Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj al la 96a SAT-Kongreso
puce Declaración del 96 Congreso de SAT
puce Deklaracio de la 96a SAT-kongreso
puce Ekskursoj
puce Gvidrezolucio de la 96a SAT-kongreso
puce Δήλωση του 96ου συνεδρίου του ΣΑΤ
puce La 96a SAT-kongreso okazis ĉeeste en Greziljono, Francio
puce Papere plenigebla aliĝilo
puce Prelegoj kaj kulturaj programeroj
puce Program-tabelo
puce Reta aliĝilo

Gvidrezolucio de la 96a SAT-kongreso

La 96-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en Greziljono de la 18‑a ĝis la 25-a de Julio 2023 :

1. instigas la Plenumkomitaton kiel eble plej baldaŭ restarigi la retejon de SAT ;
2. postulas de la Plenumkomitato kiel eble plej baldaŭ ekfunkciigi komisionon por kolekti proponojn pri la statutŝanĝo ;
3. proponas, ke la Teknika Komisiono daŭrigu sian laboron ;
4. instigas la Plenumkomitaton kaj la SATanojn daŭre zorgi pri la normala funkciado de la diversaj komunikiloj de la asocio ;
5. petas la SATanojn konduti kamaradece en la diversaj kanaloj de SAT ;
6. postulas de la Plenumkomitato organizi la enketon pri la uzado de la komunikaj rimedoj, ĉu elektronikaj, ĉu paperaj ;
7. kuraĝigas la membrojn kandidatiĝi por la elektota Plenumkomitato kiel eble plej frue, tiel ke la nuna PK je la fino de oktobro povu diskonigi la liston de la kandidatoj ;
8. petas, ke la Organiza Kongresa Komitato ĉiam informu la kongresontojn pri la surlokaj teknikaj rimedoj (ekzemple retkonekto en la kongresejo, konekteblecoj de projekciilo ktp.).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio