De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo
Ja, sendube ni ambaŭ kune havos feliĉon. La mia estas certa, ĉar mi estas amata de vi ; la via neniam finiĝos, se ĝi daŭros tiom longe, kiom mia amo, kiun vi vekis. Ha ! vi amas min, vi ne timas jesi vian amon ! Ju pli vi ripetas tion, des pli kontenta vi estas ! Leginte tiun ĉarman mi amas vin el via mano, mi aŭdis vian belan buŝon ripeti tiun konfeson ; mi vidis viajn ĉarmajn okulojn sin turni al mi, plibeligitajn de via mildeco. Mi ricevis vian ĵuron vivi eterne nur por mi. Ha ! kompense ricevu mian ĵuron, ke mi dediĉos mian tutan vivon al via feliĉo kaj estu certa, ke mi ne perfidos vin.
Kian bonegan tagon ni pasigis hieraŭ ! Ha ! kial sinjorino de Mertejo ne ĉiutage havas sekretojn por konfidi al via Panjo ? Kial premanta antaŭsento ĉiam miksiĝas kun la delica rememoro okupanta mian menson ? Kial mi ne povas senĉese teni tiun beletan manon, kiu skribis mi amas vin ? ĝin kovri per kisoj, tiel venĝante min kontraŭ via rifuzo de pli granda favoro ?
Diru, mia Cecilo : post la reveno de via Panjo, kiam ŝia ĉeesto devigis nin ŝajni reciprokan indiferenton, kiam viaj amasertoj ne plu povis konsoli min je via rifuzo konsenti al konkretaj pruvoj, ĉu vi ne sentis bedaŭron, pensante : unu kiso mia plifeliĉigus lin, kaj tion rifuzis mi ? Promesu, aminda amikino, ke ĉe l’ unua okazo, vi estos malpli severa ; danke al tiu promeso, mi trovos la kuraĝon elteni la kontrauaĵojn de la venontaj okazaĵoj ; tiel nia komuna sekreto antaŭmildigos la senigajn kruelaĵojn de l’ cirkonstancoj.
Adiaŭ, ĉarma Cecilo : jen la momento, kiam mi devas aliri vian hejmon ; ne eblas al mi forlasi vin en skribado, krom por viziti vin. Adiaŭ, mia multege amata, kiun mi senĉese pli amos !
El... la 25an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.