas ... (kolekto de aforismoj)



Ein-Mann-Spektakel



Viroj estas...


Viroj estas kiel vino.
Oni devas piedbati ilin
kaj enfermi ien malhelo,
por ke ili iom maturiĝu tiel,
ke oni ŝatas ilian ĉeeston ĉe la manĝado.

Britney Spears, usona kantistino


La bona je la vintro estas, ke neniuj viroj kun ŝortoj.

Martina Navratilova, usona tenistino.


Vira stulteco plej plezurigas min.
Danke al Dio ĝi estas neelĉerpebla fonto de amuzo.

May Wortley Montagu, britlanda verkistino


Estas du specoj de viroj : unu speco havas monon pro siaj edzinoj, kaj la aliaj havas siajn edzinon pro sia mono.

Elizabet Taylor, angla aktorino


Kiel aspektus la mondo sen viroj ?
Nek estus perforto, nek militoj kaj amaso da dikaj feliĉaj inoj.

Nekonata


Kompreneble oni devas preni la virojn tiaj, kiaj ili estas, sed oni tute ne lasu ilin tiel.

Zsa Zsa Gabor, hungara-usona aktorino


Viroj atingas sian plej grandan efikon ĉe la farado de aferoj, kiuj tute ne devas esti faritaj.

Brooke Shields, usona aktorino


La spirita mezpunkto de loĝkomunumo de viroj estas kesto plena de biero.

Nekonata


La viro taksas sin jam inokonanto, se li faras la eraron je ĉiu ino.

Hillary Clinton, usona politikistino



Viroj estas ja ofte tiom junaj, kiom ili sentas sin, sed neniam tiel elstaraj.

Simone de Beauvoir, franca verkistino


Se viro kuiras por vi kaj la salato entenas pli ol nur tri ingrediencojn, li celas seriozan.

Penelope Cruz, hispana aktorino


Kie estus la potenco de la inoj sen la vanto de la viroj ?

Marie de Ebner-Eŝenbaĥ, aŭstria verkistino


Viroj demandas infanojn, kion ili volas fariĝi pli poste , ĉar ili mem ankoraŭ serĉas ideojn.

Susan Sarandon, usona aktorino


Ne havas sencon kvereli kun viroj ; ili ja tamen ĉiam malpravas.

Zsa Zsa Gabor, aktorino


Viroj havas decidan avantaĝon :
Ni sulkiĝas, fariĝas grasaj kaj kalvaj aŭ blankhararaj,
sed nenion tio ĝenas.

George Clooney, usona aktoro


Viroj estas kiel monŝparujoj : tiuj, en kiuj plej malmulte estas, plej bruas.

Nekonata


Ĉiu viro estas manskripto, kiu unue estas korektenda.

Katarina la Granda, carino


Je Kristnasko oni komprenas plej malmulte, kial viroj necesas.

Donna Leon, usona verkistino


Vanteco de unu viro sufiĉas por dek inoj.

Dunja Rajter, kroata kantistino kaj aktorino


Afero, kiun instruis min la poltiko, estas, ke viroj estas nek mense gvidata nek komprenebla genro.

Margaret Thatcher, britlanda politikistino


Viroj estas tiel simplaj. Oni devas doni nur telefonon kun multaj butonoj al ili, kaj jam ili pensas, ke ili estas gravaj.

Elfriede Jelinek, aŭstra verkistino


tradukis Donjo & Cezar



Sama rubriko :


puce Vilhelmo Blake : Proverboj el la infero (tradukis Fil)

puce Spontanaj diroj

puce Pikemaj aforismoj el Sovetunio

puce Citaĵoj de Roger Bacon

puce Albert Einstein kontraŭ antaujuĝoj kaj penskutimoj (citaĵoj kun la germanaj aŭ anglaj originaloj)

puce Viroj estas ... (kolekto de aforismoj)

puce Karlo Francisko Brendel pri la nova kaj la kutima




Supren