Nome de la humanismo kiun ĝi rigardas fundamenta valoro, nome de la solidareco kiu superu ajnokaze, nome de la frateco kiu unuigas la francan popolon, la Laika Agado-Centro volas esprimi sian koleron sekve de la fiaj atencoj kontraŭ Parizo lastan nokton.
Male al la atencoj kontraŭ Charlie, ne la esprim-libero estis ĉifoje celita. Temas pri vera militeca ago, zorge planita kaj celanta kiel eble plej da viktimoj. La religia fanatikismo invokita de la murdistoj sendube estas nur prezento por trompi la opinion.
Ne estas taŭga momento por profundaj strategiaj analizoj, nek pli por starigi la komunumojn unu kontraŭ la aliaj. Fronte al la krima barbareco, gravas nur la solidareco de ĉiuj demokrataj civitanoj, sendepende de ties opinioj kaj konvinkoj, por la neniigo de la terorismo kaj por la batalo kontraŭ ĝiaj generantoj.
La Laika Agado-Centro esprimas al la familioj kaj al la proksimuloj de la viktimoj, siajn kondolencojn konsternite de tiu nepravigebla violento.
La CAL alvokas la registaron, sed ankaŭ la entreprenojn kaj ĉiujn koncernatajn instancojn, ke ili atente kaj ekstreme prudente konsideru la diplomatajn kaj komercajn rilatojn kiujn ili flegas kun grupoj kaj Ŝtatoj suspektindaj je subteno al la terorismo. La eventuala ekonomia prezo ne estu konsiderata fronte al tiu de homaj vivoj. Ĝuste tie komenciĝu la « senkompata » lukto, laŭ la esprimo de la prezidanto de la Respubliko, kontraŭ la malamikoj de la demokrateco.
Ni cedu nek antaŭ la timo, nek antaŭ la provoj de politika memprofito, nek antaŭ dubigaj analizoj, kaj ni invitas ĉiujn civitanojn je ĉiuj opinioj, kredoj, konvinkoj, pluresti unuigitaj kaj firmaj en la batalo. Pluige al nia ĉiesa libereco.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.