SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
DUMVIVA MEMBRECO
Kongreso de SAT Amikaro 2009 okazos en Paŭo (francio)
PIV 2005 ESTAS AĈETEBLA
Tuj aliĝu al la Milana kongreso 2009
Voĉdonu por la ĜK-aro kaj por PK - aliĝu al eldonkooperativoKun la novembra-decembra numero de Sennaciulo venos aldona folio. Ĝi utilos kiel referendumilo por elekto de la PK-anoj kaj de Ĝeneralaj Konsilantoj por diversaj mondregionoj.
Krome, aldoniĝas linio per kiu vi povos eventuale indiki vian deziron fariĝi membro de la eldona fako kooperativa de SAT, kaj partopreni en difinado de ĝia eldonpolitiko kaj de ĝiaj praktikaj funkci-reguloj.
Kvankam ambaŭ aferoj aperas sur la sama folio, la unua parto (voĉdonado por kandidatoj) devas esti anonima, kaj estas do metenda en blankan koverton. La suba parto (pri la deziro fariĝi kooperativano) nepre ne povas esti anonima, do vi simple ŝovu ĝin en la leteron kun la blanka koverto, indikante vian matrikulon apud via deziresprimo pri membriĝo.
La PK decidis enretigi la voĉdonilon por ebligi al SAT-anoj el mondopartoj, kiuj malfrue ricevos la paperan gazeton, ankaŭ voĉdoni. Ni kalkulas je la intermembra solidaro por ke ili transdonu la informon al siaj samregionaj kamaradoj sen retaliro.
Kompreneble validos nur voĉdoniloj de kamaradoj, kiuj pagis sian kotizon por la jaro 2008.