|
serĉado :
|
En la "Originala Verkaro" de D-ro Zamenhof (II, 29, p. 81) oni povas legi :
La logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu enkondukita unu egala ortografio (la simpla ortografio esperanta), ĉar alie, trovante en verko esperanta ian nomon, oni neniam scios, kiel ĝin elparoli. Sendube tio ĉi poste estos enkondukita, k post kelkaj jaroj la skribado "Byron" anstataŭ "Bajron" aŭ "Goethe" anstataŭ "Gete" kredeble estos rigardita kiel eraro... La fina formo por la skribado de nomoj estos sendube la ortografio fonetika, k al tio ĉi ni devas ĉiam celi k alkutimi.
Esperantigante la propajn nomojn en niaj eldonaĵoj, do ni sekvas nur la konsilojn de la aŭtoro de esperanto mem. For la naciemon, ankaŭ el la lingvo-uzado !
El Sennaciulo, aŭgusto 1934, p65