Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon (2008-01-01)
puce Manifesto de SATeH por Palestino
puce Venonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)
puce SAT-anoj partoprenis en UK (2019-07-20)
puce 140-a datreveno de la naskiĝo de Lanti (2019-07-19)
puce Universala Manifesto de Esperantistoj Kontraŭmilitaj (2017-12-15)
puce Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto (2013-03-07)
puce Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn (2012-07-16)
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla (2012-05-12)
puce Solidareco kun la greka rezistado (petskribo)
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Tutmonda protesto kontraŭ leĝoj limigantaj la retan esprimliberecon
puce Referendumilo 2012
puce Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj

Manifesto de SATeH por Palestino

SATeH, kiel internaciisma kaj pacisma organizaĵo, protestas kontraŭ la terura situacio en kiu estas popoloj de Mezoriento kaj speciale de Palestino en la lastaj semajnoj. Ne temas pri portempa situacio, sed pri situacio jam preskaŭ jarcentdaŭra, en kiu nuntempe mortas centoj da personoj ĉiutage. Dekomence ni vidas la rezulton de la religiaj kaj kulturaj diferencoj kiuj kondukis al tiu neeltenebla situacio.

Kiel unua respondeculo de la jam tiel longa tragedio, ni fingromontras koloniismon kaj aparte la kolonian potencon sur Palestinio, nome Unuiĝinta Reĝlando, kiu prenis decidojn sur la teritorio kaj la loĝantaro tute nekonsiderinte la opiniojn de ĉi lasta.

Kiel nunan ĉefan okaziganton de la tragedio, ni kulpigas la religibazitan ŝtaton Israelo, kiu konvertis la malamikecon de siaj arabaj najbaroj en ekspansiismo kontraŭ ĉiuj reguloj de la internacia juro, en invado de nepropraj teritorioj (profitante la komplicecon de la "internacia komunumo") kaj en la instalado de apartisma sistemo, kiu estis iam neakceptebla ĉe Sudafriko, sed nun ŝajnas, ke Israelo ja rajtas plenumi ĝin. Israelaj ŝtato kaj armeo malrespektas sovaĝe la militajn leĝojn, kaj ĝia juĝa sistemo enkarcerigas infanojn kaj adoleskantojn dum tre longaj periodoj, sen juĝo.

Ni kulpigas ankaŭ la religian ekstremismon de kelkaj palestinanoj, kiuj atakis israelan loĝantaron, ne respektante la militajn leĝojn, frapante nemilitistajn celojn, kaj kidnapante homojn ne apartenantajn al malamika armeo, kaj tiel endanĝerigas la vivon de siaj kuncivitanoj cele al reteno de sia propra situacio de aspiranto al ŝtato.

Ni kulpigas ankaŭ trian kulpulon en la nomita "internacia komunumo" (orkestre estrita el Usono), subulece obeita fare de la Eŭropa Unio kaj precize de tieaj registoj, kiuj akceptas la ĉantaĝon fare de Israelo, kiu kulpigas kiel "antisemitismo" ajnan kritikon faritan kontraŭ la krima israela konduto, kio povus ja estis kontraŭcionisma, sed tute ne kontraŭsemida.

Pro tio ni postulas la tujan haltigon de la bombardado, la rekonstruadon de la damaĝoj, la malfermon de pacnegocado kaj la necesan kunvivadon de ĉiuj popoloj de la mondoregiono, ĉiuj kun la samaj rajtoj.

Novembro, 2023.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio