La frakcio kunvenis je dimanĉo, la 20an de aŭgusto 2006, je la 16a horo.
Ĉeestis i.a. Ron Lynn, Jarl Hammerberg, Vinko Markov, Dieter Rooke, Laszlo Husar, Jocelyne Monneret.
Ni diskutis pri la historio de la komunisma movado en eŭropo, kiu nun alproksimiĝas al la nadiro, kaj pri la esperoj krei novan komunisman movadon kiel ekzemple en Britio aŭ Germanio, kie formiĝas koalicioj de maldekstraj partioj. La komunistoj obstine emfazas la ekziston kaj modernecon de klasbatalo.
Ni ankaŭ priparolis eblajn agadojn en la kadro de la frakcio. Unu el la fareblaĵoj estus provo kontakti ĉiujn komunismajn retejojn, kiuj akceptas publikigi tekstojn en esperanto, kaj disponigi materialon al ili.
raportis D.Rooke
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.