Jen mi vidis junan azenon kun arĝenta nazo, kiu persekutis du rapidajn leporojn.
Krome mi vidis tilion, kiu estis larĝa. Sur ĝi kreskis varmegaj flanoj.
Jen mi vidis maljunan magran kaprinon, kiu portis ĉirkaŭ cent plenĉarojn da graso je sia korpo kaj sesdek plenĉarojn da salo. Ĉu tio ne estas sufiĉe da mensogoj ?
Krome mi vidis zigzage plugantan plugilon sen ĉevaloj aŭ bovoj, kaj ununura infano ĵetis kvar muelŝtonojn de Regensburgo ĝis Treviro, kaj de Treviro ĝis la interno de Strasburgo, kaj akcipitro naĝis trans la riveron Rejno : tion ĝi faris plenrajte.
Jen mi aŭdis fiŝojn kune ekbrui tiel, ke tio aŭdeblis eĉ en la ĉielo. Krome dolĉa mielo fluis kiel akvo de profunda valo sur altan monton. Jen strangaj aferoj.
Tie estis du korvoj, kiuj falĉis herbejon, kaj mi vidis kiel du kuloj konstruadis ponton, kaj du kolomboj disŝiris lupon. Jen du infanoj, kiuj naskis kapridojn, sed du ranoj draŝis kune la grenon.
Jen mi vidis kiel du musoj konsekris episkopon, du katojn, kiuj elskrapis la langon de urso. Tie alkuris heliko kaj mortbatis du sovaĝajn leonojn. Tie staris barbotondisto, kiu fortranĉis la barbon de damo, kaj du suĉantaj infanoj silentigis sian patrinon.
Jen mi vidis du grejhundojn, kiuj portis muelilon el la akvo kaj ĉeestis maljuna ĉevalaĉo, kiu parolis, ke tio estas en ordo tiel. Kaj en la korto staris kvar ĉevaloj, kiuj draŝis la grenon kun ĉiuj siaj fortoj, kaj du kaprinoj, kiuj hejtis la fornon, kaj ruĝa bovino pafis la panon en la bakfornon.
Jen kikeris kokino : Kikeriki ! La fabelo estas elrakontita, kikeriki !