Malhoma Parizo !
Ĉe l’ ventro de l’ krizo
elvivas vipuroj,
ŝakaloj, vulturoj.
Kaj simpla hom’ tie
eltenas ne plie.
Naturo alvokas,
Libero provokas.
De longaj monatoj
jam mankas rilatoj
eĉ kun la konatoj.
Ĉe branĉo de kverko,
soleca ĉefverko :
kolnodo kaj ... ĉerko.
Memore al Johano-Luko Berĝono, kiu, 35-jara, pendumis sin en la arbaro de Fontanbelo la 27an de julio 1994. Marcelo Redoulez, amiko lia. Aŭgusto ’94, Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT, unika numero de aparta serio, 1994
El Juna Penso , organo de la Junulfako de SAT, unika numero de aparta serio, 1994
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.