De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo
Mi tuj respondas al via letero. Mi provos esti klara, afero ne facila kun vi, kiam vi decidis aŭskulti nenion.
Longaj paroladoj ne necesas por pruvi, ke ni ambaŭ enmane havas sufiĉe da armiloj por detrui nin reciproke ; nia intereso do estas, ke ni ŝirmu unu la alian. Sed ne temas pri tio. Inter la ekstrema elekto de komuna ruiniĝo, kaj la certe pli bona decido de rekuniĝo al la antaŭa stato de nia rilato, troviĝas mil aliaj eblecoj. Do mi ne estis mokinda dirante, ke de nun mi estos aŭ via amanto, aŭ via malamiko.
Mi perfekte sentas, ke tiu elekto ĝenas vin, ke vi preferus prokrasti ; mi scias, ke vi malŝategas la devon elekti inter jes kaj ne ; sed vi certe ankaŭ sentas, ke mi ne povas resti en tia neprecizeco sen la risko, ke vi friponos min : kaj tion toleri mi ne povas. Vi do nun devas decidi : vi elektu kaj ne restu en necerto.
Mi nur simple avertas, ke via rezonado, taŭga aŭ fuŝa, ne trompos min ; ke vi ne delogos min per ia flatado celanta maski vian rifuzon ; fine, ke alvenis la tempo de sincero. Mi eĉ tuj ekzemplu : mi plezure deklaras, ke mi preferas nian paciĝon kaj nian rekuniĝon ; sed se vi devigas min forgesi ambaŭ ideojn, bone : mi havas kaj la rajton kaj la rimedon forĵeti ilin.
Mi sekve aldonas, ke la plej eta obstaklo viaparta estos al mi militdeklaro ; vi do konstatas, ke la postulata respondo ne bezonas belajn longajn frazojn : du vortoj sufiĉu.
El Parizo, la 4an de Decembro 17**.
Respondo de markizino de Mertejo
(skribita malsupre de la sama letero)
Nu ! Militon !
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.