Danke al tiu mapo, la ĉefaj nomoj, esperantigitaj, estas same prononceblaj de ĉiuj esperantistoj, sendepende de ilia scipovo de la franca lingvo. La nefranclingvaj esperantistoj ne plu riskas stumbli kontraŭ la 15 vokalaj fonemoj de la franca lingvo, kaj diversaj aliaj fonetikaj malfacilaĵoj.
Tiu ĉi unua mapo aperis okaze de la 66a kongreso de SAT-Amikaro en Seto (Heraŭtio).
– Plastigita afiŝo / mansubaĵo
– Kolektiva
– Formato : 29,7x42 cm
– Eldonita en aprilo 2011
– Prezo : 3,5 €
– Prezento sur la retejo de la eldonkooperativo
Beneto, sukcesa inĝeniero pri pontkonstruado, pli kaj pli ofte estas alparolata de homoj, kiujn li ne konas, sed kiuj ŝajnigas ke ili tre bone konas lin, kaj ĝenerale malestimas lin. Tio kaŭzas al li pli kaj pli da ĝenoj en lia privata, en lia profesia kaj en lia publika vivo, ĝis polico pridemandas lin pri krimaj faroj. Ŝajnas ke pri ili kulpas alia homo. Sed kiu do estas tiu aliulo kiu tiom fuŝas lian vivon ?
– Originala romano
– Aŭtoro : Serĝo Elgo
– 218 paĝoj
– Formato : 12x18 cm
– Eldonita en aprilo 2011
– Prezo : 12 €
– Prezento sur la retejo de la eldonkooperativo
« 93-jaraĝa. La fino ja baldaŭas. Bonŝance, restas ankoraŭ tempo por elvoki tion, kio estis la fundamento de mia politika engaĝiĝo : nome la programon ellaboritan antaŭ sesdek jaroj de la Nacia Konsilio de la Rezistado ! »
– Eseo
– Aŭtoro : Stéphane Hessel (Stefano Heselo)
– Traduko (elfrancigo) : kolektiva
– 22 paĝoj
– Eldonita retlibre en majo 2011 (originalo eldonita oktobre 2010)
– Prezento sur la retejo de la eldonkooperativo
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.