Lukiano
Junulo sur galopanta ĉevalo
(fablo)
Okazas al vi tute simile kiel al tiu junulo, kiu, kiel oni rakontis, saltis sur kurantan ĉevalon. Tiu sovaĝe rapidege forgalopis kun li. Sed la junulo ne kuraĝis desalti dum la kurado. Jen lin renkontis iu kaj demandis, kien li celas. "Tien, kien plaĉas al ĝi", respondis la junulo kaj montris sur la ĉevalon.
Tiel ankaŭ vi, se vi volas honori la veron, devas respondi al la demando "Kien vi fakte celas ?"
"Tien, kien plaĉas al la pasioj." Foje vi povus diri : "Tien, kien pelas nin la volupto". Foje : "Tien, kien pelas nin la avido pri famo." Foje : "Tien, kien pelas nin la monavido." Ĉar aŭ la volupto aŭ la timo aŭ io alia devojigas vin.
tradukis Hans-Georg Kaiser
PS : Lukiano el Samosato vivis de la jaro 120 ĝis la jaro 180 p.Kr. Li estis tre ŝatata verkisto de Henriko Heine, kiu verkis kun simila ironia humuro kaj simile elegante laŭ stilo. (HGK)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.