Laĉo
Ino,
plata pneŭmatiko,
malsano, sopiro ;
timoj, kiuj baras la vojon
al oni ; timoj, kiuj tiel
fermtenas la buŝon,
ke oni povas studi ilin
kiel figurojn sur ŝaktabulo...
Ne estas la grandaj aferoj,
kiuj pelas homon en
hospitalon por frenezuloj. Morton
oni ja atendas, murdon,
inceston, rabatakon,
fajron, inundon...
Ne. tio, kio pelas onin
en frenezulejon,
estas la seninterrompa serio
de tragedietoj...
Ne la morto de
amata homo,
sed ŝu-laĉo,
kiu disŝiriĝas, se oni jam sen tio
tro malfruas...
La hororo en tiu ĉi vivo
estas la pelmelo el
banalaj aĵoj kaj aferoj,
kiuj estas ĉie ajn, kaj kiuj
pli rapide povas ruinigi onin
ol kancero –
Numeroŝildoj aŭ impostoj
aŭ la forpreno de la stirlicenco
aŭ dungado aŭ maldungado,
devi bati aŭ devi akcepti batojn
aŭ konstipiĝo,
punpaga bileto,
rakito aŭ griloj aŭ
musoj aŭ termitoj aŭ blatoj
aŭ muŝoj aŭ kaputa ĵaluz-
io aŭ ne plu havi benzinon
aŭ tro da ĝi ;
la defluejo fermŝtopita kaj la
domvartisto ĉiam ebria ;
la prezidanto zorganta
pri nenio, kaj al la guberniestro
mankas klapo en la kapo ;
la lumŝaltilo derompiĝas,
sur la matraco oni kuŝas kiel sur
histriko,
105 dolaroj por sparkiloj, karburilo kaj
benzinpumpilo ĉe Sears Roebuck,
kaj la telefonfakturo estis
jam tuj pagenda kaj la ekonomio
estas en senventeco kaj la ĉeno
de la gargara klozeto deŝiriĝis,
kaj ĉiuj inkandeskaj lampoj
estas kaputaj – la koridora lumo,
la antaŭa lumo, la malantaŭa
lumo, la interna lumo ; estas
pli tenebre ol en la infero
kaj duoble tiom multekosta.
Kaj al tio ĉiam denove
akaroj kaj enkreskintaj
piedungoj kaj homoj, kiuj
insistas pri tio esti
viaj amikoj.
Tio kaj eĉ pli terura :
gutantaj akvokranoj, Kristnasko
kaj Sankta Nikolao, blua hungara salamo,
9 tagojn pluvo, avokado por
50 cendoj kaj
violkolorita
hepata kolbaso.
Ĉiu centa disŝirita laĉo
denove metas viron,
inon aŭ ion ajn en la
frenezulejon.
Do, memgardu,
se vi kliniĝos
la sekvan
fojon.
tradukis Hans-Georg & Dorothea Kaiser
laŭ la Carl-Weissner-traduko
"Schnürsenkel"
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.