Hans-Georg Kaiser
Kristnaska aĉetorgio
-ironia poemo -
Jam la tumulto kreskas,
jubilas la komplicoj.
Aĉetoj ekgroteskas,
kun puŝoj en la vicoj.
Aĉetovagabondoj,
plenŝtopu viajn ĉarojn !
Kristnaskbazaraj mondoj
prezentas siajn varojn !
Aĉetu kaj aĉetu
por sankta aŭreolo !
Kuradu kaj eĉ tretu
por Fest’ en alkoholo !
Aĉete interretu,
pri l’ festo mem sen scio.
Ne danku kaj ne petu
dum la aĉetebrio !
Trotadu kaj eĉ tretu
kaj mordu por la festo !
Aĉetu kaj aĉetu,
aĉetu sen modesto.
Kuregu kaj tretadu.
Insultu pro kaprico.
Per pugnoj eĉ paradu –
ĝis venos la polico.
Ne pensu, ke la paco
dumfeste estu celo.
Aĉetu kun aŭdaco
en mondo laŭ – bordelo !
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.