S-ino de Rozmondo al s-ino de Volanĝo
Kara amikino, se mi devus mendi kaj atendi el Parizo la klarigojn, kiujn vi petis pri s-ino de Mertejo, mi ne povus ankoraŭ respondi : ili sendube estus nur necertaj, neprecizaj. Sed subite alvenis ne atenditaj, ne antaŭviditaj informoj, kiuj, ve ! estas nepre nedubeblaj. Ho ! Amikino : kiom perfidis vin tiu virino !
Mi rifuzas eniri la detalojn de tiuj abomenaĵoj ; sed kion ajn oni klaĉu, sciu, ke oni estas sub la nivelo de la vero. Mi esperas, kara amikino, ke vi sufiĉe konas min por fidi je mia parolo : ne postulu pruvojn ; sciu nur, ke amaso da ili ekzistas ; en la nuna momento mem ili kuŝas antaŭ miaj okuloj.
Pri la estonteco de fraŭlino de Volanĝo mi admonas : konsentu al ŝia alvokiĝo ; kun vera turmento mi same petegas : ne postulu de mi la motivon de mia respondo. Ja neniel oni rajtas devigi junulinon al tiu stato, se ŝi ne sentas alvokiĝon ; sed kelkfoje ties apero estas en si mem granda feliĉo. Krome via filino diris, ke vi konsentus, se vi konus ŝiajn kialojn. Dio, inspiranto de niaj sentoj, scias pli bone, ol nia vana prudento, tion, kio konvenas al ĉiu el ni ; kaj ofte Lia ago, ŝajne drakona, fakte indulga estas.
Mi scias, ke mi tiel tre afliktos vin ; sed mi multe pripensis, kaj mia avizo estas : lasu ŝin en la monaĥinejo, kiun ŝi elektis ; plie, fortikigu tiun ŝian projekton kaj ĝis ties plenumiĝo senhezite rompu la geedziĝon antaŭesperitan de vi.
Plenuminte pro amikeco tiun penigan devon, kaj malgraŭ mia neebleco konsoli vin, mi fine havas lastan petotan favoron, kara amikino : neniam plu demandu min pri tiuj tristaj eventoj ; ni lasu ilin en meritita forgeso ; anstataŭ esplori al senutilaj kaj afliktigaj klarigoj, ni obeu la decidojn de Providenco kaj kredu je la prudento de Ties verdiktoj, eĉ se Ĝi malkonsentas, ke ni komprenu ilin.
El Kastelo de… la 15an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.