La procesio serpentumas laŭ la stratoj en la frusomera sabato. Ili iom paŝas, haltas kaj kune krias ion, kion mi ne komprenas, levante kaj svingante panelojn, kiujn, de mia loko, mi ne povas legi. Poste, ili denove iom paŝas kaj rekomencas la sekvencon. Kiam la procesio iras en flankstrateton, mi povas plu iri hejmen. Kvankam pli malforte, mi daŭre aŭdas la kriojn kaj la kantojn.
Proksimiĝante al la placo Nia Sinjorino, mi ankaŭ aŭdas alian grandan bruon : ĝojaj krioj kaj frenezaj hupadoj. Kia bruo ! Kio do okazas ? Tiam mi alvenas sur la placon, kie mi renkontas la jam viditan manifestacion kaj mi komprenas. Ĝi subtenas la samseksecon, brue sed bonorde. Sed tie, ĉi tiun procesion haltigas dua procesio aŭtomobila, kiu krie, ĝoje, hupade, verŝiĝas de flanka strateto. Junuloj gaje bruas kaj svingas flagojn tra la aŭtofenestroj. La turka futbala skipo ĵus venkis la senegalan teamon en la Tutmonda Ĉampion-Konkurso. Do la grenoblaj turkoj (ĉu tiom nombraj ili estas ?) publike elmontras sian feliĉon. Unu procesio blokas alian procesion. Tiam, juna samseksemulino iras al la aŭtomobilistoj kaj ekdisdonas siajn informfoliojn.
verkita en Novembro 2002
aperis en La SAGO, julio-aŭgusto 2005
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.