30 ŝtatoj subskribis kaj ratifis la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas la uzon, la fabrikadon kaj la stokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj.
Dank’ al la ratifoj de Burkino kaj Moldavio, la Konvencio validiĝos la 1-an de aŭgusto 2010. Bedaŭrinde, tiu Konvencio nur aplikiĝos en la landoj, kiuj subskribis kaj ratifis ĝin. Iuj landoj subsbribis la Konvencion, sed ankoraŭ ne ratifis ĝin, ekzemple : Britio, Italio, … aliaj nek subskribis, nek ratifis ĝin, ekzemple : Ĉinio, Hindio, Pakistano, Rusio, Usono, Israelo, … … sed ankaŭ Rumanio, lando en kiu SAT organizos sian venontan kongreson.
1. | Norvegio | 3 Decembro 2008 | 16. | Kroatio | 17 Aŭgusto 2009 | |
2. | Irlando | 3 Decembro 2008 | 17. | Slovenio | 19 Aŭgusto 2009 | |
3. | Vatikano | 3 Decembro 2008 | 18. | Urugvajo | 24 Septembro 2009 | |
4. | Sieraleono | 3 Decembro 2008 | 19. | Malto | 24 Septembro 2009 | |
5. | Laoso | 18 Marto 2009 | 20. | Francio | 25 Septembro 2009 | |
6. | Aŭstrio | 2 Aprilo 2009 | 21. | Burundo | 25 Septembro2009 | |
7. | Meksiko | 6 Majo 2009 | 22. | Malavio | 7 Oktobro 2009 | |
8. | Niĝerlando | 2 Junio 2009 | 23. | Makedonio | 8 Oktobro 2009 | |
9. | Albanio | 16 Junio 2009 | 24. | Nikaragvo | 2 Novembro 2009 | |
10. | Hispanio | 17 Junio 2009 | 25. | Nov-Zelando | 22 Decembro 2009 | |
11. | Germanio | 8 Julio 2009 | 26. | Belgio | 22 Decembro 2009 | |
12. | Luksemburgio | 10 Julio 2009 | 27. | Montenegro | 25 januaro 2010 | |
13. | Sanmarino | 10 Julio 2009 | 28. | Danlando | 12 februaro 2010 | |
14. | Japanio | 14 Julio 2009 | 29. | Burkino | 16 februaro 2010 | |
15. | Zambio | 12 Aŭgusto 2009 | 30. | Moldavio | 16 februaro 2010 |
Post la 30-a ratifo, jen eltiraĵo de la komunikaĵo de S-ro Ban Ki-moon, Ĝenerala Sekretario de UNo, pri la pafaĵoĵetoj el bomboj.
La pafaĵoĵetoj el bomboj estas nek fideblaj, nek precizaj. Dum la militoj kaj longe post, ili kripligas kaj mortigas centojn da civiluloj inkluzive de multaj infanoj. Post la milito tiuj armiloj malfruigas la revenon al la normala vivo, ĉar ili ne ebligas la cirkuladon sur la vojoj, kaj la kulturon en la kampoj.
UNO engaĝas sin firme malpermesi la uzon, la stokadon, la produktadon kaj la translokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj malakrigi la suferojn, kiujn tiuj armiloj estigas. La Ĝenerala Sekretario de UNO petas ke rapide ĉiuj ŝtatoj subskribu kaj ratifu la Konvencion.
Colette Weiss_André Weiss
La 17-an de februaro 2010.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.