Hans-Georg Kaiser
Principo espero
Vivu sur tiu buĉfabrika planedo
kiel esperanto en kancerkliniko.
Lernu estimi vin mem,
eĉ, se vi estas nur la celtabulhomo
en aĉa Miĉjomusofilmo.
Karesu, kiam oni diras al vi,
ke vi malamu.
Rezistu per via tuta energio
kaj per via tuta fantazio
la detruon de via animo.
PS : Mi fotis kaj verkis tion, kiam mi ankoraŭ estis junulo, poste mi tradukis la prozpoemon en Esperanton. Mi retrovis ĝin en malnovaj SAT-kulturpaĝoj. Mi ne certas, sed supozas, ke tiu poemo ekestis laŭ la foto. (HGK)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.