Ho, Suzana
Venas mi de Alabamo
kun la banĝo sur l’ genu’.
iris mi al Luziano
por Suzana-rendevu’.
En nokt’ pluvegis dum la tag’,
sekegis la veter’,
pro sunvarmego frostis mi,
Suzana jen la ver’.
Ho, Suzana...
Mi sonĝis en alia nokt’,
dum estis jam kviet’,
ke venas jen Suzana
de la supro de montet’.
Ho, Suzana...
Ho, Suzana...
En Nova Orleano
mi ĉie serĉos ŝin.
Se trovos mi Suzanon,
mi enloĝigos min.
Ho, Suzana...
Sed se mi ne plu trovos ŝin,
mi mortos jam kun cert’.
Se staros vi je mia tomb’
ne ploru pro la spert’.
Ho, Suzana...
Rimarkoj : Jen supre la originala versio, kiu estas certe grandparte tute tradicia. La kanto pro certaj partoj iom memorigas min pri germana ŝercpoemo : „Finster war’s der Mond schien helle“ (Tenebre estis, Luno brilis hele), kie ekz. mortpafita leporo nokte sketas sur sablomonto :).
Diksi-land’ = esprimo por sudŝtatoj de Usono, de tie devenas la Diksilandmuziko, kiu havas la nomon laŭ la regiono, en kiu ĝi ekestis.
Folksong out of USA
Banjo on my knee
Oh I come from Alabama
with a banjo on my knee,
I’m going to Louisiana,
my true love for to see
Oh, Susanna,
I had a dream
the other night
when everything was still,
I thought I saw Susanna
coming up the hill,
Oh, Susanna,
The buckwheat cake
was in her mouth,
the tear was in her eye,
I said I’m coming from Dixieland,
Susanna don’t you cry.
Oh, Susanna,
I soon will be in New Orleans
And then I’ll look around
And when I find my gal Susanne,
I’ll fall upon the ground.
Oh, Susanna,
But if I do not find her, this
darkie ’l surely die,
And when I’m dead and buried,
Susana, dont you cry.
Oh, Susanna.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.