De s-ino de Rozmondo al s-ro Bertrando
Mi ĵus ricevis vian leteron, kara Bertrando, tiel eksciante la teruran eventon, kies malfeliĉa viktimo estis mia nevo. Ja certe mi havas ordonojn por vi ; nur pro ili mi povas eltiriĝi el mia mortiga aflikto.
La mesaĝo de s-ro Dansnio, kiun vi kunsendis, ja estas konvinka pruvo, ke li estis la provokinto, kaj mi intencas, ke vi tuj prezentu je mia nomo tribunalan plendon kontraŭ li. Kvankam pardonante al sia malamiko, al sia murdinto, mia nevo montris sian naturan grandanimecon, mia devo tamen estas venĝi lian mortigon nome de humaneco kaj religio. Oni nepre devas plej severe starigi la premon de la leĝo kontraŭ tiu restaĵo el la tempoj barbaraj, kiu ankoraŭ hontigas nian moraron ; kaj mi ne opinias, ke en tia kazo ni devas obei al la postulo pardoni ofendojn. Mi do esperas de vi en tiu afero la tutan zorgon kaj aktivecon, kiujn vi laŭ mia scio kapablas, kaj kiujn vi ŝuldas al la memoro de mia nevo.
Komence vi el mia parto vizitu s-ron Prezidanton de … por priparoli kun li. Tro premata de mia suferado mi ne skribas al li ; senkulpigu min montrante tiun ĉi leteron.
Adiaŭ, kara Bertrando ; mi gratulas kaj
dankas vin pro viaj bonaj sentoj, kun amikeco por mia vivoresto.
El Kastelo de… la 8an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.