Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 29an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2909 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

La Fiŝkaptisto

Traduko de la kanzono de Georgo Brasenso (originala titolo : Le Pêcheur) okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.
Tradukita de Markovo-Vito en 2021 okaze de l’ centjariĝo de Brasenso.
Publikigita okaze de la Tutmonda Tago por Fino de Fiŝado 2024 (30/03).

Li ja ŝajnas plej fervora
An’ de l’ grupo fiŝovora
Kun tre bela hok-faden’
Kaj rulsistem’
Sed li kaptas sendanĝere
Kiel pruvas lia korb’,
Kie amasiĝas vere
Eĉ ne unu skvama korp’.

La fiŝado, nu, laŭdire,
Por li estas ĉefe ride
Nur amuz’, preteksto por
Vojaĝi for
De la hejmo, kie premas
Ĉiutage, eĉ kun bat’
Tre severa kaj regema
Kunulino sen kompat’.

Li kun ĝojo kaj subtilo
Elakvigas ne sen stilo
Aron da rubaĵoj. Jen
— ve kia pen’ ! —
Sandalorfo kaj pajaco,
Pafil’ de ĝendarm’ kun rust’,
Netutmorta dronintaĉo,
kiu dankas nur per ŝpruc’.

Se pro blondulin-amaro
Vi ĵetiĝas al la maro
Kun en kap’, la klara cel’
De la ĉiel’,
Lirikulo, vi klopodu,
Ke de via plonĝ’ la lok’
Pro la driv’ vin ne forportu
Ĝis la pint’ de lia hok’.

Se gugono lin tikletas
Aŭ plotido ŝerce petas :
"Nur por lud’, vi kaptu min
Antaŭ l’ patrin’ !",
La bonulo ĝin admonas
Pri danĝera la kondut’
Kaj spriteme li proponas :
"Kostumiĝu per surtut’ !"

Sed se trafas lin undino,
De l’ siren’, kamaradino,
Pro saliv’, pleniĝas buŝ’
Sed jen la fuŝ’ :
La vorulo tuj konsumas
Krude ŝin sen ia vort’.
"Proteinoj tre abundas
En undin’", jen ŝia sort’.

Lian morton, plej malfrue,
Ploros ĉiuj ja senbrue
De la monto al la mar’,
La naĝular’
Akompanos lin kun vosto
Kiel por simbola ĝis’
Dum en akv’ nur restos osto,
Skvam-malsvarm’, neniu fiŝ’.

Do sen eblo ion kapti,
Re al hejm’ kun honto kaj spit
Pompanonc’ pri dika pren’,
Nur ventra prem’
Ĉar la vera fifiŝulo
Kurbos dorson pro edzin’,
Kiu nomos lin fuŝulo.
Bela fin’, ni frandu ĝin !

Fonto :
 http://www.analysebrassens.com/?page=texte&id=182&motClef=le%20pecheur

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio