La 8-an kaj la 9-an de septembro 2008, unua kampanjo de provoj per minsimuladoj okazis ĉe la oficiala eksperimentadkampo de ETBS (Teknika milita Establo en Bourges).
Dum la forumo « Debato pri la malarmado », kiu okazis dum la SAT-Kongreso 2007 en la pariza regiono, ni prezentis la senminigilon « Demichain »(n) (vidi foton de la senminigilo ĉi-sube). En la januara/februara Sennaciulo 2008, artikolo informis la SAT-anojn ke dank’ al la franca deputito François Rochebloine, kunveno okazis ĉe la Ministrejo de la Defendo. La Ministro devontigis sin por ke ETBS senkoste efektivigu provojn.
La ekzameno de la 22 provoj efektivigitaj dum tiuj du tagoj estas promesplenaj, kaj jam dua kampanjo antaŭvidita dum la printempo 2009 per veraj minoj.
Colette Weiss/André Weiss.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.